Princepiskoplando Monastero
Princepiskoplando Monastero | |||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hochstift Münster | |||||||||||||||||
| |||||||||||||||||
Princepiskoplando | |||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||||||
| |||||||||||||||||
Princepiskoplando Monastero, germane Hochstift Münster aŭ Fürstbistum Münster, estis granda klerika teritorio en nordokcidenta Germanio, kiu ekestis fine de la 12-a jarcento kaj ekzistis ĝis la Regna deputacia fina akto en la jaro 1803.
La origino
[redakti | redakti fonton]La princepiskoplando Monastero ekestis post la disbato de la duklando Saksio kadre de la konfliktoj inter Henriko la Leono kaj Frederiko Barbarossa 1180. La episkopujo de Monastero estis feŭdata per partoj el la iama duklando kaj la episkopo, tiam Hermano la 1-a de Katzenelnbogen, ricevis la titolon „princepiskopo“ kaj per tiu la privilegiojn de landoreganto pri sia princepiskopkando, kiu estis pli granda ol sia eklezia diocezo. La kernon formis la supra abatejo Monastero. Ĝi etendiĝis dum sia florepoko ekde Warendorf, la rivero Lippe kaj la hodiaŭa nederlanda limo ĉirkaŭ la urbo Monastero. Mallarĝa koridoro kondukis tra Rheine ĝis la graflando Lingen, tie alligiĝis la malsupra abatejo Monastero, preskaŭ samgranda teritorio inter la hodiaŭa nederlanda limo, Papenburg, Cloppenburg kaj Damme. Enklavoj en la princepiskoplando estis la graflando Steinfurt kaj la teritorioj de Gemen kaj Anholt. La princepiskoplando de Monastero apartenis al la Malsuprarejna-Vestfalia cirklo.
Geografia evoluo
[redakti | redakti fonton]- 1252: akiro de la reglando Ravensberg (Emsland/Vechta)
- 1269: aĉeto de la graflando Horstmar
- 1316: kvin paroĥoj el la proksimeco al Groningen submetiĝas la protekton de la princepiskopo
- 1310-1369: pligrandigo de la regata lando kaj aĉeto de la feŭdregado Lohn.
- Ĉ. 1400: konkero de la fortresoj Cloppenburg kaj Friesoythe dum milito kontraŭ Tecklenburg.
- 1400: akiro de la oficejo Bevergern kaj de la garantiposedaĵo Ahaus
- 1708: Akiro de la reglando Werth
Politika evoluo
[redakti | redakti fonton]"Vestfalio dissplitigis siajn fortojn en lokajn rivalecojn. Dum jarcentoj ĝi situis je la ventoŝirmita flanko de la imperio." (Joseph Prinz, regionhistoriisto).
Estante la plej granda klerika teritorio de la Sankta Romia Imperio, la princepiskoplando Monastero transprenis la gvidadon inter la Vestfaliaj episkopujoj. Refoje okazis rivalecoj kun la arkiepiskopo de Kolonjo. Plia rivalego estis la grafo de Tecklenburg, kun kiu la princepiskopo de Monastero ofte estis malpaca. Sed ankaŭ estis daŭraj kvereloj kun la nobelaro de la princepiskoplando, kies potencon disrompis la princepiskopo Ludoviko la 2-a de Hesio nur en la 14-a jarcento. En Monastero mem la episkopo dum la paso de la historio perdis pli kaj pli potencon al la civitanoj, antaŭ ol li refortiĝis dum la reformaciaj tumultoj. En la 18-a jarcento la princepiskoplando de Monastero staris en persona unio kun la elektoepiskoplando Kolonjo, partatempe ankaŭ kun pliaj Nordgermanaj klerikaj teritorioj. Tiutempe la princepiskopoj nur malofte estis en Monastero, kaj pri la ekleziaj aferoj zorgis Ĝenerala Vikario.
Bazaj faktoj
[redakti | redakti fonton]- 14-a jarcento: Enkonduko de ofickonstitucio en la princepiskoplandon
- 1451 okazis Monastera episkop-elekta kverelo, kiu kaŭzis skismon. Unu episkopo estis elektita fare de la katedrala kapitulo, la alia laŭ elekto de la Monasteraj civitanoj. Nur kiam mortis la kandidato de la kapitulo, papo Kaliksto la 2-a povis interveni kaj enmeti Johanon de Pfalz-Simmern.
