Vita (Ávila)
Vita | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05146 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 79 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 49′ N, 5° 0′ U (mapo)40.811944444444-5.0047222222222Koordinatoj: 40° 49′ N, 5° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 993 m [+] | ||
Areo | 16,75 km² (1 675 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vita, Ávila [+] | |||
Vita [BIta] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Vita estas rilata al iama nomo Burgo de Vita, reference al kolonoj alvenintaj el italaj teritorioj de la Regno Aragono en Borgo Vita de Sicilio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 80 loĝantojn. Ĝi perdis 250 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 44 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Narros del Castillo, Rivilla de Barajas, Crespos, Herreros de Suso, Muñogrande, Herreros de Suso kaj El Parral.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. El 2019 ĝis 2023 la urbestro estas unu el malmultaj urbestroj de ekstremdekstra partio Vox.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).