Nacia tago
Aspekto
(Alidirektita el Nacia festo)
Nacia tago estas dato elektita de iu nacio kiel oficiala festo- kaŭ libertago, ofte pro historia okazintaĵo kiel akiro de konstitucio, sendependiĝo de alia nacio ktp.
Jen la listo alfabeta de la naciaj tagoj (vidu ankaŭ: Nacia tago, listo kalendara):
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
A
[redakti | redakti fonton]- Afganio: La 19-a de aŭgusto, sed ne en ĉiu jaro la sama dato pro alia kalendaro (irana sun-kalendaro)
- Albanio: La 28-a de novembro kaj la 29-a de novembro, fino de la osmana regado (1912) kaj de la itala/germana okupacio (1944)
- Alĝerio: La 1-a de novembro, komenco de la batalado pri sendependeco (1954)
- Andoro:
- La 14-a de marto, tago de la konstitucio
- La 8-a de septembro, tago de la Virgulino de Meritxell, patronino de Andoro
- Anglio: La 6-a de aprilo tago de Sankta Ĝorĝo
- Angolo: La 11-a de novembro, tago de la sendependiĝo (1975)
- Antigvo-Barbudo: La 1-a de novembro, tago de la sendependiĝo (1981)
- Argentino: La 25-a de majo, tago de la patrio (1810)
- Armenio: La 21-a de septembro, tago de la sendependiĝo (1991)
- Aŭstralio: La 26-a de januaro, Australia Day
- Aŭstrio: La 26-a de oktobro, memore al la leĝo pri neŭtraleco (1955)
- Azerbajĝano: La 28-a de majo, memore al la 1-a respubliko
B
[redakti | redakti fonton]- Bahamo: La 10-a de julio, tago de la sendependiĝo (1973)
- Barato (Hindio):
- La 15-a de aŭgusto, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1947)
- La 26-a de januaro, Republic Day, Tago de Respubliko en Barato
- Barbado; La 30-a de novembro, tago de la sendependeco (1966)
- Barejno: La 16-a de decembro
- Belorusio: La 3-a de julio, tago de la liberiĝo el Nazia Germanio, 1944; adoptita en 1996
- Belgio: La 21-a de julio
- Belizo (Brita Honduro): La 21-a de septembro, tago de la sendependiĝo (1981)
- Bengalio: La 26-a de marto, tago de la sendependiĝo (1971)
- Benino: La 1-a de aŭgusto, tago de la sendependiĝo (1960)
- Birmo: vidu Mjanmao
- Bocvano: La 30-a de septembro, tago de la sendependeco (1966)
- Bolivio: La 6-a de aŭgusto, tago de la sendependiĝo (1825)
- Bosnio kaj Hercegovino: nove fiksota, ĝis nun:
- La 1-a de marto, tago de la sendependeco (1992)
- La 21-a de novembro, tago de la pacokontrakto de Dayton (1995)
- La 25-a de novembro, estiĝo de la popola respubliko (1945)
- Brazilo: La 7-a de septembro, tago de la sendependiĝo (1822)
- Brita Honduro: vidu Belizo
- Britaj Virgulininsuloj: vidu Britio
- Britio: La duan sabaton de junio, do inter la 8-a kaj la 14-a de junio, la oficiala naskiĝjubileo de la reĝino
- Brunejo: La 23-a de februaro
- Bulgario: La 3-a de marto, tago de liberiĝo el sub la osmana regado (1878)
- Burkino: La 11-a de decembro, proklamo de la respubliko (1958)
- Burundo: La 1-a de julio, tago de la sendependiĝo (1962)
- Butano: La 17-a de decembro, kronado de la unua reĝo (1907)
C
[redakti | redakti fonton]- Centr-Afrika Respubliko: La 1-a de decembro, fondiĝo de la ŝtato (1958)
Ĉ
