Tergaso: Ĉinujo kaj Rusujo konkludas gaskontrakton
Merkredo, la 21-a de majo 2014
Hodiaŭ Ĉinio kaj Rusio konkludis fine gaskontraktegon post dekjara traktado. Ĉina Nacia Nafto-Kompanio (angle: CNPC) kaj rusa gasfirmao Gazpromo metis por tio la necesajn subskribojn. En Soĉo, kie la ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la Olimpikajn Vintroludojn, jam estis konkludita provizora kontrakto.
Oficiale oni ne publikigis sumojn pri la kontrakto, sed temas laŭdire pri liverado de 38 miliardoj da kubmetroj da gazo po jaro. La kontrakto valorus ĉirkaŭ 400 miliardojn da dolaroj (292 miliardojn da eŭroj).
La rusa prezidanto Vladimir Putin vojaĝis speciale por la interkonsento al Ĉinio. La kontrakto signifas por Rusio pli grandan diversecon de eksporto. La Eŭropa Unio antaŭ nelonge sciigis bonvolonte malpli dependi de rusa gaso.
Fontoj
(nederlande) «China en Rusland sluiten gasdeal» – [[nu.nl]], 21-05-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de nu.nl]] (nederlande) «[ Gooit EU de deur dicht? In China is Poetin altijd welkom]» – [[gazeto TROUW]], 20-05-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de gazeto TROUW]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Eŭrazio
- 21-a de majo 2014
- Majo de 2014
- 21-a de majo
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Tergaso
- Ĉina Nacia Nafto-Kompanio
- Gazpromo
- Energio
- Eŭropo
- Orienta Eŭropo
- Rusio
- Vladimir Putin
- Politiko de Rusio
- Ekonomio de Rusio
- Soĉo
- Krasnodara regiono
- Olimpikoj
- Azio
- Orienta Azio
- Ĉinio
- XI Jinping
- Politiko de Ĉinio
- Ekonomio de Ĉinio
- Politiko
- Ekonomio
- Eŭropa Unio