Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2026  2025  2024  2023  2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  
2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  
2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 1150 (2024-01-14)
“Raportoj”: nova funkcio en la Eventa Servo de UEA kaj TEJO

En novembro 2023 la teamo de Eventa Servo -- https://eventaservo.org/ -- aldonis al la retejo gravan novan funkcion: “Raportoj”. Dum la pasintaj tagoj estis programitaj kaj testitaj kelkaj lastaj plibonigoj kaj nun la funkcio tute pretas por ke la komunumo ĝin ekuzu.

La baza ideo de la “Raportoj” estas, ke ĉe la eventa paĝo oni povas aldoni ligilon al raporto (aŭ raportoj!) pri la evento en ekstera retejo. Aldone eblas aparte serĉi pri eventoj havantaj raporto(j)n: superrigardo de eventaj paĝoj, kiuj havas minimume unu tian ligilon, aperas en https://eventaservo.org/raportoj.

Jen tri konkretaj ekzemploj por doni ideon pri la nova funkcio:

  • Ligilo al YouTube-filmeto de Laura Brazzabeni pri la 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
  • Ligilo al raporto de François Lo Jacomo pri Konferenco de la Akademio en La Ondo de Esperanto
  • Ligilo al la komuna fotopaĝo de la 74-a IFEF-kongreso

Ĉu vi mem volas aldoni ligilon al raporto? Tio eblas: sufiĉas ensaluti kaj ĉe eventa paĝo alklaki ‘Aldoni ligilon’. Atentu, ke la parto ‘RAPORTOJ’ nur aperas kiam la startdato de evento estas atingita. Raporti ne eblas antaŭ ol evento okazas.

Se vi havas specifan demandon pri la raportoj aŭ ĝeneralan demandon pri Eventa Servo, ne hezitu sendi retmesaĝon al kontakto@.spamaĵo?eventaservo.org. Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado, kaj Fernando Ŝajani, ĉefprogramisto de Eventa Servo, volonte helpos vin. Se vi volas subteni Eventan Servon per donaco, tio eblas per la Fonduso Instigo, aŭspiciata de UEA: https://instigo.be. Nuntempe la Fonduso Instigo ricevas € 37,50 semajne. Ĉiuj bonvenas helpi atingi la celon de € 100,00 semajne. Tio subtenos ne nur Eventan Servon, sed ankaŭ aliajn gravajn retajn projektojn de Esperanto.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA subtenas donackampanjon de TEJO kaj alvokas al solidareco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1296 (2026-04-30)

111-a UK, Graz: Dua Bulteno kaj aliaj novaĵoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1289 (2026-03-10)

La Esperanto-movado plu reprezentata en CoNGO: TEJO en la nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1264 (2025-11-06)

Nova limdato por kontribui al la programo de la 6-a Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto (04-07.12.2025)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1263 (2025-11-05)

Nova Estraro de UEA (2025-2028): estraraj fakoj distribuitaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1248 (2025-08-11)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026