Saltu al enhavo

Emre Can

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Emre Can
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1994 (1994-01-12) (30-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Turkio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Emre Can - prononco laŭ sistemo IFA ˈɛmrɛ ˈd͡ʒɑn, naskiĝis la  12-an de januaro 1994(nun 1994-01-12) al turkaj gepatroj en Frankfurto ĉe Majno, do nun 30-jara - estas germana profesia futbalisto.

Emre Can en 2014

Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la kluboj Blau-Gelb Frankfurt, Eintracht Frankfurt kaj FC Bayern München inter la jaroj 2000 (tiam 6-jara) kaj 2011, li ekde 2011 estis profesia futbalisto de la klubo FC Bayern München, ekde 2013 de al klubo Bayer 04 Leverkusen, kaj de 2014 ĝis 2018 apartenis al la 1-a vira teamo de la klubo Liverpool F.C. en Anglio. Post du jaroj en la pinta teamo de la klubo Juventus FC de Torino, ekde 2020 li nacie konkuras en la unua teamo de la klubo Borussia Dortmund. Krome ekde la jaro 2015 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2009 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-15-, sub-16-, sub-17-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "14". En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021, kiam li denove apartenis al la nacia teamo, li havis la ĉemizan numeron "23".