Saltu al enhavo

Kromio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kromo estas kemia elemento en la perioda tabelo kun la simbolo Cr kaj la atomnumero 24. Ĝi estas brila transirmetalo kun alta frostopunkto, utila en alojoj. Kromo havas nek odoro nek gusto, kaj ĝi estas fleksiĝema.

Kromo
  • Simbolo: Cr
  • Atomnumero: 24
  • Atompezo: 51.9961(6) g·mol−1
  • Kemia Serio: transirmetalo
  • Denseco: 7.19 g·cm−3
  • Frostopunkto: 2180 K (1907 °C, 3465 °F)
  • Bolpunkto: 2944 K (2671 °C, 4840 °F)
  • Eltrovinto: Johann Gottlob Lehmann


Historio

La 26-a de julio 1761, Johann Gottlob Lehmann trovis oranĝkolora-ruĝan mineralon en Uralo, kiun li nomis Siberia ruĝa plumbo. Li pensis, ke tiu mineralo estis plumba kombinaĵo kun seleno kaj fero, sed ĝi estis plumba kromito (PbCrO4), kiu nun nomiĝas angle crocoite. En 1770, Peter Simon Pallas vizitis la sama ejo kaj trovis tiu sama ruĝa "plomba" mineralo. Ĉi tiu mineralo estis tre utila kiel pigmento, do sia uzado kiel farbo populariĝis. Ankaŭ, flava koloro kreita de krokoito populariĝis kiel moda koloro.

En 1797, Louis Nicolas Vauquelin ricevis krokoiton. Li produktis kroman oksidon (CrO3) per miksado de crocoite kaj HCl. En 1798, Vauquelin produktis metalan kromon per lignokarba forno. Li trovis kromon en gemoj kiel rubeno kaj smeraldo. Li sukcesis izoli puran kromon.

Dum la 1800-oj, kromo estis uzata kiel farbo kaj tanada salo. Nun ĝia uzado estas primare (85%) en metalaj alojoj. Ĝi estas ankaŭ uzata en la kemiaj kaj metalaj industrioj.

Kromo nomiĝis pro la greka vorto "Chrôma", ĉar estas multaj da koloraj kombinaĵoj kun kromo.


Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-kemio