La kapelo de Aile des Haies estis altigita al subparoĥo de Landéhen en 1719 kun la nomo Penguilly Aile des Hays venanta de la senjorlando de Penguilly.
Tiu subparoĥo estis enklavigita en la episkoplando de Saint-Brieuc, estante tamen parto de la dekanlando de Coëtmieux dependanta de la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Teodoro de Octodure.
1790: altigita al komunumo
1793: alligita al la spirita potenco de la paroĥo de Saint-Glen
reprenis la nomon Aile des Haies.
1802: ĝia nomo estis definitive ŝanĝita al Penguily
1830: interŝanĝis kun la tiutempa komunumo Maroué (poste parto de Lamballe, ekde 2019 de Lamballe-Armor) la enklavon "La Grenouillères" en tiu komunumo kontraŭ la vilaĝo La Gabinière
1847: altigita al paroĥo
1856: pligrandiĝis per sekcio de Plénée-Jugon enhavanta la vilaĝojn: La Cantonnière, La Ville-Bernier, Les Breuils, La Bretannière, La Ville-Pierre kaj Le Bel-Orient
La komunuma blazono videblas en la informkesto supre dekstre. La heraldika priskribo estas france D'argent aŭ trois fleurs de lys de gueules kaj esperante arĝenta kun tri ruĝaj lilifloroj.