Auroville
Auroville | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo intenca komunumo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 605101 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 288 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 329 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 12° 0′ N, 79° 49′ O (mapo)12.00694444444479.810555555556Koordinatoj: 12° 0′ N, 79° 49′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 10 km² (1 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC + 05:30 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Auroville [+] | |||||
Auroville (prononcata franclingve [oroVI:L], tamile ஆரோவில்)[1] estas homa komunumo de proksimume 2000 internaciaj loĝantoj ekkonstruita en 1968 laŭ la ideoj de Sri Aŭrobindo, barata filozofo kaj la direktoj de la franca Mirra Alfassa, ankaŭ nomita «La Patrino»[2]. La tiel nomata urbo troviĝas en la sudorienta Barato, 160 km sude de Ĉenajo kaj 6 km norde de Pondiĉero, en Tamilnado, ĉe la marbordo. Auroville aspektas nun pli kiel arbaro inter kiu staras pli ol 100 komunaĵoj ol kiel vera urbo. La projekto iom post iom popularigis kaj allogas nun multajn turistojn el la tuta mondo, scivolemajn pri tiu originala entrepreno.
Auroville, internacia urbo, ofertas multajn eblecojn kaj ŝancojn en preskaŭ ĉiuj kampoj. Laŭ sia Ĉarto, Auroville apartenas al la tuta homaro kaj al neniu specife. Auroville estos loko de edukado[3].
Komencoj
[redakti | redakti fonton]Kiam la unuaj pioniroj alvenis sur la Aŭrorurban plataĵon en 1968, ili devis konstati ke laborego estis farenda. La grundo estis evidente mortanta, tie kaj tie, kelkaj dornarbustoj kaj rakitaj palmoj ankoraŭ pene rezistis, sed la ĝenerala pejzaĝo estis dezerta. 4 kilometrojn for de la marbordo, oni senpene povis ekvidi la bluan oceanon. Tiu situacio havis plurajn kialojn. Interalie la senĉesaj militoj inter angloj kaj francoj cele de la posedo de la teritorio kaj poste la senarbarigo por plukonstrui la proksiman Pondiĉeron grave difektis la pejzaĝon. Kaj la kaprinaro kaj bestaro, kiujn la najbaraj vilaĝanoj lasis vagi libere por formanĝi ĉiun etan plantidon ne aranĝis la aferon en areo ĉiujare frapata de la musono. La erozio kaj la formado de kanjonoj lasis la teron komplete sterila, la tiel nomata laterito.
Ombro kaj akvo, tio estis la nepraj necesoj de la unuaj aŭrorurbanoj. Kelkaj komunaĵoj kiel Forecomers devis iri 3 kilometrojn for por akiri akvon. La plejmultaj homoj ne havis la postulatan sperton kaj monon por krei ĉion el nenio, sed ili havis la volon. Iom post iom kaj sub ardega suno, ili fosis putojn por atingi la subteran akvon (24 metrojn sube) kaj multaj ventmotoroj estis starigitaj. Ili akiris multajn kompoŝtojn de la ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj ekkreis la unuajn arbidejojn. Malgraŭ kelkaj malakordoj kun la praloĝantoj pro paŝtaj rajtoj, la tutnovaj arbaroj estis ĉirkaŭbarataj por protekti ilin.
