Pinsemo
Pinikernoj (germane: Pinienkerne, france: Pignon de pin, angle: Pine nut, hispane: Piñon, itale: Pinolo) estas elŝeligitaj semoj de la pinio kultivata ĉie en la mediteranaj landoj. La blankeca, migdalece gusta kerno kreskas en la pinistrobiloj. Oni rikoltas mane la strobilojn inter oktobro kaj aprilo, kio estas sufiĉe longa kaj danĝera laboro pro la arboalto de ĉirkaŭ 30 metroj. Poste, la kernoj estas elstrobiligitaj kaj elŝeligitaj.
Oni uzas pinikernojn en la mediterana kuirarto - por bakaĵoj, salatoj kaj manĝetado. En la turka kaj araba kuirarto oni uzas ilin ankaŭ ofte kun rizaĵoj. Pinikernoj estas ingredienco de la ŝatata Pesto alla genovese el la itala kuirarto, kaj de la Torta della Nonna (torto laŭ avino).
Elŝeligitaj pinikernoj ranciĝas rapide, ĉar ili enhavas multe da graso:
- Graso: 50 %
- Proteino: 30 %
- Karbonhidrato: 11 %
Por 100 gramoj ili valoras 2300 kJ (550 kcal).
Pinikernoj estas multekostaj, tial nun alvenas en Eŭropo importaĵoj el Ĉinio kaj Koreio. Tiuj aziaj pinikernoj estas rekoneblaj pro sia triangula formo kaj la malhela pinto. Kompare al la sudeŭropaj kernoj ili estas malpli aromriĉaj kaj ankoraŭ pli grasenhavaj.