[redakti | redakti fonton]- Ĉado: La 11-a de aŭgusto, tago de la sendependiĝo (1960)
- Ĉeĥio: La 28-a de oktobro, fondiĝo de la respubliko Ĉeĥoslovakio (1918)
- Ĉilio: La 18-a de septembro kaj la 19-a de septembro, Fiestas Patria
- Ĉinio: La 1-a de oktobro, fondiĝo de la popola respubliko (1949)
D
[redakti | redakti fonton]- Danio:
- enlande: la 5-a de junio, tago de la konstitucio
- eksterlande: la 16-a de aprilo, naskiĝjubileo de la reĝino
- Dominika Respubliko: La 27-a de februaro, Fiesta Nacional, tago de la sendependiĝo (1844)
- Dominiko: La 3-a de novembro, tago de la sendependiĝo (1978)
E
[redakti | redakti fonton]- Ebur-Bordo: La 7-a de aŭgusto, tago de la sendependiĝo (1960)
- Egiptio: La 23-a de julio: tago de la revolucio (1952)
- Ekvadoro: La 10-a de aŭgusto: (sensukcesa) proklamo de la sendependeco (1809)
- Ekvatora Gvineo: La 12-a de oktobro, tago de la sendependeco (1968)
- Eritreo: La 24-a de majo, tago de la sendependiĝo (1993)
- Estonio:
- La 24-a de februaro: proklamo de la sendependeco (1918)
- La 20-a de aŭgusto: reakiro de la sendependeco (1991)
- Etiopio: La 28-a de majo, malvenko de la Derg-reĝimo (1991)
F
[redakti | redakti fonton]- Fiĝioj: La 10-a de oktobro, tago de la sendependiĝo (1970)
- Filipinoj: La 12-a de junio
- Finnlando (Suomio): La 6-a de decembro, tago de la sendependeco (1917)
- Francio: La 14-a de julio, sturmo kontraŭ la Bastilo (1789). Vidu: Nacia tago de Francio
G
[redakti | redakti fonton]- Gabono: La 17-a de aŭgusto, tago de la sendependiĝo (1960)
- Gambio: La 18-a de februaro
- Ganao: La 6-a de marto, tago de la sendependeco (1957)
- Georgio: La 26-a de majo, la unua proklamo de sendependeco (1918)
- Germanio: La 3-a de oktobro, tago de la Germana unuiĝo (1990)
- antaŭe en la Federacia Respubliko Germanio la 17-a de junio, memore al la popola ribelo en Orient-Berlino kaj GDR (1953)
- antaŭe en la Germana Demokratia Respubliko la 7-a de oktobro, tago de la konstitucio, fondiĝo de GDR (1949)
- Grekio: La 25-a de marto, tago de la ekliberigo (1821)
- Grenado: La 7-a de februaro, tago de la sendependiĝo (1974)
- Gujano: La 23-a de februaro, Republic Day (fondiĝo de la Kooperativa Respubliko 1970)
- Gvatemalo: La 15-a de septembro, tago de la sendependiĝo (1821)
- Gvineo: La 2-a de oktobro, tago de la sendependiĝo (1958)
- Gvineo Bisaŭa: La 24-a de septembro (proklamo de la sendependeco 1973)
Ĝ
[redakti | redakti fonton]- Ĝibutio: La 27-a de junio, tago de la sendependiĝo (1977)
H
[redakti | redakti fonton]- Haitio: La 1-a de januaro: tago de la sendependiĝo (1804)
- Hindio: vidu Barato
- Hispanio: La 12-a de oktobro, Día de la Hispanidad, festa tago de Hispania regno kaj Hispanameriko
- Honduro: La 15-a de septembro, tago de la sendependiĝo (1821)
- Honkongo:
- La 1-a de oktobro, fondiĝo de la popola respubliko Ĉinio (1949)
- La 1-a de julio, Hong Kong SAR Establishment Day
- Hungario:
- La 15-a de marto, memoro pri la revoluci- kaj liberigbatalo en 1848 kaj 1849
- La 20-a de aŭgusto, festo de Sankta Stefano, ŝtatfondinto kaj unua hungara reĝo
