Flava ĵurnalismo
Flava ĵurnalismo, flava gazetaro, flaveca gazetaro aŭ flavisma gazetaro, estas tipo de ĵurnalismo kiu prezentas novaĵojn kun altiraj, skandalaj aŭ troiĝaj titoloj cele al pliigo de vendado, kvankam ĝenerale tiuj novaĵoj ne disponas de pruvoj (aŭ nur de nesufiĉaj pruvoj) nek de bone difinita esplorado. Tiu tipo de sensaciisma ĵurnalismo inkludas titolojn de katastrofoj kaj grandan nombron de fotoj kun detala informado pri akcidentoj, krimoj, adoltoj kaj politika kaoso. En aŭdiovida ĵurnalismo, abundas ŝokfrapa muziko, fortaj koloroj, ĉefe la ruĝa koloro, kaj la informado estas neorganizita. Interreto adaptiĝis al tia malhonesta praktiko, kaj en mutaj retejoj (foje de teorie seriozaj amaskomunikiloj) oni uzas titolojn kaj bildojn kaj altirajn kaj malverajn kiel maldecaj taktikoj por altiri la atenton de la uzantoj kaj instigi ilin kundividi la enhavon en sociaj retoj.
La esprimo originiĝis dum la «gazetara batalo» inter la ĵurnaloj New York World, de Joseph Pulitzer, kaj la New York Journal, de William Randolph Hearst, de 1895 ĝis 1898, kaj povis estis specifa referenco al tiu epoko. Ambaŭ gazetoj estis akuzitaj de aliaj pli seriozaj publikaĵoj pri troigo de ia klaso de novaĵoj por pliigi la vendadon kaj eĉ pri pago al koncernitoj por atingo de ekskluziva informotraktado. La gazeto New York Press stampis la esprimon «flava ĵurnalismo», komence de 1897, por priskribi la agadon kaj de Pulitzer kaj de Hearst. Al tio kontribuis la sukceso de la rolulo The Yellow Kid en ambaŭ gazetoj.[1]
En portugala estas nomita "imprensa marrom" (bruna gazetaro). En Meksiko dum la registaro de Ernesto Zedillo Ponce de León, fariĝis premo fare de la registaro por eviti la supozitan «troan flavecon» en la elektronikaj amaskomunikiloj.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La historieta en el mundo moderno, de Oscar Masotta, pp. 21-22.
- ↑ Marco Tulio Flores, A pesar de la salida del aire de los programas Ciudad desnuda y Fuera de la Ley, la violencia no desaparecerá, Gaceta Universitaria, Guadalajara, Meksikurbo, 24a de novembro 1997, p. 15.