Dottikon
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dottikon-Dintikon (stacidomo). |
Dottikon | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Bremgarten |
Koordinatoj | 47° 23′ 5″ N 8° 14′ 25″ O / 47.38472 °N, 8.24028 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 5″ N 8° 14′ 25″ O / 47.38472 °N, 8.24028 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3136 |
Areo | 3,89 km² |
Alteco | 414 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5605 |
Komunumkodo | 4065 |
Dottikon estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3136 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Dottikon situas en la suba valo de la rivero Bünz.
De la komunuma areo de 3,89 km², 0,88 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,12 de setlejoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur 549 m s.m. en loko kiu nomiĝas Dreihägen, kaj la plej malalta punkto je 406 m s.m. ĉe la muelejo Tieffurt apud la bordo de la rivero Bünz.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Dottikon limas en nordokcidento al Othmarsingen, en nordoriento al Hägglingen, en sudoriento al Wohlen, en sudo al Villmergen, kaj en okcidento al Hendschiken im Westen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La stacidomo Dottikon-Dintikon de la Svisaj Federaciaj Fervojoj fakte situas sur la teritorio de la najbara komunumo Villmergen. Ĝi estas servata de la grava fervojlinio de Aarau al Arth-Goldau. Ekzistas diversaj lokaj buslinioj al Wohl, Hägglingen kaj Lencburgo.
La plej proksimaj alveturejo al la nacia svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de proksimume 3 km en Lencburgo kaj Mägenwil.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Dottikon datiĝas el la jaro 1179 kiel Totinchon.
Inter 1611 kaj 1613 la regiono suferis pro pestepedemio kaj en la jaro 1656 dum la 1-a Milito de Villmergen la vilaĝo Dottikon estis komplete detruita.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]