Situacio
[redakti | redakti fonton]Kio ekzakte estas Auroville? En 1994, franca ĵurnalisto tion skribis: "Auroville estas babelturo kie 1 000 plenkreskuloj cirkulas mopede sur ruĝlateritaj vojoj kaj strebas reinventi la mondon, kie 500 infanoj iras lernejen nudpiede kaj sen uniformo, sed parolas minimume kvar lingvojn." La urbo estas tio kaj ankoraŭ pli, ĉar oni trovas tie ekologian, spiritan kaj politikan dimensiojn kiujn La Patrino, kiu mortis kvin jarojn post la ekkonstruado, iniciatis. Konkrete, Auroville kuŝas kvar kilometrojn for de la maro, ĝi estas trairata de ununura asfalta strato (pli-malpli truoplena), unika helpo de la barata registaro. Ĝi entenas pli ol 100 domaretojn, nomatajn komunaĵoj, kies plejparto ankaŭ servas kiel gastejoj por la ĉiam kreskanta turistaro.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La urbo komence estis planita por 50 000 loĝantoj.[5] En la unuaj 20 jaroj nur 400 personoj el 20 landoj loĝis en ĝi. Dum la sekvaj 20 jaroj tiuj nombroj kreskis ĝis 2 000 personoj el 40 landoj. En 2018,[6] ĝi havis 2 814 loĝantojn (2,127 plenkreskulojn kaj 687 infanojn) el 54 landoj, dutrione el Barato, Francio kaj Germanio.[7] La komunumo estas dividita en kvartalojn kun nomoj tamilaj, anglaj, francaj kaj sanskritaj kiel Aspiration, Arati, La Ferme, Auromodel kaj Isaiambalam.[8]
Demografio
[redakti | redakti fonton]Naciecoj | Dec 2021[9] |
---|---|
Barato | 1513 |
Francio | 462 |
Germanio | 260 |
Italio | 177 |
Nederlando | 106 |
Usono | 117 |
Rusio | 82 |
Hispanio | 65 |
Britio | 67 |
Svisio | 41 |
Israelo | 50 |
Belgio | 43 |
Sud-Koreio | 52 |
Svedio | 24 |
Kanado | 26 |
Ukrainio | 22 |
Aŭstralio | 19 |
Aŭstrio | 12 |
Japanio | 13 |
Sud-Afriko | 13 |
Ĉinio (sen Tibeto) | 16 |
Argentino | 9 |
Hungario | 8 |
Slovenio | 6 |
Meksiko | 6 |
Nepalo | 6 |
Brazilo | 12 |
Latvio | 4 |
Belorusio | 4 |
Tibeto | 3 |
Etiopio | 3 |
Srilanko | 3 |
Bulgario | 2 |
Moldavio | 1 |
Islando | 1 |
Kolombio | 5 |
Ruando | 2 |
Irlando | 2 |
Ĉeĥio | 1 |
Filipinoj | 2 |
Danio | 5 |
Tajvano | 2 |
Ekvadoro | 1 |
Egiptio | 1 |
Alĝerio | 1 |
Finnio | 2 |
Irano | 9 |
Kazaĥio | 4 |
Nord-Makedonio | 4 |
Litovio | 2 |
Ĉilio | 2 |
Norvegio | 2 |
Portugalio | 2 |
Kroatio | 1 |
Indonezio | 1 |
Luksemburgo | 1 |
Polio | 1 |
Sudano | 1 |
Rumanio | 1 |
Proksimaj urbetoj
[redakti | redakti fonton]Auroville kunlaboras kun najbaraj vilaĝoj, kie loĝas ĉefe tamiloj, per la Aŭrovila Vilaĝa Agada Fondo (kiu inkludas ankaŭ aliajn projektojn). La plej granda projekto estas la Aŭrovila Vilaĝa Agada Grupo (AVAG), kiu havas programojn por virina povigo, edukado kaj financa helpo, kaj ankaŭ vendas siajn produktojn nome de AVAL, Surya kaj Kudumbam kiel socientreprena laboro.[10] Aliaj agadoj okazigataj de la fondo estas la Edukada Centro por Vivo, Aŭrovila Industria Lernejo, kultura centro Mohanam, Aŭrovilaj Sanservoj, lernejo Deepam por handikapitaj infanoj, komunuma centro Thamaraj, Saniga Arbaro Martuvam kaj la programo Streĉu Vin al la Steloj, kiu ebligas altlernejan edukadon por junaj urbetanoj.[11] Polemiko ekzistas pro perfortaj agoj laŭdire faritaj de krimuloj envenintaj el la urbetoj.[12]
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]“ | En tiu loko, mono ne plu estus la suverena moŝto. Ies persona valoro estus supere pli grava ol ies riĉeco aŭ ies socia rango. La esprimo "perlabori sian vivon" fariĝus eksvalida. Per laboro oni povus sin esprimi kaj disvolvi siajn kapablecojn dum oni helpus la tutan grupon, kiu, siaflanke, prizorgus la vivbezonojn kaj agkadrojn de ĉiuj. | ” |
—La Patrino |
Skeme, Auroville funkcias kiel kibuco. Ĝiaj loĝantoj laboras averaĝe kvin horoj tage kontraŭ iom da mono kiu sufiĉos por la elementaj necesoj. Loĝado, elektro, flegado, edukado, sportado kaj kulturo estas preskaŭ senpagaj. Tamen la salajro ne ebligas pagi aviadilon por viziti la hejmlandon, financi altgradan lernadon por la infanoj aŭ subteni longdaŭran kuracadon.