- La 23-a de oktobro, memoro pri la popola ribelo en 1956 kaj la proklamo de la respubliko en 1989
Ĥ
[redakti | redakti fonton]I
[redakti | redakti fonton]- Indonezio: La 17-a de aŭgusto, proklamo de la sendependeco (1945)
- Irako:
- iame la 14-a de julio
- nun provizore la 9-a de aprilo
- Irano: La 22-a de Bahman, t. e. la 10-a de februaro aŭ la 11-a de februaro (laŭ la superjaro), do ne en ĉiu jaro la sama dato pro alia kalendaro (irana sun-kalendaro)
- Irlando: La 17-a de marto, Tago de Sankta Patriko, St. Patrick's Day
- Islando: La 17-a de junio, tago de la sendependiĝo (1944)
- Israelo: La 5-a de Ijaro (14-a de majo 1948), ne en ĉiu jaro la sama dato pro alia kalendaro (juda kalendaro)
- Italio: La 2-a de junio, fondiĝo de la respubliko (1946)
J
[redakti | redakti fonton]- Jamajko: La 6-a de aŭgusto, tago de la sendependiĝo (1962)
- Japanio:
- historie: La 11-a de februaro, La Tago de Reveno de Naciofondo -660, surkroniĝo de legenda imperiestro Imperiestro Jimmu (1-a de januaro de Lunsuna kalendaro)
- nune: Ĉiam la naskiĝjubileo de la tenoo, do plej frue la 1-a de januaro
- aktuale: La 23-a de decembro, la naskiĝjubileo de tenoo Akihito
- Jemeno:
- La 22-a de majo, tago de la unuiĝo (1990)
- La 26-a de septembro, tago de la revolucio en N-Jemeno (1962)
- La 14-a de oktobro, tago de la revolucio en S-Jemeno (1963)
- La 30-a de novembro, tago de la sendependiĝo de S-Jemeno for de Britio (1967)
- Jordanio: La 25-a de majo, tago de la sendependiĝo (1946)
Ĵ
[redakti | redakti fonton]K
[redakti | redakti fonton]- Kabo-Verdo: La 5-a de julio, tago de sendependiĝo (1975)
- Kajmaninsuloj: La 16-a de majo, Discovery Day (vidu ankaŭ Britio)
- Kamboĝo: La 9-a de novembro, tago de la sendependiĝo (1953)
- Kameruno: La 20-a de majo, tago de la voĉdono pri la unuiĝonta respubliko (1972)
- Kanado: La 1-a de julio, Kanada Tago
- Kebekio: La 24-a de junio
- Katalunoj: La 11-a de septembro, Diada
- Kataro: La 18-a de decembro; antaŭ 2007 estis la 3-a de septembro, tago de la sendependiĝo (1971). Vidu: Nacia tago de Kataro
- Kazaĥio: La 16-a de decembro, tago de la sendependiĝo (1991)
- Kenjo: La 12-a de decembro, tago de la sendependiĝo (1963)
- Kimrio: La 1-a de marto, tago de Sankta David
- Kipro: La 1-a de oktobro, proklamo de la respubliko (1960)
- Kirgizio: La 31-a de aŭgusto, tago de la sendependiĝo (1991)
- Kiribato: La 12-a de julio
- Kolombio: La 20-a de julio, Proclamación de la Independencia (1810)
- Komoroj: La 6-a de julio, tago de la sendependiĝo (1975)
- Kongo:
- Kongo Brazavila = Respubliko Kongo: La 15-a de aŭgusto, tago de la sendependiĝo (1960)
- Kongo Kinŝasa = Demokrata Respubliko Kongo (iame Belga Kongo, poste Zairio): La 30-a de junio, tago de la sendependiĝo (1960)
- Koreio:
- Nord-Koreio: La 9-a de septembro (fondiĝo de la Korea Popola Demokratia Respubliko: 1948)
- Sud-Koreio: La 15-a de aŭgusto, tago de la liberiĝo (1948)
- Kostariko: La 15-a de septembro, tago de la sendependiĝo (1821)
- Kroatio: La 25-a de junio, proklamo de la sendependeco (1991)
- Kubo: La 1-a de januaro, tago de la revolucio, Aniversario de la Revolución, Día de la Liberación (1959)
- Kukinsuloj (Insularo Cook): La 4-a de aŭgusto, memstara administrado, libere ligitaj kun Novzelando (1965)
- Kuvajto: La 25-a de februaro, sekvas tuj, la 26-an de februaro, la tago de la liberiĝo
L
[redakti | redakti fonton]- Laoso: La 2-a de decembro, proklamo de la demokratia popolrespubliko (1975)
- Latvio: La 18-a de novembro, proklamo de la respubliko: (1918)
- Lesoto: La 4-a de oktobro, Independence Day (1966)
- Libano: La 22-a de novembro, tago de la sendependiĝo (1943)
- Liberio: La 26-a de julio, tago de la sendependiĝo (1847)
- Libio: La 1-a de septembro, tago de la revolucio (1969)
- Liĥtenŝtejno: La 15-a de aŭgusto, "Tago de Liĥtenŝtejno"
- Litovio:
- La 16-a de februaro, tago de la resuvereniĝo (1918)
- La 6-a de julio, tago de la ŝtatfondiĝo (1253)
- Luksemburgo: La 23-a de junio, la oficiala naskiĝjubileo de la grandduko (la 16-a de aprilo 1955)
M
[redakti | redakti fonton]- Madagaskaro: La 26-a de junio, tago de la sendependiĝo (1960)
- Makao:
- La 1-a de oktobro, fondiĝo de la popola respubliko Ĉinio (1949)
- La 20-a de decembro, fondiĝo de la Speciala Administra Regiono Makao (1999)
- Makedonio:
- La 8-a de septembro, referendumo por sendependeco (1991)
- La 2-a de aŭgusto, memortago pri la ribelo de la Ilindoj kontraŭ la turkoj (1903)
- Malajzio: La 31-a de aŭgusto
- Malavio: La 6-a de julio, tago de la sendependiĝo (1964), Republic Day (1966)
- Maldivoj: La 26-a de julio, tago de la sendependiĝo (1965)
- Malio: La 22-a de septembro, proklamo de la sendependeco (1960)
- Malto:
- La 31-a de marto, National Day, retreto de la lastaj britaj soldatoj (1979)
- La 7-a de junio, Sette Giugno, laborista ribelo (1919)
- La 8-a de septembro, Our Lady of Victory, fino de la turka sieĝo (1565)
- La 21-a de septembro, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1964)
- La 13-a de decembro, Republic Day, maltano fariĝas ŝtatestro (1974)
- Maroko: La 30-a de julio, surtroniĝo de reĝo Muhammad la 6-a (1999)
- Marŝaloj: La 1-a de majo, proklamo de la respubliko (1979)
- Maŭricio: La 12-a de marto, tago de la sendependiĝo (1968)
- Maŭritanio: La 28-a de novembro, tago de la sendependiĝo (1960)
- Meksiko: La 16-a de septembro, alvoko batali por sendependeco, Grito de Dolores (1910)
- Mikronezio: La 3-a de novembro, tago de la sendependiĝo (1986)
- Mjanmao (Birmo): La 4-a de januaro, tago de la sendependiĝo (1948)
- Moldavio: La 27-a de aŭgusto, tago de la sendependiĝo (1991)
- Monako: La 19-a de novembro, nomfesto de princo Rainier la 3-a
- Mongolio:
- La 11-a de julio, mongola festivalo Naadam, tago de la sendependeco (1921)
- La 26-a de novembro: fondiĝo de la ŝtato (1924)
- Montenegro: La 13-a de julio: sendependiĝo (1878), ribelo kontraŭ itala kaj germana okupacio (1941)
- Mozambiko: La 25-a de junio, tago de la sendependiĝo (1975)
N
[redakti | redakti fonton]- Namibio: La 21-a de marto, tago de la sendependiĝo (1990)
- Nauro: La 31-a de januaro, tago de la sendependiĝo (1968)
- Nederlando: La 30-a de aprilo: reĝintago (Beatrix)
- Nepalo: La 7-a de julio: naskiĝjubileo de reĝo Gyanendra
- Niĝerio: La 1-a de oktobro, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1960)
- Niĝero: La 18-a de decembro: proklamo de la respubliko (1958)
- Nikaragvo: La 15-a de septembro, tago de la sendependiĝo (1821)
- Niuo:
- La 6-a de februaro: la nov-zelanda Waitangi-Day, subskribo de la pakto de Waitangi (1840)
- La 19-a de oktobro: tago de la konstitucio
- Norvegio: La 17-a de majo, tago de la konstitucio
- Nov-Zelando: La 6-a de februaro, Waitangi Day, subskribo de la pakto de Waitangi (1840)
O
[redakti | redakti fonton]- Omano: La 18-a de novembro, naskiĝjubileo de sultano Qabus bin Said bin Taimur Al Said
P
[redakti | redakti fonton]- Pakistano:
- La 23-a de marto, Tago de Pakistano, decido fondi sendependan ŝtaton (1940)
- La 14-a de aŭgusto, Tago de la Sendependeco de Pakistano pri la fondo de la ŝtato (1947)
- Palaŭo: La 1-a de oktobro, tago de la sendependiĝo (1994)
- Palestinaj Teritorioj (ĝis nun ne havas propran nacian tagon)
- Panamo: La 3-a de novembro, tago de la sendependiĝo (1903)
- Papuo-Nov-Gvineo: La 16-a de septembro, tago de la sendependiĝo (1975)
- Paragvajo: La 15-a de majo, tago de la sendependiĝo (1811)
- Peruo: La 28-a de julio kaj la 29-a de julio, tago de la sendependiĝo (1821)
- Pollando:
- La 3-a de majo, tago de la unua konstitucio (1791)
- La 11-a de novembro, tago de la sendependiĝo (1918)
- Portugalio: La 10-a de junio, Dia de Portugal
R
[redakti | redakti fonton]- Ruando:
- La 1-a de februaro, tago de la naciaj herooj
- La 7-a de aprilo, memoro pri la komenco de la genocido (1994)
- La 1-a de julio, Fête Nationale, tago de la sendependiĝo (1962)
- La 4-a de julio, Jour de la Libération, tago de la konkero de Kigali (1994)
- La 25-a de septembro, tago de la respubliko
- Rumanio: La 1-a de decembro, tago de la unuigado
- Rusia Federacio: La 12-a de junio, tago de la sendependiĝo (1990)
S
[redakti | redakti fonton]- Salomonoj: La 7-a de julio, tago de la sendependiĝo (1978)
- Salvadoro: La 15-a de septembro, tago de la sendependiĝo (1821)
- Sameoj: La 6-a de februaro
- Samoo: La 1-a de junio, National Day, tago de la sendependiĝo (1962)
- Sankta Kristofo kaj Neviso: La 19-a de septembro, tago de la sendependiĝo (1983)
- Sankta Lucio: La 22-a de februaro, tago de la sendependiĝo (1979)
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj: La 27-a de oktobro, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1979)
- San-Marino: La 3-a de septembro, legenda fondado far sankta Marino (4-a jarcento)
- Sao-Tomeo kaj Principeo: La 12-a de julio, tago de la sendependiĝo (1975)
- Sauda Arabio: La 23-a de septembro
- Senegalo: La 4-a de aprilo
- Sejŝeloj: La 18-a de junio, Liberation Day
- Serbio: La 15-a de februaro, ribelo kontraŭ la Osmana Imperio (1804)
