Natria pirosulfato
Natria pirosulfato | ||||
Kemia strukturo de la Natria pirosulfato | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 13870-29-6 | |||
PubChem-kodo | 7790-62-7 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Diafanaj blankaj higroskopaj kristaloj | |||
Molmaso | 222,12 g mol−1 | |||
Denseco |
| |||
Solvebleco | Akvo:470 g\l | |||
Fandopunkto | 400.9 °C (753.6 ℉; 674.0 K) | |||
Bolpunkto | malkomponiĝas ĉe 460 °C (860 ℉; 733 K) | |||
Mortiga dozo (LD50) | 1540 mg/kg (muso, buŝa) [2] | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R22 R31[2] | |||
Sekureco | S14 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[3] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H318 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P301+312, P305+351+338, P308+313, P310, P330, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria pirosulfato, pirosulfato de natrio aŭ Na2S2O7 estas natria salo de pirosulfata acido, estigita per senhidratigo de natria bisulfito. Ĉi-tiu estas pera etapo por preparado de sulfura trioksido. Ĝi estas blanka flaveca kristala solido kun odoro je sulfura duoksido, tre solvebla en akvo. Natria metabisulfito formas adukton[4] kun aldehidoj kaj ketonoj rezultante en sulfonata acido.
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi uzatas por purigado de aldehidoj kaj ketonoj. La reduktaj kaj sulfonatigaj proprecoj de natria metabisulfito donas al ĝi diversutilajn aplikojn. Ĝi uzatas kiel oksigenpuriganto por forigado de dissolvita oksigeno en reziduaj akvoj kaj tuboj. Bisulfito estas reduktiva blankigagento. Ĝi reduktas karbonilajn grupojn (R-C=OH) en alkoholajn grupoj (R-CH2OH), kiuj kelkfoje agas kiel kolorigiloj por la substancoj.
Ĝi uzatas en la blankiga procezo de la mekanika lignopulpo, kotono, lano kaj kaolina argilo. Inter aliaj aldonaj uzoj aplikiĝas kiel anti-oksidanto, harondiga agento, kaj ensiligagento[5]. Industrie, natria pirosulfato uzatas en la ledotraktado, nutro- kaj drinko- procezado, gaspurigado, forigado de klorotroo, krom multaj aliaj uzoj. Kemie, natria pirosulfato uzatas kiel reduktagento en kemia manufakturado. Ĝi estas alternativo al sulfura duoksido kiu estas uzata por sterilizado de ekipaĵaro. Kiam hejtata, natria pirosulfato povas eligi damaĝajn gasojn.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]- Pere de malkomponado de natria bisulfato[6]:
- Pere de traktado de natria sulfato kaj sulfura trioksido[7]:
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]- Ĝi malkomponiĝas kiam hejtata:
- Ĝi reakcias kun multaj metalaj oksidoj tiel kiel aluminia oksido[7]:
- kaj titana oksido:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemical Book
- ChemNet[rompita ligilo]
- GuideChem
- World of Chemicals[rompita ligilo]
- Water Chemicals Codex, Institute of Medicine, Food and Nutrition Board, Committee on Water Treatment Chemicals, Assembly of Life Sciences, National Research Council
- Environmental Radiochemical Analysis II, Volume 2, Peter Warwick (Prof.), Royal Society of Chemistry (Great Britain)
- Handbook of Preparative Inorganic Chemistry, Volume 2, Georg Brauer
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Molbase
- ↑ 2,0 2,1 Parsulfite[rompita ligilo]
- ↑ PubChem
- ↑ Adukto estas produkto de senpera aldono de du aŭ pli distingaj molekuloj, rezultante en ununuran reakciprodukton.
- ↑ Silo.
- ↑ Small-Scale Synthesis of Laboratory Reagents with Reaction Modeling, Leonid Lerner
- ↑ 7,0 7,1 Rate Processes of Extractive Metallurgy, Hong Yong Sohn, Milton E. Wadsworth