D-maĵoro
Aspekto
D-maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, kiu baziĝas sur la toniko d . La tonalo D-maĵoro estas indikata en la notacio per du diesoj (f♯, c♯). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko d-f♯-a) oni nomas D-maĵoro.
D-maĵoro validas kiel la plej solena el inter la tonaloj. La kaŭzo estas, ke en la epoko de la barokmuziko la baroktrumetoj, kiuj eksonis je solenaj okazoj, plejofte estis agordita en D.
Krome D-maĵoro estas la plej ofta tonalo en irlanda popolmuziko, ĉar la irlandaj tradiciaj blovinstrumentoj (ekz. die uilleann pipes) estas agorditaj en D. ankaŭ sur la violono ĉi tiu tonalo estas tre facile ludebla.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Johann Sebastian Bach: magnifikato; grandaj partoj el kristnaska oratorio kaj meso en b-minoro; brandenburga konĉerto n-o 5; orkestrosuitoj n-o 3 kaj n-o 4
- Johann Pachelbel: kanono kaj ĝigo en D-maĵoro
- Joseph Haydn: Sinfonien n-oj 93, 96 („La miraklo“), 101 („La horloĝo“), 104 („Londono“)
- Wolfgang Amadeus Mozart: pianokonĉerto KV 537 („1-a kronadokonĉerto“); 35-a simfonio („Haffner“-simfonio)
- Ludwig van Beethoven: 3-a arĉkvarteto, 2-a simfonio; violonkonĉerto; Missa Solemnis; pianosonato n-o 15
- Franz Schubert: 1-a simfonio, 3-a simfonio
- Johannes Brahms: 2-a simfonio, violonkonĉerto
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: violonkonĉerto
- Richard Strauss: konĉerto por hobojo kaj malgranda orkestro D-maĵora
- Gustav Mahler: 1-a simfonio
- Sergej Prokofjev: 1-a simfonio
- Jean Sibelius: 2-a simfonio
- Antonín Dvořák: 6-a simfonio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- C♭-maĵoro, G♭-maĵoro, D♭-maĵoro, A♭-maĵoro, E♭-maĵoro, B♭-maĵoro, F-maĵoro, C-maĵoro, G-maĵoro, D-maĵoro, A-maĵoro, E-maĵoro, B-maĵoro, F♯-maĵoro, C♯-maĵoro
- a♭-minoro, e♭-minoro, b♭-minoro, f-minoro, c-minoro, g-minoro, d-minoro, a-minoro, e-minoro, b-minoro, f♯-minoro, c♯-minoro, g♯-minoro, d♯-minoro, a♯-minoro