Gyula Horváth (aktoro)
Gyula Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1930 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de oktobro 2005 (75-jaraĝa) en Kápolnásnyék |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1951–1955) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gyula Horváth [djula horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Gyula estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Gyula Horváth [1] naskiĝis la 10-an de majo 1930 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de oktobro 2005 en Kápolnásnyék.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Horváth ĝis la lernejaj jaroj vivis en Vieno, eĉ li ne parolis hungare. Li frekventis bazlernejon, poste kalvinanan gimnazion en Karcag. Li ne povis plulerni (kiel iama "okcidentano"), tial li povis disidi sensukcese. Post la aresto li estis simpla laboristo en pluraj laborlokoj, fine li tamen akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1955. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro de Hungara Armeo. Liaj sekvantaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Miskolc) (1956–1959)
- Teatro Jókai (1959–1963)
- Teatro Szigligeti (Szolnok) (1963)
- Teatro József Attila (1964–1982).
Li finis sian aktoran karieron en Gaja Scenejo. Li ricevis 2 premiojn en 1973 kaj 1987.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - duko Cornwall
- La gajaj edzinoj de Windsor - Ford
- Mihály Csokonai Vitéz: Tempefői - barono Serteperti
- Rostand: Cyrano de Bergerac - Ragueneau
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Dolarpaĉjo (1956) - kartludulo
- Nuda diplomato (1963) - polickapitano
- La kaporalo kaj la aliaj (1965) - barono Hétházy
- Kakuk Marci (1973) - kartludulo
- Hanyatt-homlok (1984) - ĉefredaktoro
- A szalmabábuk lázadása (2001)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Timur és csapata’‘ (filma versio, 1960) - Fjodor Grigorjeviĉ
- ‘‘Régi idők mozija’‘ (1971)
- ‘‘Szomorú vasárnap’‘ (1981) - kelnero Jani
- ‘‘Szomszédok’‘ (serio, 1990-1994) - Gyula
- ‘‘A titkos háború’‘ (2002) - librobrokantisto
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Peter Lorre, Peter Ustinov kaj aliaj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- [2]
- [3] Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivo Wayback Machine hungare, angle, germane, itale