Flago de Ĉinio
Flago de Ĉina Popola Respubliko estas ruĝa kampo ŝarĝita en la kantono (supra maldekstraflanka angulo) kun kvin oraj steloj. La dizajno havas unu grandan stelon, kun kvar pli malgrandaj steloj en duoncirklo. La ruĝo reprezentas revolucion, kiel ĉe soveta flago. La granda stelo signifas ĉinajn komunistojn kaj la malgrandaj steloj signifas ĉefajn ĉinajn nepolitikajn istarojn (du el ili estas laboristoj kaj vilaĝanoj, kiuj apartenas ankaŭ la faman sovetan signon rikoltilo kaj martelo, sed la restaj du estas specialaj ĉinaj istaroj, ekzemple "naciaj kapitalistoj", ktp.). Ne nur Ĉinio kalkulis pli ol du nepolitikajn istarojn (ekzemple, la komunisma duono de Germanujo inventis trian istaron: sciencistoj), sed certe Ĉinio kalkulis plej multe. La flago havas kaŝnomon "Kvinstela ruĝa flago".
La flago estis dizajnita de Zeng Liansong, civitano de Rui'an, Zhejiang. Li dizajnis ĝin en respondo al cirkulero distribuita de la Prepara Komisiono de la Nova Politika Konsultiĝa Konferenco en julio 1949. La dizajno de Zeng estis metita en komunkaso de 38 finalistoj. Post pluraj renkontiĝoj kaj burĝonantaj modifoj, la dizajno de Zeng estis elektita kiel la nacia flago. La unua flago estis hisita de Mao Zedong en la Placo Tian An Men de Pekino, la 1-an de oktobro 1949, dum ceremonio.
|