Tatrovice
Tatrovice | |||
germane Dotterwies | |||
municipo | |||
Vido al Tatrovice el digo de valbaraĵo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Tatrovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
Distrikto | Distrikto Sokolov | ||
Administra municipo | Chodov | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Ercmontaro | ||
Situo | Tatrovice | ||
- alteco | 564 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 16′ 37″ N 12° 41′ 50″ O / 50.27694 °N, 12.69722 °O (mapo) | ||
Areo | 10,12 km² (1 012 ha) | ||
Loĝantaro | 164 (2024) | ||
Denseco | 16,21 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1356 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 357 43 | ||
NUTS 3 | CZ041 | ||
NUTS 4 | CZ0413 | ||
NUTS 5 | CZ0413 538663 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Tatrovice | |||
Retpaĝo: www.tatrovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Tatrovice (germane Dotterwies) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov en Ercmontaro. Vivas ĉi tie 164 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jindřichovice, Černava, Vřesová kaj Chodov.
En la katastro de municipo troviĝas akva rezervujo (Valbaraĵo Tatrovice) konstruita por provizado de gasfabrika kaj kemia uzino en la proksima Vřesová (Sokolovská uhelná) per teknika akvo, antaŭe ankaŭ per trinakvo. Tiu ĉi valbaraĵo estas abunde vizitata de refreŝigantoj precipe el kelke da kilometroj malproksima urbo Chodov. Ili pase de la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj konstruis ĉi tie multajn refreŝigejajn kabanojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1356.
Post 1945 okazis deviga ellandigo de la germana loĝantaro kaj la municipo preskaŭ pereis. Reviviĝon alportis ŝanĝo de la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj, kiam estis proksime de ĉi tie konstruita kemia kaj gasfabrika uzino en Vřesová.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 588 |
1880 | 581 |
1890 | 681 |
1900 | 694 |
1910 | 718 |
1921 | 697 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 745 |
1950 | 153 |
1961 | 173 |
1970 | 140 |
1980 | 131 |
1991 | 112 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 134 |
2014 | 178 |
2016 | 183 |
2017 | 187 |
2018 | 187 |
2019 | 182 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 180 |
2021 | 160 |
2022 | 170 |
2023 | 171 |
2024 | 164 |
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]La municipo prezentas unu parton, konsistanta el tri bazaj setlejunuoj:
- Tatrovice: katastra teritorio Tatrovice
- Křemenitá (Griesbach): k. t. Křemenitá
- Spomyšl (Sponsl): k. t. Spomyšl u Vřesové
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de sankta Erharto, konstruita en la 14-a jarcento
- Statuo de sankta Johano Nepomuka
- Memoriga Tilio en Tatrovice
- Memoriga Tilio en Křemenitá
- Memoriga Fago en Tatrovice
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Tatrovice
-
Vido el digo de valbaraĵo
-
Preĝejo de sankta Erharto
|