Mikojan-Gureviĉ MiG-29
Mikojan-Gureviĉ MiG-29 | ||
---|---|---|
Tipo: | Ĉasaviadilo | |
Fabrikanto: | Mikojan-Gureviĉ | |
Unua flugo: | 6-an de oktobro 1977 | |
Uzanto: | multaj | |
Produktperiodo: | 1983 – nuntempe | |
Produktkvanto: | >1,600 | |
La Mikojan-Gureviĉ MiG-29 (ruse Микоян-Гуревич МиГ-29, NATO raportnomo: Fulcrum) estis sovetunia kaj estas rusia jetmotora ĉasaviadilo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1969 la Usona Aerarmeo komencis programon "F-X" kaj rezultis novajn ĉasaviadilojn, F-15 kaj F-16, kiu superis sur sovetiaj ĉasaviadiloj en tiu epoko. Dum la Vjetnama milito, ĉasaviadiloj kiel F-4 kaj F-5 kun misiloj superis sur sovetiaj ĉasaviadiloj kiel MiG-17 kaj MiG-19. Dum la Araba-israela konflikto, F-15 kaj F-16 superis sur sovetiaj ĉasaviadiloj MiG-23 kaj MiG-25. Sovetia Aerarmeo bezonis novan ĉasaviadilon, kiu povis konkurenci kun usonaj ĉasaviadiloj. Por disvolvigi novan ĉasaviadilon, Centra Aerodinamika Instituto (ĈAGI) laboris kun Suĥoj planburoo, poste rezultis ĉasaviadilon Suĥoj Su-27.
En 1971, Planburoo Mikojan-Gureviĉ ankaŭ partoprenis en tiu programo, por disvolvigi novan malpezan ĉasaviadilon, kiu povis helpi terarmean operadon direkte. Kiel rezulto de programo, MiG-29 naskiĝis en 1977. En 1982 Sovetia aerarmeo komencis uzi MiG-29 en aerarmeo.
Uzantoj
[redakti | redakti fonton]Katastrofoj
[redakti | redakti fonton]La 13-an de novembro 2016 al Mediteraneo falis MiG-29K. La plej grava kaŭzo de la evento estis paneo de motoroj.
Post la sesa katastrofo dum 20 monatoj Barato la 30-an de julio 2022 decidis forĵeti rusajn ĉasaviadilojn MiG-21 kaj MiG-29 ĝis 2025.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Adam Gołąbek, Andrzej Wrona, Polskie MiG-i-29 (Polaj MiG-oj 29), „Lotnictwo”. 9/2018. XXI (202), p. 26-40, 2018, ISSN 1732-5323