Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia organizaĵo Post-sovetaj ŝtatoj komunejo Fraternity of peoples (en) interregistara organizaĵo | |||||
Komenco | 8-a de decembro 1991 vd | ||||
Antaŭe | Sovetunio • Sovetia Imperio vd | ||||
Geografia situo | 60° 30′ 0″ N, 102° 48′ 0″ O (mapo)60.5102.8Koordinatoj: 60° 30′ 0″ N, 102° 48′ 0″ O (mapo) | ||||
Sidejo | Minsko | ||||
Fondinto(j) | Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Ukraina Soveta Socialisma Respubliko • Belorusa Soveta Socialisma Respubliko vd | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | Unio de Rusio kaj Belorusio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) estas interŝtata organizo, kreita laŭ iniciato de Belorusio, Ukrainio kaj Rusio. En la interkonsento, subskribita la 8-an de decembro 1991 en urbo Minsko (Belorusio), ĉi tiuj ŝtatoj konstatis, ke pro la profunda krizo kaj disfalo Sovetunio ĉesas sian ekzistadon. Samtempe, ili deklaris pri sia strebo al establiĝo de diversaspekta kunlaborado en la sferoj politika, ekonomia, kultura, humana ka.
Historio
[redakti | redakti fonton]La 21-an de decembro 1991 al la interkonsento aliĝis Azerbajĝano, Armenio, Kazaĥio, Kirgizio, Moldavio, Taĝikio, Turkmenio, Uzbekio. Ekster la organizo restis 4 pliaj respublikoj de iama Sovetunio: Estonio, Latvio, Litovio kaj Kartvelio. Pro la politika kaj ekonomia premo (laŭ kelkaj komentoj, ankaŭ pro la konflikto en Abĥazio), la lasta membro, Kartvelio ankaŭ devis aliĝi al KSŜ en septembro de 1992. Mongolio partoprenas kiel observa ŝtato en kelkaj organoj de la KSŜ.
En 1993 jaro estis akceptita Statuto de la organizo, kiu deklaras sferojn de la komuna agado: defendo de la rajtoj kaj liberecoj de la homoj, kunordigo de eksteraj politikaj rilatoj, kunlaboro por la kreado de komuna ekonomia spaco, batalo kontraŭ organizita krimo, kunlaboro en defenda politiko kaj defendo de ŝtatlimoj. Tiele kelkaj membroj de KSŜ starigis la novan organizon de la Eŭrazia Ekonomia Komunumo kun la celo krei tute organizitan sistemon de komuna merkato.
Estis kreitaj organoj de KSŜ: Konsilio de Ŝtatestroj, Konsilio de Registarestroj, Interŝtata Ekonomika Konsilio, Interparlamenta Asembleo ka. Pro la malsamaj celoj de la membro-ŝtatoj kaj internaj kontraŭstaroj, plimulto de la decidoj de supremenciitaj organoj, ne plenumiĝas.
La rezidejo de la Ekzekuta Sekretario de KSŜ troviĝas en Minsko, de la Interparlamenta Asembleo – en Sankt-Peterburgo, de la ceteraj organoj – en Moskvo.
Membreco kaj ŝanĝoj en la anaro
[redakti | redakti fonton]Kiel menciite Kartvelio, kiu komence preferis resti ekster KSŜ, membriĝis en 1992 (laŭ iuj la 3-an de decembro 1993). Ĝia aneco finiĝis la 18-an de aŭgusto 2009. Fakte ĝi jam en aŭgusto 2008 proklamis sian malmembrecon, sed formale devis resti membro dum plia jaro.
Turkmenio de la 25-a de aŭgusto 2005 estas nur asociita membro.
