Saltu al enhavo

Kalevipoeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 05:14, 24 jun. 2024 farita de Sj1mor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Kalevipoeg
skribita verko • popola eposo
Aŭtoroj
Aŭtoro Friedrich Reinhold Kreutzwald
Lingvoj
Lingvo estona lingvo
Eldonado
Eldondato 1857
Ĝenro epopeo
Loko de rakonto Baltio
vdr

La Kalevipoeg (esperante: "Filo de Kalev") estas la nacia eposo de Estonio.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La eposo konsistas el iom pli ol 19.000 versoj en 20 kantoj. Ĝi baziĝas sur motivoj el estonaj legendoj kaj popolaj kantoj kaj kunmetiĝis ekde la jaro 1850 fare de la (malgraŭ la germanlingva nomo estona) verkisto Friedrich Reinhold Kreutzwald. La precipajn motivojn la verkisto prenis el diversaj mitologiaj legendoj pri la giganta heroo Kalevipoeg (estone por "Filo de Kalev"). En estonaj legendoj, aparte el la oriento de la lando, Kalevipoeg ĵetas grandegajn ŝtonojn direkte al siaj kontraŭuloj. Li formas pejzaĝojn, ŝanĝas la fluon de riveroj kaj fondas urbojn. La karaktero de la giganto estas ŝanĝiĝema: foje li helpas al suferantaj homoj, foje li estas neantaŭkalkulebla, perforta detruanto. La legendoj pri li do similas al aliaj mitologiaj rakontoj pri gigantoj el Baltio kaj Skandinavio. Aparte al la finna nacia eposo Kalevala ekzistas multaj similaĵoj.

En la konservitaj popolaj kantoj ekzistas tre malmultaj indikoj pri la personaĵo de Kalevipoeg. En la estona literaturo la personaĵo unuafoje temiĝas en la 17-a jarcento fare de la verkisto Heinrich Stahl. Konkretaj ideoj skribe fiksi la rakontojn, ekestis post la publikigo de la finna nacia eposo Kalevala en Finnlando dum la jaro 1835. Germanlingva baltiano, kiu romantike subtenis la movadon pri estona kultura rekonsciiĝo, s-ro Schultz-Bertram, levis la ideon en la "Klera Estona Societo" (Õpetatud Eesti Selts) kaj unu el la fondaj membroj de la societo, la kuracisto Friedrich Robert Fählmann, dum 1839 verkis unuan skizon pri nacia eposo.

Post la morto de s-ro Fählmann dum la jaro 1850 ties amiko Friedrich Kreutzwald estis taskigata daŭrigi la laboron. Post komencaj planoj publikigi la eposon Kalevipoeg germanlingve kaj en formo de romano, li decidiĝis pri la tradicia estona lingvo kaj pri formo versa, kiu similas al tiu uzita en la eposo Kalevala. El la popolaj kantoj, li havis malmultajn originajn tekstojn uzeblajn, kaj mem kreis la plejparton de la eposo surbaze de la tiutemaj tradiciaj rakontoj. Iuj tekstopartoj estas libere inventitaj de F. Kreutzwald, por doni al la tuto rakontan strukturon kaj por plenumi la taskon samtempe krei verkon edukan kaj konsciigan pri la estona popola historio. Sekve en la nuntempa versio de la eposo nur okono de la versoj estas origine tradiciaj, kaj la restaj sep okonoj estas imitaĵo de ties stilo.

La unua versio de la eposo kun 13.817 versoj el la jaro 1853 pro cenzura kritiko de la Rusa Imperio, kiu okupis Estonion, ne povis esti publikigata. Dua, profunde prilaborita versio kun 19.087 versoj aperis en pluraj partoj kiel akademia publikigo de la Klera Estona Societo inter la jaroj 1857 kaj 1861. Tiu publikigo ankaŭ enhavis germanlingvan tradukon. Dum la jaro 1862 publikiĝis nur minimume mallongigita eldono kun 19.023 versoj por la ĝenerala publiko.

La eposo dum la sekvaj jardekoj – tute laŭ la intenco de la kreinto – havis grandan signifon por la rekokonsciiĝo pri la propra kultura kaj nacia identeco en Estonio. Krome la verko kreis lirikan lingvaĵon en la estona lingvo, kiu ĝis tiam estis nekonata.

Prilaboroj kaj adaptoj

[redakti | redakti fonton]

Okaze de la 200-a naskiĝtago de Friedrich Reinhold Kreutzwald la svisa reĝisoro Markus Zohner (Lugano) dum la jaro 2003 en Talino surscenigis la eposon teatre sub la parte anglalingva nomo "Kalevipoeg - The cool estonian epic". La teatra produktaĵo, kiu estas kuna verko de la Talina teatro kaj la teatra kompanio de Markus Zohner el Lugano, post la premiero turneis tutmonde.

