Saltu al enhavo

Växjö

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 56° 52′ 48″ N 14° 48′ 00″ O / 56.88000 °N, 14.80000 °O / 56.88000; 14.80000 (mapo)

Situo de Växjö en Svedio.

Växjö estas urbo de suda Svedio, en la regiono Småland. Ĝi havis 55 600 loĝantojn en la jaro 2005. Växjö estas la administra, kultura kaj industria centro de la moderna sveda provinco Kronobergs län. Ĝi estas cetere la sidejo de la episkopejo de Växjö.

La nomo de la urbo devenas onidire de la svedaj vortoj "väg" (vojo) kaj "sjö" (lago) : ĝi rilatas al la vojo super la frostita lago de Växjö, kiun farmistoj uzis vintre por atingi la vendoplacon (kiu poste fariĝis la urbocentro).

Ekonomio

La universitato de Växjö havis 14 mil studentojn en 2004. En la urbo troviĝas pluraj gravaj firmaoj kiel AlstomAerotech Telub. Växjö gastigas la nacian muzeon pri vitro [1] kaj proklamis sin kiel la "ĉefurbo de la reĝlando de Kristalo", sed de la "reĝlando de Meblaro"[2].

Sveda Elmigrula Instituto

En Växjö situas la Sveda Elmigrula Instituto [3], kiu estis establita en 1965 apud la lago, kore de la urbo. Ĝi entenas arkivojn, librejon, muzeon kaj serĉcentron rilate al la amasa sveda elmigrado al Usono, kiu okazis inter 1846 kaj 1930.

Vidindaĵoj

Tuj norde de Växjö staras la kastelo Kronoberg, ruina fortikaĵo konstruita en la 15-a jarcento. Ĝi estis interalie uzita kiel bazo de Nils Dacke.

Lokaj famuloj

Eksteraj ligiloj