Saltu al enhavo

Azeno de Potevio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La azeno de Potevio, ofte misnomita mulo de Potevio, estas raso de tre malnovaj azenoj devena de Potevio, en la okcidento de Francio. Tre facile distingebla per sia tipa hararo je malofta longeco ĉe ĉevaledo, ĝi estas granda azeno kun forta ostaro. La raso kreiĝis laŭlonge de la jarcentoj per selekta bredado, kiu celis nur produktadon de muloj, ĉar en Potevio tiu agado estis tre profitodona ĝis la mezo de la 20a jarcento. Ĉar la raso estis minacita de malapero pro manko de merkato, pluraj planoj de protekto celis stabiligi la nombron de samrasuloj kaj certigi la daŭron de la raso. La uzado de la azenoj de Potevio ŝanĝiĝis al ŝarĝoportado kaj jungitaro, tamen la raso ĉefe restas la besta emblemo de la regiono, ofte vidigita en lokaj kamparaj festoj.

Azenino de Potevio unujaraĝa

Terminologio

[redakti | redakti fonton]

Kvankam la genealogia libro portas la nomon de «stud-book de la mulo de Puatuo», la vorto «mulo» estas zoologie misa por nomi la rason: ĝi indikas virseksan azenon reproduktanta.[1][2] Ne povas ekzisti azena raso enhavanta nur mulojn. Aliflanke, en la potevia regiono, specifa vortoprovizo estas uzita por nomi tiujn azenojn laŭ ilia sekso kaj aĝo. La ino estas nomita «azenino». La juna ido dujaraĝa, fariĝonta mulo, nomiĝas «fedon».

La unua skriba mencio de la mulo de Potevio okazis dum la 10a jarcento[3]. La azeno de Potevio estas la plej malnova raso de azeno de Francio : spuroj pri ĝi ekzistas ekde la mezepoko kaj la tradicio raportas ke sankta Hilaire, episkopo de Poitiers, uzis ĝin por ĉiuj siaj movoj.[4] Ekde tiu epoko, oni praktikas mulan hibridigon, kio disvolviĝas la rason.[5]

Dek sepa kaj dek oka jarcentoj

[redakti | redakti fonton]

Dum la dek sepa jarcento, pro la laboroj por sekigi la puatuan marĉon, en la regionon alvenis grandstaturaj ĉevaloj el belgaj kaj nederlandaj devenoj.[6][7] Tiamaj kruciĝoj permesis produktadon de ekstreme fortikaj muloj.[7] Komence de la dek oka jarcento, la raso sendube ricevis la influon de hispana sango, ĉar la reĝo Philippe 5a de Hispanio proponis al sia avo Louis 14a aron de iberiaj muloj, kiuj estis disvastigitaj en la ĉefajn areojn de mula produktado, inter kiu Potevio[6]. La mula produktado riĉigis la regionon, tiagrade ke dum la Régence, la administracio severe reduktis ĝin, eĉ en 1770 ĝis la kastrado de la muloj.[8] La kialo estas ke la Nacia Ĉevalobredejo, kies rolo estis provizi al la kavalerio kaj la trajno, sentis sin minacita de la konkurenco de la mula produktado. Leĝo limigis la nombron de muloj, permesis nur al iuj regionoj praktiki tiun tipon de kruciĝo, kaj provizis nur la malplej bonajn ĉevalinojn. Tiu leĝo estis abolita kiam la Nacia Ĉevalobredejo estis forigata dum la revolucia periodo de la konstitucianta Asembleo[6].

Dek naŭa jarcento

[redakti | redakti fonton]
Gravure présentant le profil gauche d'un âne de grande taille avec de longs poils.
Gravuraĵo fine de la 19a jarcento, kie videblas azeno de Potevio.

