Projekto Gutenberg
Projekto Gutenberg | ||
---|---|---|
cifereca biblioteko eldonejo MediaWiki-vikio retejo | ||
Komenco | 4-a de julio 1971 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Fondinto(j) | Michael Hart vd | |
Lingvoj | ||
Posedatoj | Project Gutenberg Audiobook Collection (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Projekto Gutenberg aŭ plene esperantigite Projekto Gutenbergo - nacilingve en similaj ortografioj, france Projet Gutenberg [pʁoʒˈɛ ɡytɑ̃bˈɛʁɡ], germane Projekt Gutenberg [pɾoːjˈɛkt ɡˈuːtənbɛɾk], angle Project Gutenberg [pɹˈɑːd͡ʒɛkt ɡjˈuːtənbɜːɡ], hispane Proyecto Gutenberg [pɾojˈekto ɡutembˈeɾɡ], portugale Projeto Gutenberg [pɹˌuʒˈɛtʊ ɡute͡ɪŋbˈeɾəɡ], ukraine Проєкт «Гутенберг» [proˈɛkt hutenbˈerk] ktp. ktp. - estas volontula kunlaboraĵo, kies celo estas enkomputiligi, konservi kaj disvastigi kulture gravajn verkojn. La projekto komenciĝis en 1971 kaj estas la plej malnova cifereca biblioteko. La plejmulto el ĝiaj verkoj estas kompletaj tekstoj de nekopirajtitaj libroj. Ĝia nomo honorigas la eŭropan elpensinton de movebla tipo, germano Johannes Gutenberg aŭ esperantigite Johano Gutenbergo, kiu per sia inventaĵo ebligis la amasan libropresadon kaj tiel kaŭzis informan revolucion, ĉar subite principe ĉiu ajn havis aliron al la scio de libroj, kiuj antaŭe estis ŝlositaj en bibliotekoj de monaĥejoj kaj universitatoj.
La projekto strebas al tekstkonservado, laŭeble libera kaj senpaga, en longdaŭraj kaj laŭnormaj formatoj, kiuj estas uzeblaj en preskaŭ ĉiu komputilo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Projekto Gutenberg estis lanĉita de Michael Hart en 1971, kiam li estis studento ĉe universitato de Ilinojso. Li komencis per enkomputiligo de la Usona Deklaro de Sendependeco. Hart (kiel studento ĉe la universitato de Ilinojso) akiris aliron al SDS Sigma-5 komputilego, kaj li ricevis preskaŭ senliman kvanton de komputilo-tempo. Hart diris ke li volis "doni reen" tiun donacon per farado de ia grandvaloraĵo. Lia komenca celo estis publikhavebligi la 10,000 plej konsultitajn librojn malplejkoste, antaŭ la fino de la 20-a jarcento.
Tiu komputilo estis unu el la 15 nodoj de la pra-Interreto. Hart kredis, ke komputiloj estonte devus esti alireblaj por nespecialistoj. Li decidis senkoste igi verkojn de literaturo haveblaj en elektronika formo.
Ĉiuj tekstoj estis entajpitaj permane ĝis malfruaj 1980aj jaroj, kiam skaniloj kaj optika-signorekona softvaro pliboniĝis kaj pli vaste havebliĝis. Tiam libroskanado iĝis pli farebla. En la 1990-aj jaroj, Hart translokigis la projekton al Illinois Benedictine College.
En 2000, neprofitcela organizaĵo fondiĝis por pritrakti la leĝajn bezonojn de la projekto. Ĝi anglalingve ricevis la nomon "Project Gutenberg Literary Archive Foundation".
Charles Franks ankaŭ fondis Distributed Proofreaders (Distribuitajn korektistojn) en 2000, por distribui la provlegadon de skanitaj tekstoj inter multaj volontuloj per la interreto. Tiu klopodo tre kreskigis la nombron kaj diversecon de tekstoj aldonitaj al Projekto Gutenberg, kaj ankaŭ provizis bonan komencmetodon por novaj volontuloj.
Ekde 2004, nova reta katalogo de la projekto pli faciligis foliumadon, aliradon kaj hiperligadon. La Projekto Gutenberg nun estas gastigita per ibiblio (antaŭe SunSITE.unc.edu kaj MetaLab.unc.edu) ĉe la Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill.
Ĝia tekstaro estas havebla per la Interreto.