La aŭrorurbanoj, kiuj vendis sian havaĵon antaŭ ol veni aŭ la firmaestroj kies varoj eksportas eksterlanden, posedas pli altan vivnivelon ol la pioniraj loĝantoj, kiuj sin ŝovis per korpo kaj mono en la ekkonstruoj. Tio kreas neegalecon kiu kontraŭdiras la unuajn ideologiajn volojn celante esti "ŝablono pri egaleco por la Tero"[13].
La enspezo de la civito devenas de internaciaj subvencioj, apogantaj donacoj kaj imposto kiun disponigas firmaoj kaj gastoj. La monsumo estas investata por helpoj al familioj kaj prizorgado de la komunaj havaĵoj (vojoj ktp...)
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En internacia komunejo, la lingva problemo rapide fariĝas ĉefa, precipe en loko kie oni jam spertas gravajn komunikajn problemojn: Laŭ kelkaj spertuloj, Barato posedas duonon el la tutteraj lingvoj kaj tiuj povas esti tute malsimilaj. Efektive, averaĝa keralano apenaŭ povas ekkompreni tamilnadanon, kvankam la du popoloj estas najbaraj. Oni do parolas la anglan, malgraŭ la fakto ke 95% de la populacio ne komprenas ĝin. Ĝi tamen estas sisteme preferata al la hinda lingvo, kiun la registaro provas altrudi kiel ĉefan lingvon en la tuta Barato. Do, ne mirindas ke planlingvoj kiel Esperanto tre malfacile disvastiĝas en tiu medio, kiu jam spertis dekojn da lingvaj konfliktoj. Kelkaj tamen argumentas, ke ĝi facile solvus la aferon.
Tie stariĝis Auroville (laŭ francdevena nomo), apud Pondiĉero, eksa franca kolonio, kiu fatale kaj eksponenciale tamiliĝas kaj angliĝas. Antaŭvidante tiun gravan problemon, kiu povas riveliĝi mortiga por la disvolviĝo de la civitanoj, 'La Patrino' decidis oficialigi kvar lingvojn en Auroville:
- La angla, «ĉar ĝi estas la internacia lingvo».
- La tamila, «ĉar ĝi estas la loka lingvo».
- La franca, ĉar multaj francoj loĝas en Auroville, ĉar la 'La Patrino' estis parte franca, kaj ĉar Pondiĉero apudas.
- La sanskrita, «ĉar ĝi estas la lingvo de kleruloj» kvankam ĝi ne plu estas parolata en Barato aktuale, ĝi naskis multajn idojn kiel la hinda, la bengala ktp... parolataj en norda Barato.
Nun ekzistas en la civito pluraj dekoj da malsamdevenaj estuloj kompreneble parolantaj siajn proprajn denaskajn lingvojn. La etnoj estas proksimume apartigeblaj tiel:
- 33% da baratanoj, t.e. tamilnadanoj, kiuj decidis eniri la komunaĵon (eĉ se ĉiaokaze ili vivas tuj apude) sed ankaŭ nord-baratanoj kiel bangalanoj ktp...
- 33% da francoj kaj germanoj, la du popoloj la plej gravaj komence.
- 33% da aliaj popoloj, kies plej gravaj estas usonanoj, nederlandanoj, koreoj...
Sume, kunvivas pli ol 30 naciecoj en tiu utopiejo.
Pli kaj pli, la lingvo kiu elpuŝas la aliajn tri estas la angla. Efektive, ĝi jam estas la rezerva lingvo de baratanoj kaj ĉiuj turistoj pli-malpli konas ĝin. Tamen, popolanoj kiel precipe francoj aŭ koreoj nun konfesas ne partopreni en kelkaj publikaj debatoj (en la angla, kompreneble) pro lingvaj malfacilaĵoj. La lingva demando do estas ankoraŭ tikla en la urbo. Des pli ke nun pli kaj pli disvolviĝas nova lingvo, la "aŭrorurba lingvo", kiu elprenis partojn el la ĉefaj lingvoj (la tamila, la franca, la germana kaj precipe la angla) por krei komunikilon.
