REU plu aneksas Ukrainion de Libera Folio je 2026-05-122026-05-12 en movado La rusia landa asocio de UEA decidis krei regionan fakon en plia okupita teritorio de Ukrainio. Jam en 2016 REU en la praktiko agnoskis la kontraŭleĝan anekson de Krimeo, registrante Krimean Esperanto-Centron kiel sian regionan organizon. Nun ĝi kreas regionan fakon ankaŭ en la tiel nomata “Donecka Popola Respubliko”.
Kataluna junularo bonvenigas la ĉi-jaran IJK-n de Libera Folio je 2026-05-052026-05-05 Kataluna Esperanto-Junularo, kiu ĉi-jare kunlaboras por organizi la Internacian Junularan Kongreson, estis fondita dek jarojn post la falo de la diktaturo en Hispanio. ”En Esperanto multaj katalunoj trovis lingvon kongruan kun la novaj valoroj de demokratia kaj plureca socio”, rakontas Hayden Hendricks, estrarano de KEJ. Poste la asocio travivis periodon de neaktiveco, sed estis refondita en 2019, jam de nova generacio de junuloj.
Malagasoj bezonas Esperanton de Libera Folio je 2026-04-282026-04-28 Dum la pasintaj du jaroj Ulrich Matthias kvarfoje vizitis Madagaskaron kaj konvinkiĝis, ke indas disvastigi Esperanton tie, kie ĝi estas bonvena – ekzemple inter la malagasoj. ”En nia movado, ili povas senti sin bonvenaj kaj valoraj. Ili spertas fratecon kaj solidarecon, riĉiĝas kulture kaj spirite kaj vastigas sian mondobildon. Esperanto estas por ili ponto inter animoj kaj koroj”, li skribas en vidpunkta artikolo.
Truego en la poŝo de TEJO de Libera Folio je 2026-04-232026-04-25 La malapero de administra subvencio lasas truegon en la poŝo de TEJO, kvankam malaperos preskaŭ ĉiuj oficistoj. La kotizoj de individuaj membroj kovros nur 1,6 procentojn el la elspezoj de la buĝeto 2026, kaj oni atendas deficiton de 19 500 eŭroj fine de la jaro. Supozeble UEA devos pagi por savi la junularan asocion.
Guteto el Usono legologos per abonklubo de Libera Folio je 2026-04-142026-04-14 Dum la pasinta jaro nur 67 novaj libroj iĝis haveblaj en la libroservo de UEA. Tio estas malrekordo de jardekoj. Nun nova usona eldonejo klopodos veki la intereson de la esperantistoj proponante perditajn kaj nekonatajn klasikaĵojn, sed ankaŭ freŝajn verkojn. Unue aperos bitlibroj, kaj apartan atenton ricevos usonaj verkistoj. Eblos aliĝi al abonklubo.
de Libera Folio je 2026-04-142026-04-14 en kulturo La plej magra jarrikolto: 67 libroj en 2025 Ekde 1991 La Ondo de Esperanto publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la laboron de Vilmos Benczik en Hungara Vivo. Aleksander Korĵenkov afable permesis republikigon de la ĉi-jara statistiko en Libera Folio. Ni ne reproduktas ĉiujn tabelojn – la plej detalajn informojn serĉu en la originala artikolo.
de Libera Folio je 2026-04-092026-04-09 en kulturo Nun eblas esperantigi filmojn en Youtube Nun eblas aldoni parolon en Esperanto al filmoj kiuj jam troviĝas en Youtube. Tiel ekzemple Esperanto-kluboj povus kune dubli popularajn filmojn kaj proponi la novan lingvoversion al la reĝisoro de la filmo, rakontas Alexander Vaughn Miller en sia artikolo.
de Libera Folio je 2026-04-022026-04-02 en kulturo Reaperas la perditaj muzikaĵoj En februaro malaperis el la reto la tuta muzik-kolekto de Vinilkosmo. Pro nuliĝo de kontrakto kun distribuanto grandega parto de la nuntempa Esperanto-muziko subite iĝis nehavebla por aŭskultado. Sed nun la situacio revenas al normala – iom post iom ĉio reaperas.
de Libera Folio je 2026-03-242026-03-24 en movado, UEA UEA esploros statutŝanĝojn ĝis 2027 Neniuj pliaj statutŝanĝoj, krom tiuj nepre postulataj de la nederlanda leĝo, okazos ĉe UEA dum la proksima tempo. La komitato de UEA dum sia sabata kunsido decidis ŝovi la aferon al aparta laborgrupo. Antonio del Barrio proponis tuj decidi pri la afero por liberigi tempon al pli gravaj diskutoj, sed ricevis malmultan subtenon.
de Libera Folio je 2026-03-172026-03-17 en movado, TEJO TEJO maldungos oficistojn pro monomanko Preskaŭ duono de la enspezo de TEJO venas de la administra subvencio de EU. Per tiu mono TEJO pagas la salajrojn de kvin plentempaj oficistoj. Sed ĵus evidentiĝis, ke TEJO ĉi-jare denove ne ricevos la subvencion. Mankas kapitalo por kovri la deficiton. Pro tio, TEJO devos maldungi oficistojn.