Philip Buttinger
Aspekto
Nederlanda esperantisto - Brita esperantisto
Philip BUTTINGER (naskiĝis 1924 - mortis la 29-an de novembro 1993) estis dumviva membro de UEA.
Denaske nederlandano, li loĝis de post la milito en Londono, kie li dum multaj jaroj instruis E-on en vesperaj klasoj. Dum la lastaj jardekoj li tranoktigis milojn da esperantistoj en sia domo (li estis fakdelegito pri gastigado). Ĵus aperis lia Aŭtobiografio de nederlanda SS soldato en Anglio (1993).