San Cebrián de Campos
San Cebrián de Campos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34429 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 415 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 12′ N, 4° 32′ U (mapo)42.201388888889-4.5308333333333Koordinatoj: 42° 12′ N, 4° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 780 m [+] | ||
Areo | 32 km² (3 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Cebrián de Campos [+] | |||
San Cebrián de Campos [sanzeBRJAN deKAMpos] estas municipo en la sudcentro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 413 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 600 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 25 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte apartenanta al la Reto Natura 2000.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo ktp.