Saltu al enhavo

La Lupe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Guadalupe Victoria Yolí Raymond (naskiĝinta la 23-an de decembro 1939 en Santjago de Kubo; mortinta la 29-an de februaro 1992 en Novjorko), pli bone konata sub sia artistonomo La Lupe, estis kuba kantistino.

Vivo

La Lupe naskiĝis kiel filino de laboristo ĉe la brandoproduktejo Bacardí en la kvartalo San-Pedrito de Santjago. Antaŭ sia kantistina kariero ŝi profesiis kiel instruistino. En 1958 ŝi geedziĝis kaj prezentis kun sia edzo Eulogio „Yoyo“ Reyes kaj alia kantistino. Tiu ĉi triopo nome „Los Tropicuba“ sin malfondis en 1960. La Lupe komencis solistan karieron en noktoklubejo je Havano, La Red. Ŝian unuan muzikalbumon, Con el Diablo en el Cuerpo (Kun la diablo en la korpo) eldonis en 1961 la diskeldonejo Discuba.

En 1962 ŝi elmigris en Usonon. En Novjorko ŝi prezentis en la kabareto La Barraca, kie ŝin malkovris Mongo Santamaría. Dum la sekvaj kvin jaroj ŝi ŝi eldonis dek albumojn.

La Lupe kantis laŭ diversaj stiloj de kuba muziko kiel son montuno kaj bolero, sed ankaŭ en aliaj karibaj stiloj kiel merengo. En la 1960-aj jaroj ŝi havis grandan sukceson en Novjorko Tito Puente. Ŝi estis la unua latinamerika kantistino, kiu prezentis plene disvenditan koncerton en Madison Square Garden. Ŝi novversiigis multajn anglalingvajn kantojn en la hispana aŭ hispana prononcmaniero de la angla, inter alie Yesterday kaj America el la muzikalo West Side Story.

La Lupe estis santeriano. En la malfruaj 1970-aj jaroj ŝia diskeldonejo Fania Records finis la kontrakton, precipe ĉar ĝi vetis je la malpli pridisputata Celia Cruz. Komence de la 1980-aj jaroj Lupe estis senmona. Ŝi mortis en Bronkso kaj postlasis sian edzon William Garcia, sian filinon Rainbow kaj sian filon kun Eulogio Reyes, Rene Camaro.

Postefikoj

Ligoj eksteren