Zujo
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Zujo ruse Зуя ukraine Зуя krime-tatare Zuya | |||
Apartenas al: | Belogorska distrikto, Zuja komunumo | ||
Koordinatoj: | 45° 3′ N, 34° 19′ O (mapo)45.05527777777834.320277777778Koordinatoj: 45° 3′ N, 34° 19′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~220 m | ||
Loĝantaro: | 8 500 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 97630 | ||
Telefonkodo: | +380-6559 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
Zujo[1] (ruse Зуя, ukraine Зуя, krime-tatare Zuya) estas urbotipa loĝloko de Belogorska distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas en la centra parto de la Krimea duoninsulo ĉe la samnoma rivero 22 kilometrojn for de Belogorsko kaj 21 kilometrojn for de Simferopolo. Zujo estas administra centro de la Zuja komunumo.
En la loĝloko loĝas ĉirkaŭ 8,5 mil homoj, plejparte rusoj (ĉ. 46%), ukrainoj (26%) kaj krime-tataroj (22%). La loĝloko estas signifa agrikultura centro; en ĝi estas 2 mezlernejoj, infanĝardeno, hispitalo, kulturcentro.
Tra Zujo pasas la aŭtovojo Simferopolo-Teodozio. En la loĝloko estas busa stacio; la busa trafiko ligas la loĝlokon al Belogorsko, Sudako, Simferopolo kaj Sebastopolo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jam la referenca esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", eldonita 1971 en Prago, en sia mapoj 15 kaj 17 esperantigas la urbon Zujo.
La loĝlokoj de la Belogorska distrikto | |||
---|---|---|---|
Urboj | Belogorsko | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Zujo | ||
Vilaĝoj: | Aleksandrovka • Aleksejevka • Annovka • Aromatnoje • Balanovo • Balki • Barabanovo • Belaja Skala • Bogatoje • Cvetoĉnoje • Ĉeremisovka • Ĉernopolje • Gorlinka • Golovanovka • Divnoje • Dolinovka • Dozornoje • Ĥlebnoje • Jabloĉnoje • Jakovlevka • Jelenovka • Karasjovka • Kizilovka • Kirpiĉnoje • Krasnaja Sloboda • Krasnogorskoje • Krasnosjolovka • Krivcovo • Krimskaja Roza • Kriniĉnoje • Kurortnoje • Kurskoje • Litvinenkovo • Leĉebnoje • Lugovoje • Malinovka • Meĵgorje • Meleĥovo • Melniĉnoje • Melniki • Miĉurinskoje • Mironovka • Muromskoje • Nekrasovo • Niĵnije Oreŝniki • Novoaleksandrovka • Novogrigorjevka • Novoĵilovka • Novokljonovo • Opitnoje • Pavlovka • Pĉelinoje • Petrovo • Povorotnoje • Prolom • Radostnoje • Rodniki • Rusakovka • Russkoje • Sennoje • Severnoje • Sinekamenka • Topoljovka • Turgenevo • Uĉebnoje • Udarnoje • Ukrainskoje • Uljanovka • Vasiljevka • Verĥnije Oreŝniki • Viŝennoje • Viŝnjovoje • Vladimirovka • Zareĉje • Zelenogorskoje • Zemljaniĉnoje • Zibini | ||
Loĝloketoj | Ovraĵki • Paseĉnoje |
|