Armilejo
Aspekto
(Alidirektita el Arsenalo)
Armilejo, aŭ arsenalo, estas militista deponejo de armiloj; ĝi estas ejo, kie estas stokataj kaj eventuale riparitaj armiloj kaj aliaj maŝinoj aŭ aparatoj de armeo.
Laŭ Francisko Azorín arsenalo estas Armilprovizejo.[1]
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La vorto arsenalo, kiu nuntempe ekzistas en multaj eŭropaj lingvoj, devenas el la araba دار الصناعة, dār as-sināʿa, kiu signifas "metiejo", "fabriko". Ĝi uzatas interalie ekzemple en la germana (Arsenal), en la itala (arsenale) kaj en la franca (arsenal).
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 22.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala TTT-ejo de la muzeo en la arsenalo de Vroclavo Arkivigite je 2010-03-30 per la retarkivo Wayback Machine (pole)