Saltu al enhavo

Esperanto en Skotlando

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto en Skotlando
Esperanto en Skotlando, printempo 2016
Esperanto en Skotlando, printempo 2016
revuo
Speco movada revuo
Formato A5

Lando  Britio
Urbo Edinburgo
Posedanto Esperanto-Asocio de Skotlando
Redaktisto David Guérin
Establodato 1947
Prezo 2,50 GBP aŭ 3 EUR
ISSN 0014-0643

vdr

Esperanto en Skotlando, fondita en 1947, estas la organo-periodaĵo de la Esperanto-Asocio de Skotlando.

La periodaĵo enhavas informojn pri la Esperanto-movado: novaĵoj, artikoloj pri famaj homoj, anoncoj, sed bonvenigaj estas ankaŭ noveloj, recenzoj, poemoj, leteroj ktp de la legantaro.

Estas “tradukaj defioj„ en la periodaĵo, por instigi la legantojn traduki el kaj al la angla.

Verkantoj

[redakti | redakti fonton]

Kvankam la originala revuo estis de modesta aspekto, ĝia literatura nivelo ĉiam estis alta. Listo de renomaj esperantistoj, kiuj kontribuis al ĉiaj paĝoj inkludas la verkistojn: John Francis, Arthur Dawson Foote, John Sharp Dinwoodie, William Auld, Marjorie Boulton, Bernard Golden, Ŝtefo Urban, Albert Goodheir, ktp.

La unua redaktoro estis William Clarke (eldonoj 1-7). En novembro 1949 William Auld transprenis la redakcion (eldonoj 8-28), kaj sekvis lin en junio 1956 Hugh Martin (eldonoj 29-42). De 1962 ĝis 1975 redaktoris Tom Fraser (eldonoj 43-101), kiu, samkiel la fondinto William Clarke, estis fajfano. La plej longdaŭra redaktoro estis Albert Goodheir de 1975 ĝis sia morto en 1995 (eldonoj 102-168). Post li, duan fojon redaktis la revuon Hugh Martin ĝis 1999 (eldonoj 169-178). De 1999 ĝis 2001 la redaktoro estis Sian Leitch (eldonoj 179-182), kaj en 2001 sekvis Ed Robertson, ĝis 2015 (eldonoj 183-207). Post li sekvis Hju Rid, ĝis 2024 (eldonoj 208-219). La nuna (ekde majo de 2024) redaktoro estas David Guérin, de Francio.

Numeroj laŭ jaroj

[redakti | redakti fonton]
Esperanto en Skotlando, 2008

1947:1-3, 1948:4-7, 1949:8, 1950:9-12, 1951:13-16, 1952:17-20, 1953:21-22, 1954:23-26, 1955:27, 1956:28-30, 1957:31-34, 1958:35-36, 1959:37-38, 1960:39-41, 1961:42, 1962:43-48, 1963:49-53, 1964:54-57, 1965:58-61, 1966:62-65, 1967:66-69, 1968:70-73, 1969:74-77, 1970:78-81, 1971:82-85, 1972:86-88, 1973:89-93, 1974:94-97, 1975:98-102, 1976:103-104, 1977:105-108, 1978:109-112, 1979:113-116, 1980:117-120, 1981:121-124, 1982:125-128, 1983:129-132, 1984:133-135, 1985:136-138, 1986:139-141, 1987:142-144, 1988:145-147, 1989:148-150, 1990:151-153, 1991:154-156, 1992:157-159, 1993:160-162, 1994:163-165, 1995:166-168, 1996:169-171, 1997:172-174, 1998:175-177, 1999:178-180, 2000:181-182, 2001:183-184, 2002:184-186, 2003:187-188, 2004:189-190, 2005:190-192, 2006:193-194, 2007:195, 2008:196-197, 2009:197, 2011:198, 2012:199, ?:200, 2015:201-202, 2016:203-204, 2017:205-206, 2018:207-208, 2019: 209-210, 2020: 211-212, 2021: 213-214, 2022: 215-216, 2023: 217-218, 2024: 219

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]