Édouard Balladur
Édouard Balladur, naskiĝinta la 2-an de majo 1929 en İzmir en Turkio, estas franca politikisto .
Ŝtatkonsiliano, li oficis kiel ĉefsekretario de la prezidejo de la Franca Respubliko de 1973 ĝis la morto de prezidento Georges Pompidou, en 1974. Poste li estis ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financoj kaj privatigo en la unua registaro de la kunregado, de 1986 ĝis 1988.
La 29-an de marto 1993, Édouard Balladur estis nomumita ĉefministro, post la venko de Unuiĝo por Francio en la deputitaj balotoj, tiel inaŭgurante la duan kunregadon. Kandidato en la prezidenta baloto de 1995, subtenata de Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF) kaj parto de Kuniĝo por la Respubliko (RPR), li fine rangis en tria pozicio kun 18,58 % da voĉoj.
Post eksiĝo de ofico de ĉefministro, Édouard Balladur retrvis sian seĝon de deputito de Parizo, poste li prezidis la komisionon pri eksterlandaj aferoj de la Nacia Asembleo de 2002 ĝis 2007.
Verkoj pri Édouard Balladur
[redakti | redakti fonton]- Claire Chazal, Balladur, eld. "Flammarion", 1993 (ISBN 2080667599)
- Éric Zemmour, Balladur, immobile à grands pas, eld. "Grasset", 1995 (ISBN 2246489717)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
- Vivantaj homoj
- Naskiĝintoj en Izmiro
- Naskiĝintoj en 1929
- Kandidatoj de franca prezidenta baloto
- Ŝtatokonsilianoj (Francio)
- Lernintoj de liceo Thiers (Marsejlo)
- Lernintoj de ENA (Francio)
- Lernintoj de IEP (Parizo)
- Degaŭlistoj
- Grandaj krucoj de la franca nacia Ordeno de Merito
- Grand-oficiroj de la Honora Legio
- Premiitoj per premio Aujourd'hui
- Francaj ŝtatministroj
- Francaj ministroj pri financoj
- Homoj de UMP (Francio)
- Homoj de RPR (Francio)
- Ĉefministroj de la kvina Franca Respubliko
- Ĉefsekretarioj de la prezido de la Franca Respubliko
- Deputitoj de la 9-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Deputitoj de la 10-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Deputitoj de la 11-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Deputitoj de la 12-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko