Samuel Cunard
Aspekto
Samuel Cunard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1787 en Halifakso |
Morto | 28-an de aprilo 1865 (77-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Brompton Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Familio | |
Patro | Abraham Cunard (en) |
Patrino | Margaret Murphy (en) |
Edz(in)o | Susan Duffus (en) (1815–) |
Infanoj | Sir Edward Cunard, 2nd Bt. (en) , Anne Elizabeth Cunard (en) , William Cunard (en) , Isabella Cunard (en) , Sarah Jane Cunard (en) , Susan Cunard (en) , Margaret Anne Cunard (en) , Mary Cunard (en) , Elizabeth Cunard (en) |
Okupo | |
Okupo | komerca ŝipposedanto entreprenisto |
Siro Samuel CUNARD (21-an de novembro 1787, Halifakso, Nova Scotia (Kanado) – 28-an de aprilo 1865, Kensington, Londono, Anglio) estis brita komercisto kaj ŝipposedanto. Li fondis la unuan laŭhoraran vaporŝipan veturentreprenon sur la Atlantiko.
Cunard jam komencis plani en la 1830-aj jaroj pri poŝta servo inter Anglio kaj Nord-Ameriko – per vaporaŝipoj en la itinero de Liverpool–Halifax–Boston. Li veturis en 1838 al Anglio kaj sekvajare fondis kun siro George Burns (el Glasgow) la entreprenon British and North American Royal Mail Steam Packet Company, pli populare la Cunard Line-n. Li ricevis en 1859 la titolon baroneto.