Fumarila aceto-acetata acido
Fumarila aceto-acetata acido | ||
Plata kemia strukturo de la Fumarila aceto-acetata acido | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Fumarila acetata acido | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 5698-52-2 | |
ChemSpider kodo | 4444081 | |
PubChem-kodo | 5280398 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Molmaso | 200.146 g·mol-1 | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P305+351+338 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fumarila aceto-acetato estas peranto en la metabolo de la tirozino. Ĝi estiĝas dum konvertado de la maleila aceto-acetato per la enzimo maleila aceto-acetato-izomerazo. La fumarila aceto-acetato estas geometria izomero de la maleila aceto-acetato pere de specifa cis-trans izomerazo kiu postulas la glutationon kiel ĝian kun-enzimon.
Fumarila aceto-acetata acido estas neinversigeble enzime hidrolizita al fumarata kaj aceto-acetata acidoj. La malalta specifeco de la enzimo estas notinda, ĝi povas agi sur vasta gamo da beta-ketonoj, tiaj kiaj duketono-valerata acido kaj duketono-heksanata acido. Tamen, la rapido de la reakcio kun la fumarila aceto-acetata acido estas dedukoble pli alta ol kun la proksima pli aktiva komponaĵo.
Iom strange estas ke la rapido de la reakcio kun la maleila aceto-acetato estas treege malalta. Eblas ke la enzimo agas nur sur la enolaj formoj de la duketonaj acidoj.[1]
Reakcio
[redakti | redakti fonton]- Biologie, aceto-acetata acido estiĝas per hidrolizo de la fumarila aceto-acetata acido:[2]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Advances in Clinical Chemistry, Volume 6
- Advances in Enzymology and Related Areas of Molecular Biology, Volume 14, Alton Meister
- Nutrition Management of Patients with Inherited Metabolic Disorders, Phyllis B. Acosta
- Human Genes and Genomes: Science, Health, Society, Leon E. Rosenberg, Diane Drobnis Rosenberg
- Advances in Protein Chemistry, Volume 10
- Textbook of Clinical Pediatrics, A. Y. Elzouki, H. A. Harfi, H. Nazer, F. B. Stapleton, William Oh, R. J. Whitley
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Advances in Clinical Chemistry, Volume 6
- ↑ Textbook of Medical Biochemistry, S. Ramakrishnan