Kolekto
[redakti | redakti fonton]Ekde mezo de junio 2012, Projekto Gutenberg havis pli ol 40 000 libraĵojn en la kolekto, kaj pli da e-libroj estas aldonitaj ĉiun tagon. Krom literaturo (kiel ekzemple romanoj, poeziaroj, noveloj kaj dramoj), la projekto ankaŭ havas kuirlibrojn, referenclibrojn kaj numerojn de gazetoj. La kolekto ankaŭ havas kelkajn ne-tekstaĵojn, ekzemple sondosierojn kaj muziknotacio-dosierojn.
La plejparto de la eldonoj estas anglalingva, sed multaj alilingvaj verkoj ankaŭ estas haveblaj; plej multnombraj estas la franca, la germana, la finna, la nederlanda, la portugala, kaj la ĉina.
Laŭeble, ĉiuj tekstoj havebligas nurtekst-formate. Ankaŭ multaj havebligas HTMLe.
Idealoj
[redakti | redakti fonton]Michael Hart diris en 2004, The mission of Project Gutenberg is simple: "To encourage the creation and distribution of ebooks." (La celo de Projekto Gutenberg estas simpla: Stimuli la kreadon kaj distribuadon de e-libroj.)
Li volas plejeble provizi multaj e-libroj je multaj formatoj, legebla al la tuta mondo je plej multaj lingvoj. Ankaŭ, slogano de la projekto estas break down the bars of ignorance and illiteracy (Detruu la barojn de nescio kaj analfabeteco).
La projekto Gutenberg estas malcentrigita. Ekzemple, ne ekzistas oficiala selektado-listo pri kiuj tekstoj oni devas aldoni. Anstataŭe, individuaj volontuloj preparas tekstojn laŭ intereso, aŭ havebleco. Oni intencas, ke la gutenberg-projekta kolekto longtempe daŭros, kaj konservos libraĵojn, tiel ke ili ne povas perdiĝi pro iu ajn unuloka akcidento. Por certigi tion, la tuta kolekto estas sekurkopiata ofte kaj kopiita al serviloj en multaj malsamaj lokoj.
Kopirajto
[redakti | redakti fonton]Projekto Gutenberg tre zorgas pri la statuson de ĝiaj e-libroj laŭ usonaj kopirajtleĝoj. Oni povas aldoni materialon al la arkivo nur post kopirajtokontrolo.
Malkiel iomaj aliaj ciferecaj bibliotekoj, la Projekto Gutenberg ne pretendas novan kopirajton por ĝiaj publikigitaj titoloj. Anstataŭe, ĝi sugestas, ke oni libere reproduktu kaj distribuadu ilin.
La plej multaj libroj en la kolekto estas distribuitaj kiel publika havaĵo laŭ usona kopirajtleĝo.
Ekzistas ankaŭ kelkaj kopirajtigitaj tekstoj, kiun Projekto Gutenberg distribuas kun permeso de la kopirajtposedanto.
Kritikoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj homoj kritikis Gutenberg-Projekton por manko de klera rigoro en ĝiaj e-tekstoj: ekzemple, ne ĉiam ekzistas adekvataj informoj pri la origina eldono uzita, kaj kelkafoje forlaso de originalaj antaŭparoloj. Tamen, John Mark Ockerbloom de la universitato de Pensilvanio notis, ke la Projekto Gutenberg estas respondema koncerne traktado de eraroj post kiam ili estas identigitaj, kaj la plejparto de novaj tekstoj nun inkludas specifajn fonteldonajn informojn. En multaj kazoj la eldonoj ankaŭ estas ne la plej nunaj sciencaj eldonoj, ĉar tiuj pli postaj eldonoj estas jam kopirajtitaj.
Rilataj projektoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj ligitaj projektoj estas sendependaj organizoj, kiuj havas la samajn idealojn, kaj estis donita permeso uzi la nomon Projekto Gutenberg. Ili ofte havas specialan landon, aŭ lingvan fokuson.
Ekzemploj estas (neniel plena listo):
- Project Gutenberg Australia [1]
- Project Gutenberg of the Philippines [2] Arkivigite je 2007-08-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Project Gutenberg of Taiwan [3] Arkivigite je 2011-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Project Gutenberg Europe [4] Arkivigite je 2007-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Projet Gutenberg Luxembourg [5]
- Projekti Lönnrot [6]
- Project Gutenberg Canada [7]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Guglo-libroj [8]
- Open Content Alliance [9] Arkivigite je 2016-11-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Projekto Ben-Jehuda
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Esperantolibroj ĉe Projekto Gutenberg Arkivigite je 2015-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Team Esperanto - Grupo preparas pli da Esperantolibroj por PG ĉe Distributed Proofreaders
- Project Gutenberg News - Novaĵoj de Projekto Gutenberg. Kun arkivo ekde 1989. (Anglalingve)