Saltu al enhavo

Tiĵuka Nacia Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiĵuka Nacia Parko
Pedra da Gávea
Pedra da Gávea
Pedra da Gávea
nacia parko [+]

LandoBrazilo

UrboRio-de-Ĵanejro

Supermara alteco538 m [+]
Koordinatoj22° 57′ 34″ S, 43° 16′ 40″ U (mapo)-22.959444444444-43.277777777778Koordinatoj: 22° 57′ 34″ S, 43° 16′ 40″ U (mapo) [+]
Akvokolektejo39,58 km² (3 958 ha) [+]
Areo39,58 km² (3 958 ha) [+]

Estiĝo6-a de julio 1961

WDPA-id74

Tiĵuka Nacia Parko (Rio-de-Ĵanejro)
Tiĵuka Nacia Parko (Rio-de-Ĵanejro)
DEC
Map
Tiĵuka Nacia Parko

Vikimedia Komunejo:  Parque Nacional da Tijuca [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Tiĵuka Nacia Parko (portugale Parque Nacional da Tijuca ankaŭ Tiĵuka ArbaroFloresta da Tijuca) estas urba nacia parko en la montoj de la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. La parko estas parto de la Biosfera Rezervejo de la Atlantika Arbaro,[1] kaj estas administrata de la Instituto Chico Mendes de Conservação da Biodiversidade (ICMBio).

La nuntempa Tiĵuka Nacia Parko kaj ties ĉirkaŭaj arbaroj estas rezulto de senarbarigo. En la 1700-aj jaroj, arbaroj de la estonta parko ĉirkaŭ Rio-de-Ĵanejro estis senarbigitaj por akiri brulaĵon, kafokultivadi kaj brutobredadi.[1] La malgrandaj rojoj de la iama arbaro estis grava fonto de akvoliverado por la urbo, kaj pro la ŝanĝebla pluvokvanto la urbo eksuferis kaj malabundon de akvo kaj subitajn inundojn.

La imperiestro Petro la 2-a de Brazilo establis federacian kontrolon super la areo en 1861, kaj diversaj klopodoj ekrestarigis la iaman arbaron sur la nuraj deklivoj kaj abandonitaj kampoj.[2] La replantado de arboj estis plenumita de sed sklavoj.[3] Iliaj nomoj estis Eleutério, Constantino, Manuel, Mateus, Leopoldo, kaj Maria.[3] Tiuj personoj estis sklavigitaj de la portugala registaro kaj sub la superrigardo de la administristo de la Tiĵuka Arbaro nome Manuel Gomes Archer.[3] Ili plantis ĉirkaŭ 100 000 arbojn el 1861 ĝis 1887.[1] Ĉirkaŭ tiu tempo, oni konstruis fervojon por transporti pasaĝerojn ĝis la pinto de Corcovado, kaj inter 1922 kaj 1931 oni konstruis la faman statuon de Kristo Savinto.[4]

En 1961, la Tiĵuka Arbaro estis deklarita nacia parko[1] kaj en 2011, oni establis la protektitan areon Mosaico Carioca,[5] inkludante la parkon. En 2012, Unesko deklaris la pejzaĝojn ĉirkaŭ Rio-de-Ĵanejro, inkludante la parkon, kiel monda heredaĵo.[6]

Geografio

[redakti | redakti fonton]
La parkolimoj en 2011.

La Tiĵuka Nacia Parko estis konsiderita kiel la plej granda urba arbaro de la mondo,[1] kovranta ĉirkaŭ 39.58 km²,[7] kvankam tiu titolo estis disputita kun Johanesburgo, Sudafriko.[8]

Unu favelo ekzistas ene de la Tiĵuka Arbaro, nomita Mata Machado. Ties loĝantoj estas ĉefe posteuloj de tiuj kiuj migris al la regiono en la 1930-aj jaroj por partopreni en la replantadaj klopodoj. Kvankam la vivkondiĉoj estis ĵus plibonigitaj laŭ la Projekto Favela-Bairro, ĝi ankoraŭ kontribuas al la media degradado de la arbaro.[9]

La Arbaro estas hejmo de centoj da specioj de plantoj kaj bestoj, multaj el kiuj minacataj al formorto, kaj troveblaj nur en la biomo Atlantikaj Arbaroj. La vegetaĵaro estas tiom densa ke sciencistoj ĉirkaŭkalkulis, ke la mediaj temperaturoj en ĉirkaŭaj areoj malaltiĝas ĝis 9 °C. La arbaro ankaŭ enhavas ĉirkaŭ 30 akvofalojn.[2]

Pro la rearbarigaj klopodoj de la fino de la 19-a jarcento, ĉirkaŭ duono de la parkareo estas mikso de ĉirkaŭ 30 indiĝenaj arbospecioj kaj dek enmetitaj specioj.[1] La arbaro estas nuntempe minacata de oftaj, hazardaj incendioj fare de homoj, problemo gravigita de koloniigo de pli bruligeblaj herboj kiuj anstataŭas indiĝenan vegetaĵaron.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 (2011) “Co-adapting societal and ecological interactions following large disturbances in urban park woodlands”, Austral Ecology (en) 36 (8), p. 904–915. doi:10.1111/j.1442-9993.2010.02237.x. 
  2. 2,0 2,1 Rio De Janeiro - Tijuca National Park. Alirita 2014-07-08 .
  3. 3,0 3,1 3,2 (1996) “The Garden in the Machine: An Environmental History of Brazil's Tijuca Forest”, Environmental History 1 (1), p. 83. 
  4. Christ the Redeemer | History, Height, & Facts (angle). Alirita 2021-03-28 .
  5. Instituto Chico Mendes de Conservação da Biodiversidade - Mosaico Carioca. Arkivita el la originalo je 2021-12-28. Alirita 2021-03-28 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-12-28. Alirita 2023-05-05 .
  6. . Rio de Janeiro: Carioca Landscapes between the Mountain and the Sea (angle). Alirita 2021-03-28 .
  7. Instituto Chico Mendes de Conservação da Biodiversidade - Parna da Tijuca (brazilportugale). Arkivita el la originalo je 2021-03-28. Alirita 2021-03-28 . Arkivigite je 2021-03-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-03-28. Alirita 2023-05-05 .
  8. Katlego Disemelo (23a de Majo 2013). Is Johannesburg the world’s largest man-made forest? The claim is a myth. Africa Check. Alirita 2013-09-30 .
  9. Duarte & Magalhaes, citita en Del Rio & Siembieda, p. 284

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tijuca National Park en la angla Vikipedio.