La Lupe
La Lupe | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | La Lupe • La Yiyiyi |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1939 en Santiago de Kubo |
Morto | 29-an de februaro 1992 (52-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Tombo | Saint Raymond's Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Usono Kubo |
Alma mater | Universitato de Havano |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro komponisto kantisto |
Guadalupe Victoria Yolí Raymond (naskiĝinta la 23-an de decembro 1936 en Santjago de Kubo; mortinta la 29-an de februaro 1992 en Novjorko), pli bone konata sub sia artistonomo La Lupe, estis kuba kantistino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La Lupe naskiĝis kiel filino de laboristo ĉe la brandoproduktejo Bacardí en la kvartalo San-Pedrito de Santjago. Antaŭ sia kantistina kariero ŝi profesiis kiel instruistino. En 1958 ŝi geedziĝis kaj prezentis kun sia edzo Eulogio „Yoyo“ Reyes kaj alia kantistino. Tiu ĉi triopo nome „Los Tropicuba“ sin malfondis en 1960. La Lupe komencis solistan karieron en noktoklubejo je Havano, La Red. Ŝian unuan muzikalbumon, Con el Diablo en el Cuerpo (Kun la diablo en la korpo) eldonis en 1961 la diskeldonejo Discuba.
En 1962 ŝi elmigris en Usonon. En Novjorko ŝi prezentis en la kabareto La Barraca, kie ŝin malkovris Mongo Santamaría. Dum la sekvaj kvin jaroj ŝi ŝi eldonis dek albumojn.
La Lupe kantis laŭ diversaj stiloj de kuba muziko kiel son montuno kaj bolero, sed ankaŭ en aliaj karibaj stiloj kiel merengo. En la 1960-aj jaroj ŝi havis grandan sukceson en Novjorko Tito Puente. Ŝi estis la unua latinamerika kantistino, kiu prezentis plene disvenditan koncerton en Madison Square Garden. Ŝi novversiigis multajn anglalingvajn kantojn en la hispana aŭ hispana prononcmaniero de la angla, interalie Yesterday kaj America el la muzikalo West Side Story.
La Lupe estis santeriano. En la malfruaj 1970-aj jaroj ŝia diskeldonejo Fania Records finis la kontrakton, precipe ĉar ĝi vetis je la malpli pridisputata Celia Cruz. Komence de la 1980-aj jaroj Lupe estis senmona. Ŝi mortis en Bronkso kaj postlasis sian edzon William Garcia, sian filinon Rainbow kaj sian filon kun Eulogio Reyes, Rene Camaro.
Postefikoj
[redakti | redakti fonton]En la 1990-aj jaroj la intereso pri ŝi reviviĝis per tio, ke reĝisoro Pedro Almodóvar uzis ŝian boleron „Puro Teatro“ en la muziko por sia filmo Mujeres al borde de un ataque de nervios [Virinoj ĉe bordo de nervatako]. En 2002 oni alinomis la Orientan 140-an Straton en Bronkso omaĝe al ŝi Vojo La Lupe.
La vivo de La Lupe estas temo de la teatraĵo La Gran Tirana (La granda tiranino) unuafoje prezentata en 2006 de la kuba aŭtoro Carlos Padrón.[1] Laŭ ŝia vivhistorio ankaŭ orientiĝas la kuba kinofilmo La Mala de la reĝisoroj Lilian Rosado kaj Pedro Pérez Rosado el 2008.[2]
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- „Con el Diablo en el Cuerpo“, 1960.
- „La Lupe is Back“, 1961.
- Mongo Introduces La Lupe", 1963.
- „The King Swings, the Incredible Lupe Sings“, 1965. (mit Tito Puente).
- „Tú y Yo“, 1965. (mit Tito Puente).
- „Homenaje a Rafael Hernández“, 1966. (mit Tito Puente).
- „La Lupe y su Alma Venezolana“, 1966.
- „A mí me llaman La Lupe“, 1966.
- „The King and I“, 1967. (mit Tito Puente).
- „The Queen Does Her Own Thing“, 1967.
- „Two Sides of La Lupe“, 1968.
- „Queen of Latin Soul“, 1968.
- „La Lupe's Era“, 1968.
- „La Lupe is The Queen“, 1969.
- „Definitely La Yiyiyi“, 1969.
- „That Genius Called The Queen“, 1970.
- „La Lupe en Madrid“, 1971.
- „Stop, I'm Free Again“, 1972.
- ¿Pero Cómo va ser?, 1973.
- „Un Encuentro con La Lupe“, 1974.
- „Lo Mejor De la Lupe“ Compilation, 1974.
- „One of a Kind“, 1977.
- „Apasionada“ Compilation, 1978.
- „La Pareja“", 1978. (mit Tito Puente).
- „En Algo Nuevo“", 1980.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Artikolo pri prezentado de "La Gran Tirana" en Berlino. Arkivita el la originalo je 2014-03-13. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ Oficiala retpaĝo de la filmo La Mala. Arkivita el la originalo je 2010-09-23. Alirita 2015-05-14 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Lupe ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Filmeto pri La Lupe
- Retpaĝo dediĉita al La Lupe Arkivigite je 2013-07-03 per la retarkivo Wayback Machine