Traktato de Nijmegen
Aspekto
La traktato de Nijmegen estis subskribita inter Francio kaj Nederlando je la 10-a de aŭgusto 1678 en Nijmegen. Ĝi ĉesigis la Francan-Nederlandan militon, kaj estis tre favora al Francio, la ĉefa venkinto de la milito.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]La franca reĝo Ludoviko la 14-a, kompense pro vastaj teritoriaj gajnoj, konsentis rezigni plurajn enklavojn lokitajn eksterlande :
- Al Nederlando, li redonis Maastricht, kaj la princlando de Oranje estis redonita al Vilhelmo la 3-a de Oranje.
- Al Hispanio, Francio redonis kelkajn fortigitajn urbojn kiel Charleroi, Binche, Ath, Audenarde kaj Kortrejko.
La plej malvenkita lando estis Hispanio, kiu cedis al Francio jenon :
- Franĉ-Konteo
- Artezo
- Kelkaj flandraj fortigitaj urboj : Cassel, Bailleul, Ipro, Werwick kaj Warneton.
- Aliaj urboj en Henegovio (en hodiaŭa departemento Nord) : Cambrai, Bouchain, Condé-sur-l'Escaut kaj Bavay.