Kalevipoeg en Esperanto

[redakti | redakti fonton]
''Kalevipoeg''
Kalevipoeg
Kalevipoeg
Aŭtoro Friedrich Kreutzwald
Eldonjaro 1975
Urbo Tallinn
Eldoninto Eesti Raamat
Paĝoj 86
vdr

Fragmentoj de Kalevipoeg en la traduko de Hilda Dresen aperis en Tallinn ĉe Eld. Eesti Raamat en 1975 (85 p.). Lingve kontrolis Henrik Seppik. Antaŭparolon de Eduard Laugaste tradukis Henrik Seppik. La ilustraĵojn pentris Oskar Kallis. Sur la kovrilpaĝo estas prezentita Kalivipoeg en Infero de Oskar Kallis.

La libro estas eldonita en kvanto de 7 000 ekzempleroj, sed jam fine de 1976 la eldonkvanto elĉerpiĝis[1].

La fragmentoj publikigitaj en la esperantlingva eldono estis jenaj:

  • Enkonduko, 1-12, 54-92, 116-127, 166-214,
  • Unua Kanto, 126-358,
  • Dua Kanto, 350-477,
  • Tria Kanto, 435-540, 747-851,
  • Kvara Kanto, 125-390, 456-488,
  • Sesa Kanto, 846-890,
  • Oka Kanto, 36-88,
  • Naŭa Kanto, 1-128, 659-676, 769-924,
  • Deka Kanto, 889-974,
  • Dekunua Kanto, 1-67, 188-211, 738-970,
  • Deksepa Kanto, 755-851,
  • Dudeka Kanto, 536-551, 1004-1054.[2]
Citaĵo
 Danke al Eesti Raamat, tradukoj el la estona literaturo jam de kelkaj jaroj venas riĉigi Esperanton: "Kuŝanta Tigro" de Lilli Promet kaj "Okupacio" de E. Krusten. Nun aperis libro kun fragmentoj de la nacia eposo "Kalevipoeg" en bela poezia traduko. Kreutzwald verkis la eposon el popolaj legendoj en la 19a jarcento. Kalevipoeg estas la nomo de pratempa heroo; la poemo kontribuis al la lukto por estona libereco kaj por la rajtoj de la estona lingvo. Dum jarcentoj la oficiala lingvo estis la germana, kiun parolis la terposedantoj kaj ĉiuj influhavaj personoj; la lando estis sub rusa regado, kaj per sia verko la patrioto Kreuzwald donis al la Estonoj fidon kaj fieron pri ilia propra lingvo kaj kulturo.
En la eposo la poeto kantas kiel gvidanto kaj vojmontranto de sia popolo. Tio ŝajnas al mi pli inda je poezio, ol la moderna ideo ke la poeto parolas pri si mem kaj pri siaj propraj sentoj. El Kalevipoeg ni lernas nenion pri Kreuzwald, sed multon pri la homoj de Estonio, aŭ pli ekzakte, pri la homoj ĝenerale kaj lia rilato al la vivmedio. La poezio bazita sur la praaj legendoj de la Nordo, Kelevipoeg de la Estonoj, kaj ankaŭ Kalevala, la eposo de la najbara kaj parenca finna popolo, malfermas al ni pordon al pratempa mondo neniam tute forgesita, en kiu homoj vivas en komunumo kun la naturo, kun bestoj kaj arboj. Kiu opinias, en la vortoj de Spinoza, ke "la plej granda bono estas la scio pri la unueco de la homa menso kun la tuta naturo", legos ĉi tiun poezion kun speciala intereso; laŭ mi ĝi vivos, kiam multaj modernismoj jam estos eksmodaj. Tia poezio bezonas spertan tradukanton, kaj neniu povus esti pli taŭga ol Hilda Dresen, la estona poetino, kiu jam donis al ni sian originalan poemaron "Norda Naturo". La vortfarado kaj lerta uzo de aliteracio estas elstaraj. La traduko meritas, ke oni citu multajn ekzemplojn por vedebligi la eblecojn de nia lingvo bildigi kaj elvoki...
La verko estas ilustrita per belaj kolorbildoj. 
— [3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kurte №4
  2. Friedrich Kreutzwald, Kalevipoeg, 1975, Tallinn, Eesti Raamat. 86 paĝoj.
  3. 1975, Albert Goodheir, Esperanto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]