Saltu al enhavo

Ernst Boris Chain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 05:22, 29 jun. 2023 farita de Sj1mor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Ernst Boris Chain
Nobel-premiito
Persona informo
Ernst Boris Chain
Naskiĝo 19-an de junio 1906 (1906-06-19)
en Berlino
Morto 12-an de aŭgusto 1979 (1979-08-12) (73-jaraĝa)
en Castlebar
Religio judismo vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1939–)
Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Imperial College School of Medicine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Anne Beloff-Chain (en) Traduki (1948–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo biokemiisto
universitata instruisto
kemiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Biokemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en OksfordoRomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernst Boris Chain (naskiĝis la 19-an de junio 1906, en Berlino, mortis la 12-an de aŭgusto 1979, en Castlebar, Graflando Mayo, Irlando) estis brita biokemiisto. Rekompencis lin la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino[1] en 1945, kun Howard Florey kaj Sir Alexander Fleming, por la ekstrakto de penicilino.

Li en 1930 finis la studadon de kemio en la universitato de Berlino, kaj en 1933 translokiĝis al Britio, pro sia juda deveno kaj sekve de ekrego de la nazioj. Unue li pluesploris en la universitato de Oksfordo, ekde la jaro 1935 en la Universitato de Kembriĝo. Post la Dua Mondmilito li translokiĝis al Romo por tie labori en la Instituto Supera de Sano. En Romo, li daŭrigis labori pri penicilino sed ĉefe klopodis kulturi ergotfungo en fermentejo por produkti ergotoalkaloidojn. Li sukcesis produkti lisergan acidon danke al Claviceps paspali. En 1964 kaŭze de akuzoj pri sia administrado de la la Instituto Supera de Sano, li devis reveni al Britio por gvidi la biokemian departementon de la Imperia Kolegio de Londono. Tie li daŭrigis labori pri ergotoalkaloidojn. Li estis nobeligita en 1969.

Post sia emeritiĝo, li translokiĝis al la marborda vilaĝo Mulranny proksime de Castlebar en la okcidento de Irlando. En la lastaj du jardekoj de sia vivo, la juda identeco iĝis pli kaj pli grava al li, kaj li engaĝiĝis en pluraj judaj sociaj projektoj.