Sinkretismo
Aspekto
(Alidirektita el Sinkretisma)
Sinkretismo estas kunigo de diversoriginaj ideoj, tezoj aŭ kredoj en novan doktrinon. (PIV 2005)
Budhismo ekzemple estas malfermita al aliaj instruadoj. Ĉefe en Japanujo kaj Ĉinujo kutimas ne havi nur unu religion, sed laŭ propra volo miksi diversajn religiojn kaj instruojn (Budhismo, Taoismo, Konfuceismo, Ŝintoismo, Oomoto). En Vjetnamio, Kaodaismo estas ankaŭ ekzemplo de sinkretismo.
Nuntempe oni uzas tiun vorton ĉefe pri novaj miksitaj religioj kiel Voduo aŭ Kandombleo, kiu ofte estas konsiderataj sektoj de la oficiala eklezio.