Ujados
Ujados | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19276 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 25 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 14′ N, 3° 0′ U (mapo)41.2350711-3.0057336Koordinatoj: 41° 14′ N, 3° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 152 m [+] | ||
Areo | 12 km² (1 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ujados [+] | |||
Ujados [uĤAdos] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 25 loĝantoj sur areo de 12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas ujadeños [uĥaDEnjos] respektive ujadeñas [uĥaDEnjas].
Situo
[redakti | redakti fonton]Ujados situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.152 m super marnivelo; je 105 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°14′06″N 3°00′21″Ok. Najbaras la municipoj Albendiego, Somolinos, Hijes, Miedes de Atienza kaj Prádena de Atienza.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 200 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 189 loĝantoj en 1930 al 33 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 150 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Ujados, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Ujados kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 25 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Forstado, fungokolektado.