Hažlín
Hažlín | ||
hungare: Hazslin, rutene: Гажлін, germane: Hassling | ||
municipo | ||
Vido al Hažlín
| ||
|
||
Oficiala nomo: Hažlín | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Bardejov | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Ŝariŝo Makovica | |
Montaro | Malaltaj Beskidoj | |
Situo | Hažlín | |
- alteco | 270 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 18′ 03″ N 21° 25′ 13″ O / 49.30083 °N, 21.42028 °O (mapo) | |
Areo | 20,1 km² (2 010 ha) | |
Loĝantaro | 1 175 (31.12.2011) | |
Denseco | 58,46 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1414 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 086 14 | |
Telefona antaŭkodo | +421-54 | |
Aŭtokodoj | BJ | |
NUTS | 519227 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Hažlín | ||
Retpaĝo: obechazlin.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Hažlín [haĵlIn], hungare Hazslin [haĵlin], germane Hassling estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Hažlín situas en valo, laŭ traira flankovojo. Bardejov troviĝas je 10 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la bieno en 1247, pri la vilaĝo en 1414 en formo "Heuslingh". En 1427 77, en 1712 29 familioj pagis impostojn. En 1471 la poloj parte detruis la vilaĝon. Inter 1722-1760 okfoje okazis incendioj. En 1738 pro pesto 12 familioj formortis. En 1771 oni komputis tie 80 domojn. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Hazslin 870 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Bártfa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hažlín 1230 homoj, (1206 slovakoj).