- Sieraleono: La 27-a de aprilo, tago de la sendependiĝo (1961)
- Singapuro: La 9-a de aŭgusto, National Day, tago de la sendependiĝo (1965)
- Sirio: La 17-a de aprilo, tago de la fakta liberiĝo en 1946
- Skotlando: La 30-a de novembro, tago de Sankta Andreo
- Slovakio:
- La 29-a de aŭgusto, tago de la slovaka ribelo
- La 1-a de septembro, konstitucio de la slovaka respubliko
- Slovenio: La 25-a de junio, Dan državnosti, tago de la sendependiĝo en 1991
- Somalio: ne havas nacian tagon
- Srilanko: La 4-a de februaro, National Day
- Sud-Afriko: La 27-a de aprilo, Freedom Day (1994)
- Sudano: La 1-a de januaro: sendependiĝo (1956)
- Suomio: vidu Finnlando
- Surinamo: La 25-a de novembro, tago de la sendependiĝo (1975)
- Svazilando: La 6-a de septembro, tago de la sendependiĝo (1968)
- Svedio: La 6-a de junio, vidu Nacia tago de Svendio.
- Svislando: La 1-a de aŭgusto
Ŝ
[redakti | redakti fonton]T
[redakti | redakti fonton]- Taĝikio: La 9-a de septembro, deklaro de la sendependeco (1991)
- Tajlando: La naskiĝjubileo de la reĝo, do sub Bhumibol Adulyadej: la 5-a de decembro (1927)
- Tajvano: La 10-a de oktobro, fondiĝo de la Respubliko Ĉinio (1911)
- Tanzanio: La 26-a de aprilo, Union Day (1964)
- Timoro:
- Okcidenta Timoro estas parto de Indonezio
- Orienta Timoro (Timor-Leste): La 28-a de novembro
- Togolando: La 27-a de aprilo, tago de la sendependiĝo (1960)
- Tongo: La naskiĝjubileo de la reĝo, do sub Siaosi Tupou la 5-a la 4-a de julio
- Trinidado kaj Tobago: La 31-a de aŭgusto, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1962)
- Tunizio: La 20-a de marto, tago de la sendependiĝo (1956)
- Turkio: La 29-a de oktobro, tago de la respubliko (1923)
- Turkmenio: La 27-a de oktobro, tago de la sendependiĝo (1991)
- Turkoj kaj Kajkoj:
- La 30-a de aŭgusto, Constitution Day, tago de la konstitucio
- La 26-a de julio, National Heroes Day, tago de la naciaj herooj
- Tuvalo: La 1-a de oktobro, tago de la sendependiĝo (1978)
U
[redakti | redakti fonton]- Ugando: La 9-a de oktobro, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1962)
- Ukrainio: La 24-a de aŭgusto, tago de la sendependiĝo (1991)
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj: La 2-a de decembro, fondiĝo de la ŝtato (1971)
- Urugvajo: La 25-a de aŭgusto, tago de la sendependiĝo (1825)
- Usono: La 4-a de julio, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1776)
- Uzbekio: La 1-a de septembro, memore al la sendependiĝo (la 31-an de aŭgusto 1991)
Ŭ
[redakti | redakti fonton]V
[redakti | redakti fonton]- Vanuatuo: La 30-a de julio, tago de la sendependiĝo (1980)
- Vatikanurbo: Ĉiam la tago de la elekto de la papo, do sub Benedikto la 16-a: la 19-a de aprilo (2005)
- Venezuelo: La 5-a de julio, Día de la Independencia, tago de la sendependiĝo (1811)
- Vjetnamio: La 2-a de septembro, tago de la sendependiĝo (1945)
Z
[redakti | redakti fonton]- Zambio: La 24-a de oktobro, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1964)
- Zimbabvo: La 18-a de aprilo, tago de la sendependeco