Saltu al enhavo

Alĝeria Milito de Sendependeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Milito de Alĝerio)
Algerian war collage wikipedia.jpg
Kunmetaĵo de fotoj de la milito

La alĝeria sendependeca militomilito de Alĝerio estis milito de alĝerianoj por liberiĝo disde Francio. Alĝerio iĝis franca kolonio ekde la jaro 1830. La milito disvolviĝis ekde 1954 ĝis 1962.

Semajno kun barikadoj en Alĝero je 1960

Laŭ la vidpunkto, oni ankaŭ foje nomas ĝin alĝeria revolucio. Ĝis 1997, ĝi estis oficiale nomata la alĝeriaj eventoj de la franca estraro. Je la alĝeria flanko batalis la F.L.N. (Fronto por la Liberigo de Alĝerio), kiun komence subtenis nur malmultaj alĝerianoj (poste la plejmultaj) kaj kelkaj maldekstraj politikuloj francaj. Pro la elekto de terorismo temis ĉefe pri tempo de perforto kontraŭ la popolo kaj de lukto kontraŭ la franca administracio. Ne temas do pri milito inter du suverenaj ŝtatoj, ĉar Algerio iame konsistis el francaj departementoj.

Tiu milito komenciĝis post la Dua Mondmilito, kun la movo de la soldatoj devenintaj de la Norda Afriko. Tiuj soldatoj renkontis la aliajn (blankulajn) soldatojn venintajn de la kontinento post la milito, kaj vidante ke ekzistas diferencoj inter la nigrulaj kaj la blankulaj, postulis pli da egaleco.

Ĝi estas la lasta milito, kiu okazis sur la franca teritorio. En la nacia konscienco, tiu milito estas sinonimo de torturo, juneco oferita por la milito.

Dum sia enpaŝo en Alĝero, la 4-an de junio 1958, Charles de Gaulle eldiris diskurson, el kiu oni rememoras sian faman "Mi komprenis vin" ("Je vous ai compris"), kio la nigrapieduloj interpretis, kiel "Franca Alĝerio", sed la sekvantan jaron li proponis referendumon pri memdetermimo, kiu estis akceptita de la franca popolo.

La milito finiĝis post la Traktato de Évian, la 18-an de marto 1962.

Libroj kaj filmoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]