Olivia Kortas
Olivia KORTAS (naskiĝinta en 1995 en Munkeno) estas germana-pola ĵurnalistino kaj reportistino.
Vivo
Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe Dominicus-von-Linprun-gimnazio en Viechtach en la 2012-a jaro kaj trejniĝo ĉe la munkena komunikadbutiko WaldburgBeneckePR respektive la munkena artista agentejo Management-Lautenbacher, studis ŝi psikologion kaj komunikadsciencojn en Munkeno kaj internacian ĵurnalismon ĉe la Altlernejo pri komunikiloj kaj ĵurnalismo en Arhuzo kaj ĉe la universitato Utrecht.[1] Radifonie ŝi laboris por la elsendo Funkstreife de la munkena kanalo M94.5, televide por matztv (muenchenTV); libera kunlaborantino estis ŝi en la blogo "Europe's Footsteps in a Struggling World kaj la eostbavara magazino "Lichtung" kaj la munkena gazeto "TZ".
Fokusoj ŝiaj ĵurnalismaj estas pri migrado, krizoj, naciismo, Meza Eŭropo kaj Orienta Eŭropo.[2] La lastpasintajn jarojn ŝi raportadis ekz. el Ugando, Kenio, Rusujo, Irako kaj Ukrainio. Inter 2018 kaj 2021 vivis Kortas en Varsovio, de kie ŝi ade informis pri la pridiskutita justicreformo, sociekonomiaj fonoj de balotadoj kaj protestojd kontraŭ pli severaj kontraŭ aborto.
Regule Kortas publikigas artikolojn ĉe: The Economist (UK), Al Jazeera (anglalingva servo), Die Zeit (DE), Der Standard (AT), Frankfurter Allgemeine Zeitung (DE), Frankfurter Allgemeine Sonntagszeitung (DE), Tygodnik Powszechny (PL), De Groene Amsterdammer (NL), De Standaard (BE), Jetzt.de, Cicero (DE), De Morgen (BE). Deĵoras ŝi ankaŭ por la televido de MDR kaj Deutsche Welle. Vivas Kortas en Berlino.
Premioj kaj stipendioj
- Fonds Pascal Decroos (2016 kaj 2020/21)[3]
- stipendio de Fondaĵo pri germana-pola kunlaboro (2019)[4]
- Forschungspreis Osteuropa (2017)[5]
- Hostwriter-Pitch-premio (2017)
- Karl-Gerold-fondaĵo (2017)[6]
- De Groene Amsterdammer Programm (2017)[7]
Eksteraj ligiloj
- artikoloj de Kortas ĉe sia kutima gazeto "Die Zeit"
- etbiografio ĉe ĵurnalisma instituo je Passau (kun foto)
Notoj
- ↑ etbiografio sur ŝia hejmpaĝo
- ↑ "Olivia Kortas wird Korrespondentin in Kiew" - ĉe: kress.de, 25.4.2023 (pri ŝia enpostenigo en Kievo fare de la semajngazeto "Die Zeit")
- ↑ "Olivia Kortas - Fonds Pascal Decroos voor Bijzondere Journalistiek"
- ↑ "Fundacja Współpracy Polsko-Niemieckiej - Aktuelles"
- ↑ "Recherchepreis Osteuropa" - (ĉe: Diakonie Württemberg)
- ↑ "Nicht willkommen – Karl-Gerold-Stiftung"
- ↑ "Olivia Kortas – De Groene Amsterdammer"