Franziska Giffey
Franziska GIFFEY (naskiĝis la 3-an de majo 1978 en Frankfurto ĉe Odro) estas germana politikistino. Ŝi engaĝiĝas en kaj estas membro de la Socialdemokratia Partio de Germanio. Interalie ŝi en la kvara ministraro de Angela Merkel inter la marto 2018 ĝis majo 2021 estis federacia ministro pri Federacia ministrino pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj - tiam ŝi transdonis la ministran postenon al la sampartianino Christine Lambrecht. De 2021 ĝis 2023 ŝi estis reganta urbestrino (ĉefurbestrino) de Berlino.
Plagiata disputo
[redakti | redakti fonton]En 2019 ekaperis kritiko pri ebla plagiato en la doktora disertaĵo de Giffey. Posta ekzamenado trovis ke signifaj partoj de la disertaĵo estis intence kaŝitaj nemarkitaj citaĵoj. La Libera Universitato Berlino sekve forprenis de ŝi la doktoran titolon.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|