Santovenia (Zamora)
Santovenia | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49750 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 243 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 53′ N, 5° 43′ U (mapo)41.878611111111-5.7091666666667Koordinatoj: 41° 53′ N, 5° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 708 m [+] | ||
Areo | 32,86 km² (3 286 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santovenia [+] | |||
Santovenia [santoBEnja] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Santovenia estas etimologie tradukebla al Sankta Eŭgena, nome aludo al sanktulino.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 32,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 235 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 51 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Granja de Moreruela kaj Villaveza del Agua, kaj estas proksime al la Lagetoj de Villafáfila, interesega natura loko agnoskita kiel Natura Rezervejo.
Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado kaj de romianoj, visigotoj ktp.; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej fruaj mencijo estas de 1143 kaj 1167. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.