Post la franca revolucio, la mula produktado multe disvastiĝis dum la tuta dek naŭa jarcento. Specifa raso de ĉevalo, nomita « mulassière » (muloĝeneranta), estis bredata en Potevio nur por generi mulojn. La unuaj grandaj ekspozicioj de azenoj de Potevio okazis jam en 1848 en Poitiers kaj en Parizo en 1859. La bredoregistro de la raso estis kreita en 1884 kaj tuj celas tre rigoran selektadon por enskribi la plej bonajn specimenojn kaj generantojn. Fine de la dek naŭa jarcento, 18 000 muloj vendiĝis ĉiujare, kvankam la nombro de generantaj azenoj de Potevio ne superis 500.[6][8]

Du deka jarcento

[redakti | redakti fonton]

La azeno de Potevio preskaŭ malaperis el sia devena regiono post la Dua mondmilito. Ĝi estis savita danke al la ago de staĝanta inĝeniero ĉe la Nacia Ĉevalobredejo, Annick Audiot, kiu elektis ĝin kiel studotemon en 1977. Ŝi konstatis kaj alarmis, ĉar restis nur 44 azenoj dise en 8 bredejoj. Pro ŝia agado kreiĝis en la jaroj 1980 la Nacia Azenobredejo de la Azeno de Potevio, en Dampierre-sur-Butonumas en Charente-Maritime, en la eksa bieno de unu el la lastaj bredejoj de la raso.[9] En 1980, ankaŭ protektoplano estis lanĉita de la Nacia Ĉevalobredejo, kun helpo de la bredistoj kaj de la regiona naturrezervejo de la puatua Marĉo .[10]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Un âne aux longs poils est présenté en main dans la cour d'un parc animalier.
Azeno de Potevio laŭ normo de la raso.
L'âne présente de longues oreilles avec de longs poils mais la tête est relativement bien dégagée car on aperçoit bien des zones de poils blancs autour des yeux et sur le bout du nez.
Kapo de azeno de Potevio.

Ĝi estas azeno grandstatura. La Postkola alto estas de 1,40  ĝis 1,50 metroj ĉe viruloj kaj de 1,35 ĝis 1,45 metroj ĉe la inuloj.[6] Ĝi posedas «esceptan ostan strukturon» kaj pezas de 350 kg ĝis 450 kg. La kapo estas longa kaj dika. La oreloj estas larĝe malfermitaj, kovritaj de longaj haroj kaj longas ĝis 34 cm.[6][5] La kolo estas fortika, la postkolo malmulte elstaras kaj la dorso estas rekta kaj longa.[6] La ŝultro estas rekta. La sternumo elstaras kaj la ripoj estas rondformaj.[5] La lumbo estas kompakta, la koksoj malmulte elstaras kaj la gropo estas malgranda.[6][5] La membroj estas fortikaj kun dikaj artikoj. Samaspekte, la piedo estas larĝa kun klare disfendita hufo.[5]

La koloro de la azeno de Potevio estas tute malhelbruna ĝis preskaŭ nigra, kun arĝenta areo ruĝece konturita ĉirkaŭ la okuloj, la nazo kaj la muzelo. La ventro kaj la interno de la femuroj estas tre helaj. La esprimo de la t.n. rabicano geno estas malpermesata ; tio signifas ke ekzisto de blankaj haroj dissemitaj inter la malhelaj korpaj haroj ne estas konforma al la normo de la raso. Ĝi ankaŭ ne rajtas havi linion el pli malhelaj haroj, laŭlonge de la vertebraro.

Ĝi distingeblas per siaj longaj dikaj haroj kiuj de si mem implikiĝas kreskante.[11] La longaj krispaj harfaskoj estas nomitaj « cadenettes »[7]. Ili protektas ĝin kaj de la varmo somere kaj de la malvarmo vintre.