Lando | Subskribo | Ratifo | Ĉarto ratifita | Membrostatuso |
---|---|---|---|---|
Armenio | 21a Decembro 1991 | 18a Februaro 1992 | 16a Marto 1994 | Oficiala membro |
Azerbajĝano | 21a Decembro 1991 | 24a Septembro 1993 | 14a Decembro 1993 | Oficiala membro |
Belorusio | 21a Decembro 1991 | 10a Decembro 1991 | 18a Januaro 1994 | Oficiala membro |
Kazaĥio | 21a Decembro 1991 | 23a Decembro 1991 | 20a Aprilo 1994 | Oficiala membro |
Kirgizio | 21a Decembro 1991 | 6a Marto 1992 | 12a Aprilo 1994 | Oficiala membro |
Moldavio | 21a Decembro 1991 | 8a Aprilo 1994 | 27a Junio 1994 | Oficiala membro |
Rusio | 8a Decembro 1991 | 12a Decembro 1991 | 20a Julio 1993 | Oficiala membro |
Taĝikio | 21a Decembro 1991 | 26a Junio 1993 | 4a Aŭgusto 1993 | Oficiala membro |
Uzbekio | 21a Decembro 1991 | 1a Aprilo 1992 | 9a Februaro 1994 | Oficiala membro |
Partoprenintaj ŝtatoj
[redakti | redakti fonton]Lando | Subskribo | Ratifo | Ĉarto ratifita | Membrostatuso |
---|---|---|---|---|
Turkmenio | 21a Decembro 1991 | 26a Decembro 1991 | Ne ratifita | Neoficiala asocia membro |
Kvankam Ukrainio estis unu el la tri fondintaj ŝtatoj kaj ratifis la Kreotraktaton en Decembro 1991, Ukrainio ne elektis ratifi la Ĉarton de KSŜ.[1][2] En 1993 Ukrainio iĝis "Asocia Membro" de KSŜ.[3]
Iamaj membroj ŝtatoj
[redakti | redakti fonton]Lando | Subskribo | Ratifo | Ĉarto ratifita | Retiriĝo | Efektive |
---|---|---|---|---|---|
Kartvelio | — | 3a de decembro 1993 | 19a de aprilo 1994 | 18a de aŭgusto 2008 | 17a de aŭgusto 2009 |
Ukrainio | 8a Decembro 1991 | — | — | — | — |
Ukrainio, sen subskribo de la Ĉarto de la KSŜ de la 22-a de januaro 1993, estis laŭjure ne membroŝtato de la ŝtatkomunumo, sed havis la statuson de fondŝtato kaj membroŝtato de la KSŜ. Ekde aprilo 2014, la kunlaboro de Ukrainio ene de la KSŜ estis minimumigita. Ukrainio retiriĝis de kelkaj plurflankaj interkonsentoj ene de la KSŜ kaj suspendis membrecon en multaj sektoraj kunlaboraj korpoj.[4] La 19-an de majo 2018, la Prezidanto subskribis Dekreton pri la fina ĉesigo de la partopreno de Ukrainio en la laŭleĝaj organoj de la KSŜ.[5] La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ukrainio anoncis la efektivan finon de la procezo de retiriĝo de Ukrainio el la KSŜ.[6]
Estroj
[redakti | redakti fonton]Nomo | Lando | Tempo |
---|---|---|
Ivan Koroĉenja | Belorusio | 26a de decembro 1991 – 29a de aprilo 1998 |
Boris Berezovski | Rusio | 29a de aprilo 1998 – 4a de marto 1999 |
Ivan Koroĉenja | Belorusio | 4a de marto – 2a de aprilo 1999 |
Juri Jarov | Rusio | 2a de aprilo 1999 – 14a de junio 2004 |
Vladimir Ruŝajlo | Rusio | 14a de junio 2004 – 5a de oktobro 2007 |
Sergei Lebedev | Rusio | 5a de oktobro 2007 - |
Homaj rajtoj
[redakti | redakti fonton]Ekde ties eko, unu el ĉefaj celoj de KSŜ estis havigi forumon por diskuti temojn rilatajn al la sociala kaj ekonomia disvolviĝo de la nove sendependaj ŝtatoj. Por plenumi tiun celon la ŝtatoj membroj interkonsentis por helpi kaj protekti la homajn rajtojn. Dekomence la klopodoj por plenumi tiun celon konsistis nur je deklaroj de bonaj intencoj, sed la 26an de majo 1995, la KSŜ adoptis Konvencion pri Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberoj de la KSŜ.[7]
Eĉ antaŭ la homrajta traktato (1995) la Ĉarto de la KSŜ kiu estis adoptita en 1991 kreis, en artikolo 33, Homrajtan Konvencion sidanta en Minsko, Belorusio. Tio estis konfirmita per decido de la Konsilio de Ŝtatestroj de la KSŜ en 1993. En 1995, la KSŜ enkondukis homrajtan traktaton kiu inkludas burĝajn kaj politikajn same kiel sociajn kaj ekonomiajn homajn rajtojn. Tiu traktato eniĝis en valido en 1998. La KSŜ-traktato estas formita laŭ la Eŭropa Homrajta Ĉarto, sed malhavas la fortajn efektivigajn mekanismojn de ĉi-lasta. En la KSŜ-traktato, la Homrajta Konvencio tre vage difinis aŭtoritaton. La Statuto de la Homrajta Konvencio, aliflanke, ankaŭ adoptita fare de la KSŜ al membroŝtatoj kiel decido, donas al la Komisiono la rajton ricevi interŝtatajn same kiel individuajn komunikadojn.
La KSŜ-traktato havigas kelkajn valorajn novaĵojn kiuj ne estas trovitaj en aliaj organizoj. Aparte regionajn homrajtajn traktatojn kiel ekzemple la Eŭropa Homrajta Ĉarto laŭ la homaj rajtoj ĝi protektas ankaŭ la rimedojn de protekto. Tio inkludas la kombinaĵon de sociaj kaj ekonomiaj rajtoj kaj rajtojn al profesia eduko kaj civitaneco. Ĝi ankaŭ ofertas al ŝtatoj de iama Sovetunio la ŝancon trakti homrajtajn aferojn ene de pli konata kultura scenaro.