Lingva laboratorio
[redakti | redakti fonton]La Language Lab (laboratorio de lingvaro) kie troviĝas lernlibroj, lernprogramaroj en multaj lingvoj proponas ankaŭ lingvan kurson en kelkaj lingvoj (la sanskrita, la angla, la franca, la itala, la hinda, la tamila ktp...). Rimarkinde estas ke planlingvoj kiel esperanto aŭ ido estas tute forlasitaj (verŝajne pro nescio). Foje ja okazas kurso de Esperanto se estas kaj instruisto kaj studentoj.
Lernado
[redakti | redakti fonton]“ | ’‘Auroville’’ estos la loko por ĉiama edukado, konstanta progreso de junuleco, kiu ne maljuniĝas. | ” |
—La Patrino |
Ekzistas pluraj lernejoj, vartejoj kaj infanĝardenoj kun originaj instrumetodoj: nenia noto, diplomo aŭ aliĝo al supera grado! Aplikiĝas en la lernejoj la kleraj teorioj de unu el la plej famaj barataj filozofoj, politikistoj kaj poetoj: Sri Aŭrobindo, kunfondinto de la civito.
La unua principo de vera instruado estas ke nenio estu instruenda! La instruisto ne estas lernigisto nek lernejestro, li estas helpisto kaj gvidisto. Lia laboro konsistas el sugesti kaj ne trudi. Fakte, li ne formas la lernejanan menson sed li nur montras kaj kuraĝigas al li kiel plibonigi liajn konilojn.
La unua lernejo konstruita tiel nomiĝis Last school (lasta lernejo). Unu jaron poste -la aŭrorurbanoj estas aparte multobliĝemaj- la dua naskiĝis sub la nomo de No school (neniu lernejo). Dum iom da tempo, infanoj eĉ ne plu iris lernejen sed anstataŭe lernis senpere ĉe manlaboristoj, artistoj, farmistoj la konkretajn konojn. Tiu generacio scias kiel uzi siajn dek fingrojn, sed kelkaj ne scias kiel legi aŭ skribi.
Nuntempe ekzistas ia kompromiso: la 700 infanoj, ĉiuj naciecoj kaj rasoj miksitaj, lernas de bonvoluloj kiuj kontraŭpezas siajn mankojn pri instruaj trejnadoj per persona plena engaĝiĝo por lernigi bonhumore, debatante kaj spertante. La "perantoj de la kono" tiel sinsekvas dum la tuta tago por enkadrigi la plej diversajn atelierojn: la kutimaj subjektoj (lingvoj, matematiko) sed ankaŭ jogon, skulptarton, poezion, teksadon, naĝadon, teatron, tajĝiĉuano ktp...
Se strikte paroli pri konstatiĝo, la etaj aŭrorurbanoj malfruas je almenaŭ du jaroj kompare kun la lernantoj de kutimaj lernejoj en Barato, Koreio aŭ Usono, sed ili estas viglaj, memfidaj, lertaj, kreemaj kaj sportemaj kaj rege scipovas almenaŭ tri lingvojn.
Problemoj okazas kiam studentoj trafas superan lernadon: tiaj lernejoj ne ekzistas aŭrorurbe kaj la barataj universitatoj ne toleras fremdulojn. Flanke, la eŭropaj aŭ usonaj altgradaj lernejoj postulas naciajn diplomojn. Ne facilas sperti apartajn metodojn kiam la plimultoj ne sekvas vin!
Sekureco
[redakti | redakti fonton]Reguligaj instancoj estas komisiitaj por solvi konfliktojn. La ĉiusemajna gazeto regule ilin recenzas kaj detalas. Tamen, la situacio draste ŝanĝis de 1968, ĉar la flaŭro, la faŭno kaj ankaŭ medicinaj, edukaj kaj kulturaj instalaĵoj eksplode floris. Tiel ke kelkaj Aŭrorurbanoj nun povas ŝajni pavi je riĉeco kaj havaĵpleno. Ĝi kontrastas kun la tuj najbaraj barataj vilaĝoj kies vivkondiĉoj estas bazaj (ili plejparte apartenas al la plej malaltaj kastoj), sed ankaŭ kun la plej mizeraj aŭrorurbanoj. De kelkaj jaroj multobliĝis rompŝteloj kaj poŝŝteloj precipe sur la tervojoj dum noktoveno. Depost seksatenco kontraŭ usona studentino, oni nun konsilas al virinoj (precipe turistaj) ne eliri post la 6-a vespere kaj ne surhavi provokemaj aŭ seksallogaj vestoj.