Dum longa tempo, la azeno de Potevio estis uzita nur por generi mulojn.[6]Tiucele ĝi estas plu serĉata, sed la nuna malgranda nombro de ĉevaloj de la raso "poitevin mulassier" ne permesas provizi la necesajn ĉevalinojn. Tial, la mula produktado estas eta kaj restos tiel, ĝis sufiĉe granda ĉevalaro rekreiĝos.[12]

Ĝiaj aliaj oftaj uzoj estas la ŝarĝoportado kaj la jungitaro, eĉ se la raso ne estis selektita por tiu lasta uzo.[5][13] Ĝi ankaŭ partoprenas ĉiujare al la festo de la azeno, kaj al departementaj kaj naciaj konkursoj.[6]

Disvastigo de la bredado

[redakti | redakti fonton]
Azenino de Potevio kaj azenido.
Sur un parking, des éleveurs portant une chemisette bleue, une cravate et un pantalons noirs tiennent en main plusieurs ânes, tout en discutant entre eux.
Konkurso de azenoj de Potevio al Melle en 2012.

La nacia asocio de la mulogenerantaj rasoj de Potevio estas nacia asocio pri rasoj, kiu administras la jenajn rasojn : azeno de Potevio, mulo de Potevio kaj ĉevalo "poitevin mulassier". La asocio estas agnoskita de la ministerio pri agrikulturo. Ĝi strebas kontroli la selektadon de la bestoj, difini la evoluon de la rasoj kaj la celoj de selektado, ĝisdatigi la bredoregistrojn kaj promocii la rasojn.[14]

La bredado de azenoj de Potevio estas tre komuna en la lulilo de la raso, nome la regiono de Melle kaj la departemento de Deux-Sèvres. Oni nombris 169 aktivajn bredistojn de azenoj de Potevio en Francio en 2004. Tiu sama jaro, oni nombris 141 naskiĝojn, kio estis 17 % de la totalo de la naskiĝoj de azenoj. Ankaŭ estas 81 aktivaj azenoj de Potevio kaj 344 kopulaciintaj azeninoj.[5] En 2009, la bestaro vivis je 90 % en Francio kaj 10 % en la resto de la mondo, nome en Brazilo, en Germanio, en Anglio, en Belgio, kaj en Hindio. En la franca bestaro, du trionoj estas bredataj en Potevio (ĝustadire la sudo de Deux-Sèvres, la okcidento de Vieno, la sudo de Vendée, la nordo de Charente kaj de Charente-Maritime).[5]

Danke al eksportoj okazintaj komence de la 20a jarcento, la azeno de Potevio ĉeestas en iomaj fremdaj landoj, ĉefe en Germanio (kie ĝi estas konservita en la arkeo Warder[15] en Schleswig-Holstein) kaj en Usono.

En la kulturo

[redakti | redakti fonton]
Deux ânes habillés de longs pantalons rayés de bleu et de blanc sur leurs postérieurs et leurs antérieurs, et équipés de selles, sont attachés à une barre en bois transversale ; en arrière-plan on peut lire une affiche « Ânes en culotte 2,5 euros le tour ».
Du azenoj de Potevio surhavas pantalonojn, en Saint-Martin-de-Ré.

Emblema besto de la poteviaj marĉoj, la azeno de Potevio ludas gravan rolon en la loka kulturo.[16] Sur la insulo de Ré, ĝi estas konata pro siaj pantalonoj, heredo de la tempo kie ĝi laboris en la salejoj ĉar tiu malofta vesto protektis ĝin de insektoj kaj de pikaj herboj. Tiu apartaĵo igas ĝin turisma atuto de la insulo.[17]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. [1] Arkivigite je 2021-11-22 per la retarkivo Wayback Machine 31a de decembro 2020
  2. Leksikografiaj kaj etimologiaj difinoj de « baudet » el la Trésor de la langue française informatisé, en la interretejo Centre national de ressources textuelles et lexicales
  3. Sur la route des ânes, documentaire français diffusé sur ARTE, 2 avril 2018.
  4. Delannoy 2007
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 [2]
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 Siméon 2008
  7. 7,0 7,1 7,2 Fontanières 2006
  8. 8,0 8,1 Vaude 2004
  9. ISBN=978-2-7380-0581-6
  10. ISBN=978-2-7592-0964-4
  11. Svendsen 2011
  12. Bataille 2008, p. 179
  13. Bataille 2008
  14. [3]
  15. germane Arche Warder
  16. ISBN=9782754065238
  17. ISBN=978-90-209-6622-0