- 1520: Episkopo Franz de Waldeck volas enkonduki la reformacion en la princepiskoplandon kaj ŝanĝi ĝin en heredprinclandon, sed li malsukcesas.
- 1534-1535: Anabaptistoj en Monastero. La episkopo kaj ĉiuj katolikoj kaj Luteranoj estis forpelitaj. En 1535 oni decidis la imperian ekzekucion kontraŭ la urbo Monastero. Ĝis 1553 ĝi perdis sian memstarecon.
- 1618: La princepiskoplando partoprenas ĉe la flanko de la Katolika Ligo la Tridekjaran Militon.
- 1629: La lastaj urboj de la Monastera lando ree iĝis katolikaj.
- 1648: Vestfalia Paco: packonkludo de Monastero kaj Osnabrück
- 1657-69: Monastero provis separi sin de la princepiskopo. Tio finiĝas per Monastera malvenko.
- 1665-79: Eniro en la militon kontraŭ Nederlando.
- 1764: Malkonstruo de la Monasteraj fortikaĵoj, konstruo de la Kastelo (ekde 1767).
- 1802: Okupado de la princepiskoplando per prusaj trupoj.
Kultura evoluo
[redakti | redakti fonton]- Relikvokesto de la sankta Prudentia (1230), plej valora relikvokesto de Vestfalio
- Baptoŝtono de Freckenhorst (ĉ. 1269), plej eminenta baptoŝtono de la 12-a jc. en Germanio
- Madono de Lünen (1290/99), plej malnova Madono de la episkopujo Münster
- St.-Paŭlo-katedralo en Monastero
- Majstro de Schöppingen
- Majstro de Liesborn
- Hermano tom Ring (1521-1530)
- Johano Konrado Schlaun, (1694-1773), arkitekto, i.a. Klemens-preĝejo, Erbdrostenhof (nobela urbrezidejo), princepiskopa kastelo Monastero (ĉio Monastero). Interligas klasikismon kun frankonia baroko.
- 1773: Decido al fondado de la Vestfalia Vilhelmo-Universitato Monastero (fondado en 1780)
- Ĉ. 1770: Amalie de Gallitzin (1748-1806) establis sian Monasteran rondon
- 1797-1848: Annette von Droste-Hülshoff, poetino
Religia evoluo
[redakti | redakti fonton]Vestfalio estas misiigata de Karolo la Granda (Saksa misio). Unua episkopo de Monastero iĝas Ludgero la 1a (805). Generaj ĉeloj de la diocezo estas la monaĥejoj Nottuln, Liesborn, Freckenhorst, Vreden samkiel la monaĥejo Werden.
La fino
[redakti | redakti fonton]En 1802 Prusaj trupoj okupis Monasteron kadre de la Napoleonaj Militoj. Post la „Reichsdeputationshauptschluss“, laŭ kiu la klerikaj teritorioj estis sekularigitaj favore al malklerikaj reglandoj, ankaŭ la princepiskoplando estis dissolvita kaj transdonita al diversaj regnoprincoj. La okcidentajn oficejojn Bocholt kaj Ahaus ekz. ricevis la princgentoj Salm-Salm kaj Salm-Kyrburg, kiuj per komuna rezidejo en Bocholt formis la komunan princlandon Salm. Sub Napoleono la regiono de la supra abatejo unue parte, finfine tute venis al Francio. Viena Kongreso en 1815 la supra abatejo venis al Prusio, la malsupra abatejo al Hanovro kaj Oldenburgio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Wilhelm Damberg/Gisela Muschiol: Das Bistum Münster. Eine illustrierte Geschichte, Münster 2004.
- Detlef Fischer, Chronik des Münsterlandes, Münster 2003.
- Wilhelm Kohl, Westfälische Geschichte, Düsseldorf 1983.
- Helmut Lahrkamp, Unter dem Krumstab, Münster 1999.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aufbruch in die Moderne Arkivigite je 2006-12-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Karten des Hochstifts Münster im Jahre 1789
- Fürstbistum Münster