Komence de 2004, okazis elektroŝoko, kiu kreskigis la psikozan etoson: franca farmisto kiu loĝis en izolita areo plendis post agreso kaj minaco, ĉar li provis kontraŭataki rompŝtelistojn. Kelkaj monatoj poste, li estis maĉete pecigita. La barata aŭtoritato tuj prizorgis la aferon kaj estis legeble iom poste en The Hindu (unu el la plej gravaj anglalingvaj barataj gazetoj) ke la supozita kulpulo mortis hospitale pro vundoj dum polica pridemandado. Oni konkludis ke la polico turmentis lin por eltiri informojn, kaj li finfine mortis, sen alia procezo. Polico retrovis la ŝtelaĵon kaj redonis duonon da ĝi al la familio de la aŭrorurba mortigito.
Depost tiu sanga evento, elektitaj bonvoluloj sekvis memdefendajn kursojn kaj patroladas nokttempe tra la terstratoj de la civito.
Spiriteco
[redakti | redakti fonton]Laŭ la kredo de La Patrino, la epoko de religio estas malantaŭ ni kaj oni devas krei lokon por epoko de spiriteco transcendante religion, konforme al la ĉarto de Auroville' kiu diras "neniuj religioj"[14] 10.
En Auroville, por eviti religiajn konfliktojn, ne eblas konstrui templon, kirkon, moskeon, sinagogon aŭ alian preĝejon. La centra konstruaĵego de la civito, la matrimandiro, kiu aspektas kvazaŭ sfero kovrita de orornamitaj diskoj, estas proponita kiel ejo por mediti.
Urbaniĝo
[redakti | redakti fonton]Eblas apartigi la loĝantojn en tri kategorioj, eĉ se ĉiuj el ili kunfandiĝas sur la stratoj de la civito:
En la plejparto de la aŭrorurbaj butikoj, mono ne estas la interŝanĝilo. Konforme al la skemo de Ŝri Aŭrobindo, mono ne plu estas valida en la urbo. Ĉiuj preterpasantoj, fulmvizitantoj ne povas aĉeti ion ajn en Auroville. Ĉiu turisto kiu deziras viziti la urbon kaj "intime" trafi ties loĝantojn devas unue registriĝi ĉe la Financial Center (financejo) kaj deponi monon (parto el ĝi rekte iros al la civita konto, kiel monata imposto) kaj konsekvence akiri gasto-karton.
Gastoj
[redakti | redakti fonton]Per tiu karto kaj ĝia sekreta kodo oni povas pagi ĉion en la urbo, sub la evidenta kondiĉo regule provizi sian konton per rupioj, eŭroj, dolaroj, enoj, pundoj ktp... Tiu sistemo ebligas kontroli la irojn kaj reirojn de tiuj kiuj implikiĝas minimume en la aferoj de tiu utopiejo. Tiu karto utilas ankaŭ kiel legitimaĵoj, kaj pli gravas ol via pasporto en la civito.
Ekipite per tiu "aŭrorurba pasporto kaj kreditkarto" la guests (gastoj) povas finfine dormi en gastejoj, manĝi en restoracioj kaj povas bonvole helpi ĉe laborejoj aŭ partopreni kursojn. La prezo de la gastejoj povas varii de cent rupioj nokte al pli ol mil rupioj nokte, kaj la vivo restas pli multekosta ol en Barato. Kelkaj gastejoj pli kaj pli similas al riĉa feriejo kun naĝejo, sportejo, televidĉambroj, retejoj kaj luksaj dormoĉambroj. La gastoj estas tamen ofte flankenpuŝitaj pro sia efemereco kaj sia kutima nekoneco -kelkfoje ankaŭ malestimeco- pri la civita filozofio kaj spiriteco.
Novalvenantoj
[redakti | redakti fonton]Kiam gasto kutimiĝas en la komunaĵaro kaj decidas definitive sin ŝovi en la konstruado de la urbo, same spirite kiel mane aŭ arte, ŝi aŭ li povas peti de oficialaj instancoj komenci la fazon de new comer (novalvenanto). T.e. ke antaŭ ol ĝoji vivadon egalrajta kun la aliaj pli maljunaj loĝantoj, la novalvenanto devas resti du jarojn dum ŝi aŭ li pagas ĉion propraekonomie. Ŝi aŭ li ankaŭ nepras "enradikiĝi" en la socia vivo, kaj plenumi utilan laboron por la komunaĵo. Poste, se ĉio glatas, ŝi aŭ li establiĝos kiel vera civitano.
