Saltu al enhavo

Jusef Ŝahin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 12:16, 23 sep. 2006 farita de 163.121.179.205 (diskuto)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Kino > Famaj reĝisoroj >


Jusef Gebrielo ŜAHIN, naskiĝis je la 25-a de januaro 1925, en Aleksandrio, de patro siridevena advokato, kaj patrino grekdevena, ambaŭ kristanaj, estas egipta kinoreĝisoro.
Li ricevis anglalingvan instruadon en la Aleksandria kolegio Victoria College. Li pasiiĝas pri la kino kaj teatro, kaj fine iras usonon en la Pasadena Play House, kie li lernas la kinoreĝisoradon.

Liaj filmoj:

1950: Paĉio Amin
1951: Filo de Nilo (malfeliĉoj de kamparo fascinita de la urbo)
1953: Virinoj senviraj (komedio samtempe advokado por la libereco de virinoj)
1954: Infera ĉielo (kie debutas Omar Sharif, agroinĝeniero, batalas subtene al ekspluatitaj kampuloj)
1958: Centra stacidomo ("novrealisma" filmo, rigardita kiel lia unua majstroverko)
1958: Ĝamila, alĝerianino (homaĝo je aktivulino de la FLN toturita kaj murdita de la francaj soldatoj)
1963: Saladin
1963: Homoj de l'Nilo (filmo mendita de la Egipta registaro pri la Asŭana baraĝo, sed al la registaro ne plaĉis la filmo, kiu povis eliris nur en 1972)
1965: La ringovendisto (muzika komedio)
1969: La tero (pri la vivo de la egiptaj kampuloj)
1970: La elekto (problemoj de la egiptaj intelektuloj)
1973: La pasero (pri la egipta malvenko de 1967)
1979: Aleksandrio kial? (membiografia)
1984: Adiaŭ Bonaparte (pri la militiro al Egipto de Napoleono)
1986: La sesa tago (kun la kantistino Dalida, pri ĥolero epidemio en 1942)
1994: La elmigrinto (inspirita de vivo de la biblia rolulo Jozefo
1997: La destino (inspirita la islama falsafisto Averoeso kontraŭ religia fanatikismo)
1999: La aliulo (pri danĝeroj de la Tutmondiĝo)