2101 Adoniso
2101 Adoniso | |
asteroido | |
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 2101 Adonis |
Aliaj nomoj | 1936 CA |
Nomita laŭ | Adoniso vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Eugène Delporte |
Dato de malkovro | 12-a de februaro 1936 |
Loko de malkovro | Uccle |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
280,435 Gm (1,875 AU) 66,186 Gm (0,4424 AU) 494,684 Gm (3,307 AU) |
Discentreco | 0,764 |
Meza anomaliangulo | 33,666° |
Klinangulo | 1,334° |
Periodo | 937,472 tagoj (2,567 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 21,76 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
349,968° |
Argum. de periapsido | 43,103° |
Terdistanco - Minimuma |
2 217 539 km (0,01482 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 0,6 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,2 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 18,7 |
2101 Adoniso estas tre malgranda Apolona asteroido.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 12-an de februaro 1936 de la belga astronomo Eugène Joseph Delporte elde la Reĝa observatorio de Belgio en Uccle (Belgio).
Post ĝia malkovro, ĝi estis perdita kaj retrovita nur en 1977 de la usona astronomo Charles T. Kowal.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de la belulo Adoniso, de la helena mitologio.
Orbito
[redakti | redakti fonton]2101 Adoniso estas la dua malkovrita Apolona asteroido, post 1862 Apolono mem. La perihelio de ĝia discentra orbito situas inter la orbitoj de Merkuro kaj Venuso, ĝia aphelio gvidas ĝin al la ekstera asteroida zono; ĝi do estas venusrenkonta, terrenkonta, kaj marsrenkonta asteroido.
- La 7-an de februaro 1936 (kelkaj tagoj antaŭ ĝia malkovro) ĝi pasis je 2,218 milionoj da km de Tero (0,01482 AU).
- La 26-an de novembro 2035 ĝi pasos je 5,118 milionoj de km de nia planedo (0,03421 AU).
Ĝi povas proksimi al 4,973 milionoj da km de Marso kaj 5,118 milionoj da km de Venuso.
2101 Adoniso en fikcio
[redakti | redakti fonton]Adoniso aperas en la Aventuro de Tinĉjo: "Esplorantoj sur la Luno". Kiam la raketo de la profesoro Sungirul' pasas proksime de tiu asteroido, la Kapitano Hadoko, ebria, faras neantaŭviditan eksterveturilan eliron kaj eskapas de malmulte iĝi satelito de Adoniso.
Tamen tiu epizodo ne estas science ekzakta: 2101 Adoniso neniam pasas inter Tero kaj Luno; la distanco Tero-Luno estas ĉirkaŭ 400 000 kilometroj, kaj Adoniso pasas plej proksime je 2 milionoj da km de Tero.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: |
---|---|---|
2100 Ra-Shalom | 2101 Adoniso | 2102 Tantalo |