Malgracian taskon do realigas la membroj de la eniriga komisiono kies legitimeco kaj elektoj estas regule kontestitaj. Kelkfoje antaŭjuĝita kiel fiska kaj tropika paradizo (laŭ kelkaj aŭrorurbanoj, tiu estas cetere tute prava takso), la komisiona celo resumas forpeli la simplajn ekonomiajn elmigrintojn fidante akceptajn kriterojn, kiuj teorie ebligas rekoni la sincerajn petantojn. Tiel la novalvenanto disponas pri jarparo por montri al ĉiuj ke ŝi aŭ li ne estas danĝera psikopato kaj harmonie kunestas kun siaj najbaroj. Oni akuzas tiujn parametrojn emi rifuzi junulojn (ofta manko je mono), artistoj (ne sufiĉe produktivemaj), gravedaj virinoj aŭ "embarasitaj" de bebo (ne disponebla por laboro), maljunuloj kiuj ne enspezas regulan emeritan pension ktp...
Laŭ la t.n. klaĉuloj, restas nur la riĉuloj, kiuj vendis siajn bienojn antaŭe, kiuj dungas servistaron, ne laboras matene, siestas posttagmeze kaj, certaj je siaj plenpovoj, tute fajfas pri la urbaj objektivoj.
La novalvenantoj ankaŭ ofte malfacile trovas loĝejon ĉar la gastejestroj kutime preferas ludoni ĉambron al gastoj, kiuj estas pli mondonaj.
Rezidantoj
[redakti | redakti fonton]Tiu estas la tria kaj lasta etapo de aŭrorurba vivo. Ekzistas multaj profesioj en la civito. Kompreneble ankaŭ eblas elpensi novan revolucian laboron. Eĉ instaliĝis potencaj firmaoj kies produkto vojaĝas tutmonden.
Registaro
[redakti | redakti fonton]La Patrino konsideris ke Auroville estu regata de "klera" spirito kiu kontrastus kun la kutimaj demokratiaj estroj per forestiĝo de bazaj kaj malpuraj kontingencoj kiel riĉiĝo aŭ famiĝo kaj tuta dediĉiĝo al la spirita pluvivo de la civito, kie ĉiu estu serĉanta sian mion por pli da ĉiutaga feliĉo. Sed bedaŭrinde, ne trafante tiun "novan homon", ili nepris elturniĝi alie.
En Barato, Auroville profitas de statuto de "Fondaĵo" diseriĝanta en tri administraj korpoj:
- Administra konsilio (elektita de barata registaro, por ke la naciaj leĝoj estu respektitaj.
- La Working comittee (laboranta komitato) konsistas el sep civitanoj kiujn oni balotas por tri jaroj.
- La kunvenantaro de la rezidantoj (komponita el la plej malnovaj kaj influaj aŭrorurbanoj)
Aldoniĝas kelkaj aroj de laborantoj, kiuj kutime pli sukcesas taŭzi unu la alian ol vere antaŭenpuŝi aĵojn. Kiel konsentas la civita gazeto:
La administrado dependas de la rezidantaj bonvolo kaj kunagado ĉar ne ekzistas por tiel diri kolektivaj strukturoj, kiuj diligente atentas, ĉu decido estas taŭge aplikata. Decidon oni ofte faras post longa procezo; nuntempe ne jam ekzistas procedo akceptita de ĉiuj por fari komunajn decidojn.
La ĉiumonataj publikaj kunvenoj, supozeble ekzemplo de rekta demokratio, suferas de kreskanta malinteresiĝo pro siaj kutimaj disvolviĝoj: kelkaj anoj de la laboranta komitato sidante antaŭ la kunvenantaro lokita kvazaŭ duoncirklo senlace revuas la tagordajn temojn, kiujn ili mem aranĝis, por poste nur pasigi la mikrofonon al tiuj kiuj petas parolon. Bedaŭrinde, kiam iu balbute aŭ agace ekprezentas sian tiklan problemon, lia/ŝia interveno estas ofte mallongigita. La personoj, kiujn oni tiel forpetis, ofte foriras kolere kaj incitite. Krome, la uzata lingvo estas la angla, kiun parto de la civitanoj ne bone mastrumas. Tial malfacilas voki por problemo sia! Post la kunveno, ĉiu povas legi en la gazetoj la raporton kiu recenzas la faritajn decidojn. Cetere, tre malfacilas ekscii kiu vere faras la decidojn.