Tamen, KSŜ-membroj, precipe en Centrazio, daŭre estas inter la plej malbonaj homrajtaj historioj de la mondo. Multaj aktivuloj montras la andijanan masakron de 2005 en Uzbekio, aŭ la kulto al personeco ĉirkaŭ prezidanto Gurbanguli Berdimuĥamedov de Turkmenio, por montri ke okazis preskaŭ neniu plibonigo en homaj rajtoj ekde la kolapso de Sovet-Unio en Mezazio. La firmiĝo de potenco de prezidanto Vladimir Putin rezultigis stabilan malkreskon en la modesta progreso de antaŭaj jaroj en Rusio. La Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj daŭre renkontas gravajn defiojn en renkontaj eĉ bazaj internaciaj normoj.
Militaj strukturoj
[redakti | redakti fonton]La Organizaĵo de la Traktato por Kolektiva Sekureco (ruse Организация Negotiа о коллективной беспосности (akronime ОДКБ)) estas armea alianco inter Rusio, parto de Orienta Eŭropo (Belorusio) kaj Kaŭkazio. Ĝi estis fondita per traktato en 1992, kun organizaĵo establita en 2002. Rusio, Belorusio, Armenio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio estas membroj de la alianco.
Asociaj organizoj
[redakti | redakti fonton]Aliaj agadoj
[redakti | redakti fonton]Oni disvolvigis organismojn, komitatojn kaj agadojn rilate al jeno:
- Observado en balotado kaj kontrolo de demokratiaj rajtoj.
- Interparlamenta Asembleo.
- Statuso de la rusa lingvo.
- Sportaj eventoj.
Ekonomia situacio
[redakti | redakti fonton]Bildaro de moneroj
[redakti | redakti fonton]-
1 rublo de 2001
-
1 rublo
-
3 rubloj de 2001
-
Reverso de 3 rubloj
-
Anverso de 3 rubloj de 2011
-
Reverso de 3 rubloj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- GUUAM
- Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro
- Komunumo de Neagnoskitaj Ŝtatoj (СНГ-2)
- Komunumo de Nacioj
- Disfalo de Sovetunio
- Eŭropa Unio
- Historio de Rusio
- Sovetunio
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [1]
- ↑ [2][rompita ligilo]
- ↑ [3]
- ↑ Permanent Representation of Ukraine to the CIS Coordinating Institutions. Ukraine's participation in the CIS. Arkivita el la originalo je 8 квітня 2016. Alirita 12 січня 2016 . Arkivigite je 2016-04-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-04-08. Alirita 2022-01-06 .
- ↑ Ukraine will withdraw all its representatives from the statutory bodies of the CIS | Ukrainian Pravda (pravda.com.ua)
- ↑ Is Ukraine still in the CIS or not? (radiosvoboda.org)
- ↑ Commonwealth of Independent States Convention on Human Rights and Fundamental Freedoms (1995). Alirita 24a de Marto 2013 .[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- KSŜ Plenuma Komitato
- Interŝtata Statistica Komitato de KSŜ
- Ĉarto de KSŜ Arkivigite je 2006-07-20 per la retarkivo Library of Congress Web Archives
- PINR - C.I.S. Struggles for Cohesion Arkivigite je 2006-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- RZB Rigarod al KSŜ Arkivigite je 2013-03-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Nutrosekureco en Kaŭkazo kaj Moldavio (FAO) Arkivigite je 2013-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Kembayev, Zhenis. Legal Aspects of the Regional Integration Processes in the Post-Soviet Area. Berlin-Heidelberg: Springer Verlag, 2009 (resumo kaj hazardaj paĝoj).
- Belorusio estras KSŜ en 2013 Arkivigite je 2013-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Belorusa retejo (официальный сайт)
- Председатель Исполнительного комитета СНГ — Исполнительный секретарь СНГ Сергей Лебедев
- retejo de KSŜ
- Совет Генеральных прокуроров de KSŜ (официальный сайт)
- Межпарламентская ассамблея de KSŜ Arkivigite je 2007-05-30 per la retarkivo Wayback Machine (официальный сайт)
- Экономический Суд de KSŜ Arkivigite je 2014-07-01 per la retarkivo Wayback Machine (официальный сайт)
- Совет по железнодорожному транспорту de KSŜ Arkivigite je 2022-03-20 per la retarkivo Wayback Machine (официальный сайт)
- Представительство РФ при de KSŜ Arkivigite je 2014-08-18 per la retarkivo Wayback Machine (официальный сайт)
- Единый реестр правовых актов и других документов Содружества Независимых Государств.
|