Saltu al enhavo

Undino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Undino
klaso de mitaj estaĵoj
Informoj
Eble sama Rusalko • Mavka • víla • water fairy
vdr

Undino[1] (el la latina unda, do ondo) estas duondia elementa fantomo en formo de belulino, akvofeino. Ŝi sopiras la unuiĝon kun ulo por atingi animon nemortontan punonte malfidelecon permorte. La historio rakontatas ankaŭ ĉe Paracelsus. Ekde la fabela novelo Undine de Friedrich de la Motte Fouqué de 1811 Undino estas nikso. Operojn ĉi prie verkis E.T.A. Hoffmann en 1816 kaj Albert Lortzing en 1845, dramon Jean Giraudoux en 1939.

John William Waterhouse: Undine, 1872

Origine tiu ĉi figuro devenas el la sagao de la kavalirdinastio Staufenberg de ĉe Supra Rejnlando kaj konserviĝis en poemo de ĉ. 1320. Adaptitis la enhavo plurfoje.

La asteroido 92 Undino nomiĝis por ŝi.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Francoise Ferlan: Le thème d’Ondine dans la littérature et l’opéra allemands au XIXème siècle. Publications universitaires européennes, Sér. 1: Langue et littérature allemandes, 992. Lang, Bern 1987. ISBN 3-261-03692-3
  • Irmgard Roebling (eld.): Sehnsucht und Sirene. Vierzehn Abhandlungen zu Wasserphantasien. Centaurus, Pfaffenweiler 1992
  • Anna Maria Stuby: Liebe, Tod und Wasserfrau. Mythen des Weiblichen in der Literatur. Wiesbaden 1992
  • Mona El Nawab: Ingeborg Bachmanns „Undine geht“. Ein stoff- und motivgeschichtlicher Vergleich mit Friedrich de LaMotte-Fouqués „Undine“ und Jean Giraudoux' „Ondine“. Königshausen & Neumann, Würzburg 1993 ISBN 3-88479-764-6
  • Ruth Fassbind-Eigenheer: Undine, oder Die nasse Grenze zwischen mir und mir. Ursprung und literarische Bearbeitungen eines Wasserfrauenmythos, von Paracelsus über Friedrich de la Motte Fouqué zu Ingeborg Bachmann. (=Stuttgarter Arbeiten zur Germanistik, 291) Heinz, Stuttgart 1994, ISBN 3-88099-295-9
  • Gabriele Bessler: Von Nixen und Wasserfrauen. Köln 1995
  • Andreas Kraß: Meerjungfrauen. Geschichten einer unmöglichen Liebe. Fischer, Frankfurt am Main 2010, ISBN 978-3-10-038195-8.
  • Irene Krieger: Undine, die Wasserfee. Friedrich de la Motte Fouqué's Märchen aus der Feder der Komponisten. Centaurus, Herbolzheim 2000. (=Reihe Musikwissenschaft, 6) ISBN 3-8255-0260-0
  • Beate Otto: Unterwasser-Literatur. Von Wasserfrauen und Wassermännern. Würzburg 2001
  • Antje Syfuss: Nixenliebe. Wasserfrauen in der Literatur. Haag + Herchen, Frankfurt 2006

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Co. Ltd., 1939(?)

Citaĵo
 Pri la tradukado de ĉi tiu verko mi konfesas ioman perpleksiĝon. En iuj partoj la stilo fluas bele kaj ĝuige. Aliparte —bedaŭrinde, plejparte —la lingvo estas tia, ke mi devis min demandi, ĉu la provizo da manuskriptoj estas tiel malriĉa, ke eldonistoj devas akcepti kion ajn. Certe en neniu alia lingvo oni tolerus tian literaturaĵon, kia estas Unudino.

Gramatikaj eraroj de elementa speco svarmas. Entute mi listigis pli ol 150 ! La plej ofta estas ĉe la kondicionalo. Ŝajne la tradukinto ne scias diferencigi inter la signifoj de should kaj would, kaj preskaŭ ĉiufoje tradukas per kondicionalo anstataŭ per futuro aŭ preterito. Tradukaĵo devus speguli kiom eble la originalon, sed nepre ne la patrolingvon de la tradukinto. En ĉi tiu verko anglaĵoj abundas, kaj frazoj kiaj ĝuste kiam ironta (p. 67), antaŭ ol renkontante (p. 178), kaj laŭvorta traduko de la angla nominativo absoluta, deprenas de la valoro de la tradukaĵo. Rilate la romanon, antaŭparola avizo, ke ĝi estis komencita kiam la aŭtorino havis nur dek ses jarojn, klarigas la alie nekompreneblan fenomenon, ke jen ĝi limtuŝas neverŝajnecon, kaj jen elvokas per mirindaj vortbildoj nian admiron kaj nian kunsenton. Facile estas kredi, ke, kiel ankaŭ Romano Pri Afrika Bieno, ĉi tiu estas plejparte aŭtobiografia, ĉar la genio de O. Schreiner plej trafe sin montras en la psikanalizaj priskriboj pri la spiritaj konfuziĝoj de la turmentita animo de Undino. Kvankam Schreiner ĉi tie ne sukcesas vibrigi la pli sentemajn kordojn de nia naturo tiel respondige, kiel en la pli maturaj verkoj poste aperintaj, ŝi videbligas la ekĝermon de tiu genio, kiu estis destinita fari ŝin unu el la plej eminentaj protagonistoj en la lukto por virina emancipiĝo. Kiel studo pri la disvolviĝo de la talento de la talento de Olive Schreiner, la verko estas interesa kaj bonveniginda. La libron ornamas fotografaĵo de la aŭtorino.

Preso kaj bindo bonaj. 
— MASON STUTTARD. La Brita Esperantisto - Numero 405, Januaro (1939)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. PIV, Parizo 2005, p. 1199