Auroville estas do politike ia konfuze organizita anarĥiejo tute ne demokratia, kiu tamen funkcias kaj daŭras de pli ol 30 jaroj.
Aspekto de la civito
[redakti | redakti fonton]Auroville devas nun alfronti unu el la plej gravaj problemoj de sia historio: sia arkitekta orientiĝo. Kunestas multo da profesiuloj, kun inter ili, artistoj, gastigantaj manaĝeroj ktp... sed la du plej gravaj premgrupoj konsistas el arbaristoj kaj arkitektoj. La civita arbaro estas efektive impresiga pruvo de la civitana laboro, kaj multe signifas por kelkaj aŭrorubanoj. Prave, ĉar la komenca grupo fakte revivigis ĉiun tiean regionon. La kvin milionoj da arboj plantitaj en baldaŭ 40 jaroj ne estis industria plantado por poste ekspluati la lignon sed vera provo imiti naturan fenomenon kaj miksi malsamajn specojn de arboj, kelkfoje malaperintaj de pluraj jarcentoj. Tiel, la urbo estas dividita en pluraj cirkloj: estas centra cirklo, ene de kiu stariĝas la domoj kaj la komunaj konstruaĵoj, la urba centro, kaj rande de tiu regiono estas alia cirklo kiu ĉirkaŭas la unuan: la verda zono (green belt), kie supozeble estas foliriĉa arbaro. Fakte, ne estas tiel simple en la ĉiam konstruiĝa civito kaj la du regionoj estas ofte imbrikataj, des pli ke la tamilaj vilaĝoj ja malsimpligas la aferon. Jen la afero nun, sed en 1968, kiam La Patrino volis starigi sian spiritan utopiejon, ŝi imagis, kune kun la tiutempaj arkitektoj, organizo de domoj laŭ preciza plano, tiel ke la urbo, vidata per satelito, aspektus kiel giganta galaksio. Tiu projekto estis planita laŭ la 60-jaraj konstrumetodoj kaj farscioj, kiuj deposte fariĝis eksvalidaj kaj kritikataj de multaj personoj pro sia ekologia sensencaĵo.
Do, nun oni alfrontas turnopunkton, ĉar oni devas elekti ĉu oni blinde sekvas la dirojn de La Patrino kaj komencas betoni la arbaron por krei etajn apartamentojn, kiuj aspekte revolucius la civiton, igante pli urban ŝajnon, ĉu oni decidas ke preferindas konservi nedifektitan arbaron kaj konservi la "aŭrorurban vivmanieron". Multaj faktoroj tamen estas konsiderindaj: La Patrino projektis kunvivigi 50 000 aŭrorurbanojn kaj nuntempe, dum kunestas nur 2 000 personoj, jam okazas turmentoj por pligrandigi la civiton kaj aĉeti bienon al najbaraj tamiloj. Se oni ne trovas konsenton kaj kontraktas aranĝon por pliampleksigi la urbon, oni ja devigas densigi la centron, kaj konsekvence tranĉi arbojn kaj ternivele neniigi belajn domojn kiujn la unuaj pioniroj konstruis permane (kaj eble ame) por estigi ortajn kubojn eriĝantajn en dekojn da malgrandaj ĉambroj. Ankaŭ utilas skribi ke oportunus al kelkaj firmaestroj konstrui domarojn kaj koncizigi arbojn, ĉar tio reprezentas multe da laboro kaj mono.
Gratuloj kaj kritikoj
[redakti | redakti fonton]- Por multaj eŭrop- aŭ nordamerikdevenuloj, Auroville estas ia alirpordo, per kiu ili alvenas al Barato, ĉar rekta enamasiĝo en la naskiĝlando de Gandhi kelkfoje restas violenta por turistoj. Auroville do estas komforta ejo, kie oni alproksimiĝas al la barata baza universo (la vilaĝanoj najbaraj apartenas al la plej malaltaj kastoj), kaj samtempe, kie oni kunvivas kun samlandanoj kaj renkontas personojn, kiujn oni ne rekte trafus en sia propra lando. Ekzistas ankaŭ iaj hipiaj ombroj, kiujn multaj turistoj en Barato celas.
