Provinco Onubo
Provinco Onubo | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Onubo | ||
- koordinatoj | 38° N, 7° U (mapo)37.666666666667-7Koordinatoj: 38° N, 7° U (mapo) | ||
Plej alta punkto | Q30908823 [+] | ||
- alteco | 1 055 msnm [+] | ||
Akvokolektejo | 10 128 km² (1 012 800 ha) [+] | ||
Areo | 10 128 km² (1 012 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 518 930 [+] (2017) | ||
Denseco | 51,24 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | (ekde ) |
||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 21 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-H | ||
Provinco Onubo | |||
Vikimedia Komunejo: Province of Huelva [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La provinco Onubo (hispane Huelva, prononcu Ŭelba) estas unu el ok provincoj de Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en Hispanio. La plej okcidenta el ili, ĝi limas norde kun Ekstremaduro, okcidente kun Portugalio, oriente kun Seviljo kaj Kadizo kaj sude kun Atlantiko.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia ĉefurbo estas Onubo, grandas 10 128 km², enhavas 462 579 loĝantoj (30 % el ili en la ĉefurbo), aliaj gravaj urboj estas Aracena, Ayamonte, Isla Cristina, Lepe, Moguer, La Palma del Condado kaj Valverde del Camino. La provincaj municipoj grupiĝas en ses komarkoj, nomataj Andévalo, Graflando Onubo, Mineja Zono, Okcidenta Marbordo, Sierra de Aracena kaj Urba komarko de Onubo.
En la provinco oni povas trovi du zonojn malsamajn, norde la Bruna Montaro (hispane Sierra Morena) kaj sude la ebenaĵa parto ĉe la maro. En ĉi provinco kune kun Seviljo estas la Nacia Parko Doñana, Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Tri gravaj riveroj fluas tra la provinco, en la landlimo kun Portugalio Gvadiano kaj meze de la provinco Tinto (fama pro sia ruĝkolora akvo) kaj Odiel (tiuj du kuniĝas ĉe la ĉefurbo Onubo).
Historio
[redakti | redakti fonton]Historie, ĉefe danke al siaj minoj ĉiam estis grava teritorio, de tarŝiŝa civilizacio, ĝis nun. Dum regado de araba imperio ĝi iĝis aparta lando ĝis konkero fare de Alfonso la 10-a en 1262. En 1492 Kristoforo Kolumbo eliris el Palos de la Frontera (urbo apud Onubo) por eltrovi Amerikon.
Minoj denove gravis en ĝia historio kun alveno en 19-a jarcento de francaj kaj anglaj firmaoj, inter ili Matheson and Co. kiuj ekspluatis la ferajn kaj kuprajn minojn de Onubo ĝis unuaj jaroj de 20-a jarcento, kiam la profito de ekspluatado malkreskis.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Komarko | Etendo (km²) |
Populacio[1] | Denseco (hab/km²) |
Municipoj |
---|---|---|---|---|
Graflando | 2.457 | 93.654 | 38,11 | 15 |
Andévalo | 2.510 | 38.783 | 15,45 | 13 |
Okcidenta Marbordo | 694 | 81.863 | 117,96 | 6 |
Mineja Zono | 628 | 17.511 | 27,88 | 6 |
Urba komarko | 848 | 220.822 | 260,40 | 7 |
Sierra de Aracena | 3.046 | 39.541 | 12,98 | 28 |
Industrio
[redakti | redakti fonton]Grava petrola kaj fosfata (por fabrikita sterkaĵo) en suda parto de la urbo Onubo.
Tre gravas ankaŭ la agrikulturo, ĉefe kultivado de fragoj ĉe Lepe kaj vinberoj en La Palma del Condado, kaj fiŝado kun gravaj fiŝ-havenoj en Ayamonte, Isla Cristina kaj Onubo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto del INE Instituto Nacional de Estadística de España (01-01-2006)
|