Marianna Wieber
Marianna Wieber | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1938 (86-jaraĝa) en Nové Zámky |
Lingvoj | slovaka • hungara |
Ŝtataneco | Slovakio (1993–) Ĉeĥoslovakio (1938–1992) Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (1957–1962) Secondary School of Visual Arts (en) (–1957) Arta Universitato Moholy-Nagy (–1962) |
Okupo | |
Okupo | kostumdezajnisto vidartisto universitata instruisto artinstruisto |
Marianna Wieber, laŭ hungarlingve kutima nomordo Wieber Marianna estis hungara kostumisto, altlerneja instruisto. Ŝia persona nomvarianto estis Mariann.
Marianna Wieber [1] naskiĝis la 20-an de septembro 1938 en Nové Zámky Ĉeĥoslovakio/Slovakio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Marianna Wieber apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio/Slovakio, sed post monatoj ŝi hungariĝis pro la Unua Viena Arbitracio. Ŝi abituriventis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto en 1957, poste ŝi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1962. Ŝia ĉefinstruisto estis Judit Schäffer. Post siaj studoj ŝi eklaboris en Hungara Televizio, sed kiel gasto, ŝi faris teatrajn kostumojn ankaŭ al aliaj teatroj, ankaŭ province. En 1974 ŝi ekinstruis en la Teatroarta Altlernejo. En la 1980-aj jaroj ŝi apartenis al Teatro Thália (Budapeŝto), poste al Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi ricevis kelkajn premiojn.
Elektitaj teatraj kostumoj
[redakti | redakti fonton]- Pál Ábrahám: Bál a Savoyban (1962)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (1964, 1992)
- Beaumarchais: La edziĝo de Figaro (1975)
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo (1986, 2009)
- Ŝekspiro: Makbeto (1991)
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde (2009)
Elektitaj televiziaj kostumoj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Az utolsó budai pasa’‘ (1964)
- ‘‘És mégis mozog a föld’‘ (1973)
- Petőfi (1981)
- ‘‘Hölgyek és urak’‘ (1991)
- ‘‘Szabadságharc Szebenben’‘ (2007)
Elektitaj filmaj kostumoj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Másfél millió’‘ (1964)
- ‘‘A dunai hajós’‘ (1974)
- ‘‘Az álommenedzser’‘ (1994)
- ‘‘A ház emlékei’‘ (2002)
- ‘‘A Föld szeretője’‘ (2010)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva membiografieto kun intervjuo