- Aŭrorubo estas civito kie tre facilas sciuri, kie floras multaj kuraĝaj entreprenoj, kie aktiviĝas deciditaj energioj kaj, laŭ kelkaj, kie troviĝas spirita intensa ĉeesto, kiu helpas realigi sian memon.
Kelkaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Visitors center (Vizitantejo): ampleksa konstruaĵo arkitekte ellaborita por bonvenigi la turistojn. Estas fotaro de la unuaj jaroj de Auroville, multaj libroj vendataj, kaj restoracio. Ankaŭ ekzistas amfiteatro kie kelkfoje okazas spektaklojn. Ambaŭ mono kaj aŭrorurba karto akceptitaj.
- Bharat nivas (Barata domo): kulturejo de la urbo. Ĝi konsistas el ekstera kaj interna vastaj amfiteatroj, kinejo, biblioteko, ktp...
- Pour tous (Por ĉiuj): La plej granda superbazaro de Auroville kie nur aŭrorurba karto estas akceptata.
- Language laboratory (Laboratorio de lingvaro): Komuna ejo kie eblas konsulti lernolibrojn en diversaj lingvoj, perkomputile lerni lingvojn (angla, franca, hispana, hinda) laŭ la lingvoakcelila metodo Tomatis kaj partopreni kursojn.
- Cuisine solaire (Suna kuirejo): Vasta kaj malmultekosta (25 rupioj/manĝoj) restoracio por la aŭrorurbaj rezidantoj. Male, estas relative multekosta (80 rupioj/manĝoj) por la gastoj, kiuj devas por manĝi antaŭe rezervi.
- New Creation Corner (Novkreaĵa angulo): Restoracio apud la gastejego New Creation. Ĝi estas klasika restoracio, kun kelneroj, kaj konsekvence estas pli multekosta (almenaŭ 100 Rpj/manĝoj). Kaj mono kaj karto akceptitaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (angle) Auroville, la urbo de aŭroro, en la retejo sriaurobindosociety.org. Pri la decido ne esperantigi la nomo ankaŭ vidu la diskutpaĝon.
- ↑ (france) Auroville: Utopia urbo… kaj tute reala, Sputniknews, 06.02.2016 :
- ↑ (fr) Auroville
- ↑ Census - Auroville population. Auroville. Arkivita el la originalo je 25-an de decembro 2014. Alirita 25-an de decembro 2014. Arkivigite je 2014-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Auroville resume Oficiala retejo. Aktualigita 30-an de marto 2016. Alirita 28-an de majo 2016
- ↑ Auroville Résidents Service Breakdown by nationality – Total 2953. Arkivita el la originalo je 2021-09-22. Alirita 7-an de decembro 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-09-22. Alirita 2022-04-28.
- ↑ Nombrado en majo 2016 Oficiala retejo de Auroville alirita 28-an de majo 2016
- ↑ List of neighbourhoods. Arkivita el la originalo je 5-an de junio 2008. Arkivigite je 2008-06-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-05. Alirita 2022-04-28.
- ↑ Census December 2021 - Auroville population | Auroville. Alirita 2022-03-18.
- ↑ Auroville Village Action Group (AVAG). Auroville.
- ↑ Auroville Village Action Trust. Auroville.
- ↑ Trouble in Utopia
- ↑ (angle) La celo de Auroville estas realigi omarunuecon Arkivigite je 2011-02-23 per Wikiwix, en la sito www.auroville.com :
- ↑ (en) Edward Quinn, Critical Companion to George Orwell, Infobase Publishing, 2009, 450 paĝoj, p. 54-55 (Auroville) : «In spite of the Mother's belief that the age of religion is past and is to be supplanted by a spiritual age beyond religion, the Auroville Charter states pointedly, "No religions." »
Aliaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]- Ekovilaĝo
- Intenca komunumo
- Arcosanti en Arizono kie loĝas pli-malpli 150 personoj.
- Findhorn en Skotlando kie loĝas pli-malpli 1 000 personoj.
- Kaufungen
- Tamera
Bibliografio en Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Paweł Kowalczyk, Ruĝaj vojoj de Auroville - Volontulado en Barato kaj la mondo de tamilaj vilaĝetoj, elpoligis Ewa Grochowska, Eldonejo Espero, 2021, 290 paĝoj, ISBN 978-80-99902-31-3
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.auroville-international.org Auroville Internacia angle