Juan Eduardo Bachrich
Juan Eduardo Bachrich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1921 |
Morto | 28-an de februaro 2005 (83-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Venezuelo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1938–) |
Juan Eduardo BACHRICH (naskiĝis la 30-an de aprilo 1921 en Vieno, Aŭstrio - mortis la 28-an de februaro 2005 en Karakaso, Venezuelo) estis elstara venezuela esperantisto. Kiel aŭstro li nomiĝis Johann Eduard Bachrich, en Esperantio Johano Bachrich.
En 1937 li konatiĝis en Zagrebo kun Ivo Lapenna kaj eklernis Esperanton en 1938 en Zemun, Jugoslavio. Ekde 1940 li studis en Budapeŝto kaj mallongan tempon kunlaboris kun tieaj esperantistoj.
En 1948 Bachrich elmigris al Venezuelo, kie li tuj komencis informi pri Esperanto per publikaj prelegoj kaj gazetartikoloj. Li fariĝis motoro de Venezuela Esperanto-Asocio. En la jaro 1952 li fariĝis loka delegito de UEA kaj fakdelegito pri plantkulturado. De 1974 ĝis 2001 li funkciis kiel peranto de UEA. Kiam en 1975 VEA estis leĝe registrita Johano Bachrich fariĝis ĝia ĝenerala sekretario. De 1978 ĝis 1982 kaj denove ekde 1998 ĝis lia morto li estis observanto, de 1992 ĝis 1998 membro de la Komitato de UEA.
En 1992 Bachrich lanĉis la ideon pri amasa instruado de Esperanto per televido. Por atingi tiun celon li kontribuis al la realigo de la projektoj "Mazi en Gondolando" kaj "Esperanto: Pasporto al la tuta mondo". En la 85-a UK 2000 en Tel-Avivo la Komitato de UEA distingis lin per honora membreco de la Asocio.
Li estis ankaŭ komitatano de ILEI.